Home > Aliaj > Konkurso “Partoprenu IJK-n” 2022

Jam tradicie la fonduso Partoprenu IJK-n pretas helpi al membroj de TEJO partopreni la Internacian Junularan Kongreson.

La IJK 2022 okazos de la 20-a ĝis la 27-a de aŭgusto 2022 en De Roerdomp – Westelbeers, Nederlando.

Dank’ al la Fonduso eblas parte kovri vojaĝkostojn laŭ plej malmultekosta maniero (la gajnintoj ricevos ĝis 80% de ĉiuj vojaĝkostoj), la loĝadon en la plej malmultekosta kategorio kaj la programkotizon.

La limdato por kandidatiĝi estas la 22-a de aprilo 2022.

La Estraro elektos la gajnintojn kaj anoncos ilin komence de majo 2022.

Nepraj kondiĉoj por kandidatiĝi estas:

  • Vi estas individua membro de TEJO en 2022
  • Vi pretas ricevi kaj realigi taskojn de TEJO dum kaj post IJK (la taskoj estas interkonsentotaj kun la TEJO-estraro).
  • Vi estas je via unua eksterlanda IJK – AŬ – vi aktive agas en TEJO.

Aliaj kondiĉoj ne nepras sed estos favore konsiderataj:

  • Vi aĝas malpli ol 30 jaroj
  • Bona regado de Esperanto, laŭeble pruvita per atestiloj
  • Aktivado en landa aŭ loka organizo
  • Malebleco alimaniere financi la partoprenon en la kongreso
  • Iniciatemo kaj kapablo memstare kontribui al la programo kaj/aŭ helpi en la organizado

Homoj de la tuta mondo rajtas kandidatiĝi por la konkurso.

Por partopreni:

– plenigu la formularon (en formato .doc)

– kunsendu ankaŭ referencan leteron de minumume 1 individua membro de TEJO kaj motiviĝleteron.

Aliaj aldonaj dokumentoj (pliaj atestiloj, CV, ktp) estas bonvenaj.

Via kandidatiĝo povas esti sendita retpoŝte al kandidatigxoj@tejo.org  kaj ijk@tejo.org (prefere, sendu ĉiujn dokumentojn en la sama retmesaĝo) aŭ paperpoŝte adresita al la Centra Oficejo kun la indiko “TEJO – partoprenu IJK-n”, kaj ĝi devas alveni al ni plej malfrue la 22-an de aprilo 2022.
Se vi volas helpi la gejunulojn partopreni la IJK-n, bonvolu konsideri kontribui al la fonduso “Partoprenu IJK-n”.

La adreso de la Centra Oficejo:

Nieuwe Binnenweg 176
NL-3015 BJ Rotterdam
Nederlando

10 Comments, RSS

  • Elias KABURA

    says on:
    mardo mardo 5- 05UTC Aprilo 2022 at 18:28

    Dankon por informo.mi nomig’as Elias kabura, VICPREZIDANTO de Kenjo Esperanto Asocio ( KEA).
    mi volas esti membro de TEJO kaj partopreni la IJK.kiel mi Faros.mia email: eliaskabura373@gmail.com .vasapo +254782121402.dankon.
    Helpi min

  • Nelson kendakenda

    says on:
    vendredo vendredo 8- 08UTC Aprilo 2022 at 04:59

    Mi nomiĝas nelson kendakenda, loĝanta en la orientoparto de DRkongo. Mi ja ŝatus partopreni kaj estus tre amuze miaparte.
    jen miaj adresoj: nelsonkendakenda@gmail.com
    +243993965994

  • Moise BYAMUNGU

    says on:
    merkredo merkredo 13- 13UTC Aprilo 2022 at 12:40

    Saluton el DRKongo/Bukavu!
    Unue mi gratulas vin pro via prizorgo de la junularo…
    Due, mi ŝatus partopreni en IJK, sed la plenumiga ligilo ne funkcias al mi…

  • Paluku

    says on:
    ĵaŭdo ĵaŭdo 14- 14UTC Aprilo 2022 at 19:06

    Mi nomigxas Paluku Njiwa el konglando en la urbo de Goma, estos mia gxojo partoprenu al movado

  • Paluku

    says on:
    ĵaŭdo ĵaŭdo 14- 14UTC Aprilo 2022 at 19:12

    Mi nmigxas Paluku Njiwa el konglando precize en goma urbo estos mia gxojo partopreni al IJK-n

  • Paluku

    says on:
    ĵaŭdo ĵaŭdo 14- 14UTC Aprilo 2022 at 19:18

    Mi nmigxas Paluku Njiwa el konglando precize en goma urbo estos mia gxojo partopreni al IJK-n jen miajn adreso Paluku Njiwa@gmail.com / kaj jen mia telephono numero +243970895895

  • Paluku

    says on:
    ĵaŭdo ĵaŭdo 14- 14UTC Aprilo 2022 at 19:19

    Mi nmigxas Paluku Njiwa el konglando precize en goma urbo estos mia gxojo partopreni al IJK-n jen miajn adreso PalukuNjiwa@gmail.com / kaj jen mia telephono numero +243970895895

  • Jean de Dieu Kikako

    says on:
    vendredo vendredo 22- 22UTC Aprilo 2022 at 16:49

    Saluton karaj geamikoj.
    Mi nomiĝas Jean de Dieu Kikako,
    Mi estas prezidanto de KJBEL (Komitato de junuloj por la bona Evoluo de la Internacia lingvo esperanto)
    La grupo troviĝas DRkongo precize en Goma.

  • IRACADUKUNDA Ada Florence

    says on:
    merkredo merkredo 27- 27UTC Aprilo 2022 at 18:28

    Saluton.
    Mi estas burundanino.
    Mi malgxojas vidi viajn informojn malfrue!
    Mi kandidatigxis sed ne povis vidi tiun informon pri subteno al tempo por ke mi rekandidatigxu,se mi bone komprenis.
    La informo interesas min sed mi pensas ke estas malfrue profiti tiun subtenon.
    Sed akaux oni diras en proverbo”Pli bone malfrue ol neniam!”Do ecx se estis malfacile por mi ricevi novaghojn pro la manko de aparato,mi ghis nun konservas esperon!

  • Gilbert

    says on:
    ĵaŭdo ĵaŭdo 5- 05UTC Majo 2022 at 18:25

    Cxu vi povos plilongigi la limdaton por la kandidatigxoj?
    Antauxdankon!

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.