Home > Aliaj > Estraro de TEJO 2020-2021: Jen la kandidatoj

La Elekta Komisiono prezentis la raporton pri sia laboro rilate al la estrarelekto por la oficperiodo 2020-2021.

La Elekta Komisiono serĉis kandidatojn al la estraro pere de malferma alvoko kaj ankaŭ persone kontaktante diversajn aktivulojn, kiujn konis membroj de la komisiono mem aŭ kiuj estis rekomenditaj de aliaj homoj. Sume oni interparolis kun pli ol trideko da TEJO-aktivuloj.
El tio rezultis 13 kandidatiĝoj de personoj el 5 kontinentoj. Sep el la kandidatoj estas virinoj, 6 estas viroj.
Vi povas elŝuti la dokumenton de ĉi tie: https://bit.ly/kandidatoj-2020-pdf

Ĉiujn membrojn de TEJO ni invitas starigi demandojn al la kandidatoj. Demandojn eblas starigi per jena formularo: https://bit.ly/kandidatoj-2020-demandoj

La demandojn ni atendas ĝis la fino de junio. Poste ni transdonos ilin al la kandidatoj kun peto pretigi filmeton kun respondoj. Ni ankaŭ celas organizi almenaŭ unu vivan debaton inter la du kandidiatoj al prezidanteco.

One Comment, RSS

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.