IJK 2024 okazos en Litovio

La Estraro de TEJO anoncas, kun plezuro, ke la 80-a Internacia Junulara Kongreso (IJK) en 2024 okazos en Šventoji, Litovio!

Šventoji estas malgranda sed tre ĉarma nordokcidenta litova urbo tuj apud la Baltia Maro kaj sufiĉe proksime al la landlimo kun Latvio. En la somero, la urbo estas aktiva kaj proponas multajn amuzaĵojn al turistoj de ĉiuj aĝoj. Ĉi tiu IJK okazos en ĉarma gastejo apud la marbordo, kie partoprenantoj ĝuos agrablan, mildan someron kaj profitos de bunta programo meze de naturo.

La IJK 2024 estos organizita de la Kongresa Komisiono de TEJO kunlabore kun la Litovia Esperanta Junulara Organizo (LEJO), kiu invitis ĝin. La 80-a IJK estos la unua en Litovio kaj la balta regiono.

Ekkonu Litovion, la IJK-n 2024 kaj ĝian teamon dum la IJK 2023, kiu okazos en Lignano Sabbiadoro, Italio en aŭgusto. Aliĝu al la ĉi-jara IJK kontraŭ favoraj prezoj ĉe ijk.tejo.org.

10 komentoj pri “IJK 2024 okazos en Litovio”

  1. Pingback: IJK 2024 okazos en Litovio - La Ondo de EsperantoLa Ondo de Esperanto

  2. Pingback: Esperanto-Magazino N°319 – Le Centre culturel espéranto

  3. Pingback: Esperanto-Magazino N°319 – Le Centre culturel espéranto

  4. Pingback: Copie de Esperanto-Magazino N°319 – Le Centre culturel espéranto

  5. Pingback: Copie de Esperanto-Magazino N°319 – Le Centre culturel espéranto

  6. I do believe all the ideas you’ve offered for your
    post. They are very convincing and will certainly work. Nonetheless, the posts are too quick for
    starters. May just you please extend them a little from next time?
    Thank you for the post.

Komenti

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Scroll to Top