Home > Aliaj > Internacia Tago kontraŭ Homofobio, Bifobio kaj Transfobio 2021

La Internacia Tago kontraŭ Homofobio, Bifobio, Interseksfobio kaj Transfobio (angle, International Day Against Homophobia, Biphobia, Intersexphobia and Transphobia) estas tago por substreki la rajtojn de la GLAT-komunumo kaj por pliigi la konscion de ĉiuj pri la luktoj, kiujn la komunumo alfrontas por havi aliron al tiuj rajtoj. Hodiaŭ estas tago por emfazi la diversecon de la homaro kaj memori ke la beleco de la mondo troviĝas en niaj diferencoj.

Bedaŭrinde multaj malegalecoj kontraŭ GLAT-uloj ankoraŭ okazas ĉiutage tra la mondo. Ekzemple, laŭ la organizoj Human Dignity Trusty kaj ILGA, samseksaj rilatoj estas leĝe malpermesitaj en ĉirkaŭ 70-71 landoj, kaj transgenreco kaj transvestismo estas malpermesita leĝe en 14 landoj, kio minacas la vivon de GLAT-uloj kaj kreas limigojn por iliaj ŝancoj sinesprimi, partopreni en la socio, konstrui siajn proprajn familiojn, havi bonan mensan sanon, kaj ĝui la samajn fundamentajn rajtojn kiel ĉiu alia civitano.

Aldone, multaj landoj aŭ ne donas la eblon al homo leĝe ŝanĝi sian genron aŭ postulas hormonumon aŭ kirurgion de ili por efektivigi la ŝanĝon6. Ankaŭ estas forta postulo de genraj roloj por aliri sanservon en multaj lokoj. 74% da landoj de UNoj kie eblas leĝe ŝanĝi genron havas tre malfacilan kaj multekostan proceson. Ofte leĝoj kontraŭ samseksa seksumo estas uzataj kontraŭ transuloj pro konfuzo inter genro kaj seksuma orientiĝo.  Krome, neduumulaj rajtoj apenaŭ ekzistas en la mondo ankoraŭ kaj multaj landoj ne havas leĝojn por protekti kaj helpi GLAT-ulojn kontraŭ murdoj kaj kontraŭ malegaleco kaj diskriminacio ne nur socie sed ankaŭ ekonomie.

Gravas substreki ankaŭ ke, kvankam la Universala Deklaro pri Homaj Rajtoj en sia unua artikolo diras ke «ĉiuj homoj naskiĝas liberaj kaj egalaj laŭ digno kaj rajtoj» kaj en sia dua artikolo diras ke «Ĉiuj rajtas ricevi egalan protekton kontraŭ kia ajn diskriminacio, kiu kontraŭas tiun ĉi Deklaracion, kaj kontraŭ kia ajn instigo al tia diskriminacio», bedaŭrinde GLAT-uloj renkontas plurajn antaŭjuĝojn por trovi laboron aŭ eniri edukajn sistemojn, loĝi en komunumo, aliri kuracadon, kaj pli.

Aliflanke, pro la lukto de la GLAT-uloj, multaj komunumoj pli konscias pri diverseco kaj la beleco de diferenco. Iusence, la defioj de GLAT-uloj fariĝis katalizilo por progresigo de Homaj Rajtoj tra la mondo.

Konsiderinte ĉion ĉi-supre, TEJO aliĝas al la Internacia Tago kontraŭ Homofobio, Bifobio, Interseksfobio kaj Transfobio kun nia voĉo por kontraŭi ian antaŭjuĝon kaj por festi diversecon. Kiel inkluziva asocio, kiu havas la mision disvastigi la lingvon kaj movadon de Esperanto, nia kerna celo estas krei pontojn inter kulturoj, diversaj fonoj aŭ aliaj diferencoj kaj finfine disvolvi sekuran kaj inkluzivan tutmondan socion, kie ĉiu persono povas trovi amon kaj akcepton. Ni kune vokas vin kaj la tutan Esperanto-komunumon akompani nin en ĉi tiu vojo kontraŭ iu ajn malegaleco tra la mondo.

4 Comments, RSS

  • Paul Desailly

    says on:
    mardo mardo 18- 18UTC Majo 2021 at 11:58

    Al mult-multaj homoj, aparte ekster Europo kaj Nord-Ameriko kaj inkluzive de multaj esperantistoj se oni konsideras kiom da Fakaj Asocioj de Universala Esperanto-Asocio estas religi-devenaj, la decido pri kio estas ghusta au malghusta en moralaj demandoj pri samseksaj rilatoj apartenas eksluzive al la koncernaj religiaj organizajhoj. Lau mia suprajha enketo al Human Dignity Trust malklara estas la legha situacio en Barato, Chinio kaj aliaj komunismaj landoj kun grandaj loghantaroj

  • Paul Desailly

    says on:
    merkredo merkredo 19- 19UTC Majo 2021 at 00:39

    From all righteous perspectives prejudice towards any person or cruel treatment of them, whether emanating from the state or the individual or from a religious organization is reprehensible and unacceptable. The overarching question for a global society, most of whose inhabitants still hold to a belief in God, is the legitimacy of marriage between homosexuals

    In accordance with the exigencies of the time and place of their appearance various holy books of the world Faiths, in varied wording, condemn homosexuality and by extension marriage between homosexuals. Despite their popularity in the west, their bruiting abroad and no matter how avuncularly phrased, wishy washy liberal interpretations approving homosexuality are all invalid and unacceptable to the Almighty, full stop! Majorities and elites do not determine what is right and what is wrong! Right is right though all save God condemn it and wrong is wrong though all approve it but He.

  • Leon Roijen

    says on:
    ĵaŭdo ĵaŭdo 27- 27UTC Majo 2021 at 01:35

    La vorto “homofobio” estas malĝusta en Esperanto: Devas esti gejfobio aŭ io simila.

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.