Home > Aliaj > Partoprenu studsesion en Hungario pri interkultura komunikado

Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO), kunlabore kun la Konsilio de Eŭropo (KdE), organizas la internacian studsesion Junularaj Perspektivoj: Rediscussing intercultural dialogue and non-violent communication among young people, en la Eŭropa Junulara Centro (EYC) de KdE en Budapest, Hungario. La seminario donos la eblon al 26 junuloj loĝantaj en unu el la 46 membroŝtatoj de Konsilio de Eŭropo diskuti kaj lerni pri temoj rilate al neperforta kaj interkultura komunikado. Per la studsesio, la partoprenantoj havos la eblon:

  • Kreskigi sian konscion pri la graveco de interkultura dialogo en kaj loka kaj internacia niveloj;
  • Interŝanĝi opiniojn, sciaĵojn kaj bonajn praktikojn; certigi reciprokan lernadon inter la ĉeestantaj junuloj;
  • Ricevi la kapablecojn por trejni junulojn pri neperforta komunikado kaj ĝiaj principoj, aliroj kaj praktika efektivigo;
  • Krei materialojn pri bonaj ekzemploj kaj plej bonaj praktikoj de junularaj agadoj antaŭenigantaj interkulturan dialogon kaj neperfortan komunikadon inter junuloj;
  • Fari de ĉi tiu studsesio “kunvenon” de junuloj kiuj agos kiel multigantoj post la fino de la agado kaj disvastigos la rezultojn en siaj lokaj komunumoj.

La studsesio okazos de la 5-a (alventago) ĝis la 11-a (forirtago) de Novembro en la Eŭropa Junulara Centro (EYC) de KdE en Budapest. La labortagoj de la seminario estas de la la 6-a ĝis la 10-a de Novembro 2023, ĝi estos realigata plejparte kaj en la angla kaj en Esperanto kun simultana interpretado per kapablaŭskultiloj. La partoprenantoj dum la seminariaj datoj loĝos kaj manĝos en la la Eŭropa Junulara Centro de KdE.

Por partopreni la seminarion, ni serĉas 26 partoprenantojn. La partopreno kostas 50 eŭrojn po persono, dekalkulita de la repago por vojaĝaj kostoj. La loĝado kaj manĝado estos organizitaj kaj kovritaj de Konsilio de Eŭropo, kaj ni repagos ĝis 350 eŭrojn por vojaĝaj kostoj prezentante la koncernajn kvitancojn. La partoprenantoj respondecos pri sia propra asekuro.

La partoprenantoj…

  • Estas entuziasmecaj junuloj pli aĝaj ol 18 jarojn;
  • Loĝas en membroŝtato de la Konsilio de Eŭropo (vi povas trovi la liston ĉi tie);
  • Kapablas ĉeesti la tutan seminarion;
  • Kapablas korekte komuniki en la angla aŭ/kaj en Esperanto;
  • Respektas diversecon kaj fervore lernemas;
  • Estas interesitaj pri neperforta kaj interkultura komunikado;
  • Aktivas, aŭ aktivemas, pri junulara agado.

Vi povas kandidatiĝi plenigante la formularon ĉi tie antaŭ vendrede, la 8-an de Septembro 2023. Se vi havas dubojn aŭ demandojn, ne hezitu kontakti David je david.ruiz.sanchez@tejo.org por ricevi respondojn kaj klarigojn.

TEJO kaj Konsilio de Eŭropo grave taksas diversecon kaj provizi egalajn ŝancojn. Ni aparte instigas la kandidatiĝon de ĉiuj eblaj kandidatoj plenumantaj la kondiĉoj, sendepende de genro aŭ handikapeco. En tiu lasta kazo, bv. priskribi kiel via handikapo povas estigi specialajn bezonojn, kaj ni trovos solvon por vi.

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.