Home > Spertoj > Internacia Tago de Volontulado: ekkonu Ana Stretcu

Hodiaŭ, la 5-an de decembro estas la Tago de Volontuloj. TEJO havas momente 4 volontulojn, kaj por festi tiun internacian tagon ni intervjuis por vi la plej novan membron de la teamo: Ana Stretcu. Ŝi estas 26-jara sociologo el Rumanio. Kaj fakte, hodiaŭ havas naskiĝtagon!

TEJO (intervjuas Stela): Saluton Ana, ni komencu per la bazoj. Kiam vi komencis volontuli en TEJO kaj vi restas kiom longe?

Ana Stretcu: Mi komencis la 26-an de septembro 2016 kaj restas unu jaron, do ĝis septembro 2017.

TEJO: Ĉu vi jam volontulis antaŭe en alia organizo?

Ana: Jes, mi volontulis kiam mi estis adoleskulino sed kompreneble ne estis tiel serioze. Mi ankaŭ volontulis poste, sed ne en organizoj (kaj tiam mi okupiĝis pri personaj rilatoj kaj merkatiko aferoj).

TEJO: Kiaj organizoj estis tiuj?

Ana: Lokaj kluboj en Bukureŝto kaj en la urbo Brăila en Rumanio.

TEJO: Kion vi studis aŭ faris antaŭ veni al TEJO?

Ana: Mi studis fremdajn lingvojn, kaj poste sociologion ĉe la Universitato de Bukareŝto.

TEJO: Do, kaj ĉu mi bone scias, ke antaŭ komenci volontuli en TEJO vi tute ne parolis Esperanton?

Ana: Jes, vi pravas. Mi komencis lerni Esperanton nur post mi estis akceptita de TEJO. Do mi lernis 2 semajnojn hejme kaj poste mi venis ĉi tien.

TEJO: Nekredeble! Do kial vi elektis TEJO-n?

Ana: Hehe. Nu, mi aŭdis pri Esperanto kiam mi studis fremdajn lingvojn, ke ĝi helpus pli bone lerni aliajn lingvojn, sed mi ne havis tempon tiam kaj mi forgesis pri ĝi. Post 2 jaroj, mi estis en Rumanio, mi ĵus finis miajn studojn, mi revenis el Pollando kie mi studis 6 monatojn, kaj mi volis denove labori kun interesaj homoj el diversaj landoj kiel mi alkutimiĝis. Kaj BAM! Mi vidis sur la intereto ke TEJO serĉas volontulon, mi memoris pri Esperanto, mi legis iomete pli, mi ŝatis kion mi legis kaj pri Esperanto, kaj pri TEJO. Kaj tio estis mia vojo 🙂

TEJO: Belege! Kaj kiel plaĉas al vi la lingvo kaj la laboro nun, ke vi jam fizike estas en Roterdamo kaj uzas ĝin ĉiu tage?

Ana: Pri la lingvo, kion mi plej ŝatas estas la fleksebleco, vi simple povas krei vortojn eĉ se vi nur ☺konas kelkajn regulojn. Kaj mia laboro plaĉas al mi pli kaj pli. Nun mi komencis labori pli kun KER, do mi zorgos pri komunikado kun aliaj organizoj ekstere de la Esperanto movado kaj tion mi tre ŝatas: kunlabori kun aliaj por fari ion mojosa (eventoj, projektoj ktp.).

TEJO: Kiel ni imagu vian tagon? Kion faras vi kaj pri kio okupiĝas la aliaj volontuloj?

Ana: Nu ni havas komunan taskojn kiel trakti retpoŝtmesaĝojn, aŭ simple helpi en CO kiam kolegoj ĝin bezonas, aŭ ekzemple zorgi pri la nova volontula domo. Sed ni havas ankaŭ pli specifajn taskojn. Ekzemple kiel mi jam diris, mi zorgas pri komunikado kun aliaj organizoj, miaj kolegoj KuboF kaj Ale spertas pri komputiloj aferoj. Ĵeremi kiel denaskulo pli bone konas la movadon ol ni kaj li havas multe pli da informoj pri kiel aferoj funkcias, kiu scias fari kion, kiu zorgas pri kio, kiu konas kiun ktp.

Dankon por la intervjuo, Ana. Multajn sukcesojn en via laboro, kaj nome de TEJO ni deziras al vi feliĉan naskiĝtagon!

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.