Home > Malfermaj alvokoj > Reprezentu TEJO-n en la Forumo Junulara Eŭropa en Strasburgo

Ĝisdatigo: la alvoko estas plilongigita ĝis la 15-a de novembro: ankoraŭ vi povas kandidatiĝi!

 

Ĉu vi estas juna eŭropano, entuziasmas pri politiko Eŭrop-nivele kaj dezirus reprezenti Esperanton kaj TEJO-n en la Eŭropa Parlamento, kie estos aliaj 8000 junuloj el la tuta kontinento? EYE 2018 estas la perfekta evento por vi!

Junaj, entuziasmaj kandidatoj estas serĉataj por partopreni la plej grandan aranĝon de la Forumo Junulara Eŭropa, EYE, kiu okazos la 1-an kaj 2-an de junio 2018 en Strasburgo, Francio.

Kio estas EYE?

EYE estas okazaĵo por 8000 eŭropaj junuloj, kiuj prezentas diversajn junularajn organizojn. La celo de la okazaĵo estas konvinki politikistojn kaj politikajn partiojn doni pli da atento al temoj kiuj gravas por junuloj (kiel edukado, moviĝeblo, senlaboreco, daŭripoveco).

Kompreneble, TEJO petos specialan atenton por lingva justeco kaj internacia komunikado. Tion ni faros per diversaj agadoj kaj per nia partopreno en la komunaj programeroj. Kiel jam en 2016, TEJO estas oficiala partnero de YO!Fest, la junulara politika festivalo kiu okazos tiukadre. Tie ni okazigos kursojn, diskut-rondojn kaj diversajn programerojn en kunlaboro kun aliaj internaciaj kaj lokaj junularaj organizoj. Plie, ĉi jare TEJO estos la ĉefa kontaktorganizo de la budejo “Working out for a Stronger Europe”.

Se vi volas lerni pli pri ĝi kaj pri la pasintaj aktivaĵoj de TEJO, konsultu tiun ĉi prezenton.

Kion vi ricevos kiel akceptita kandidato?

  • Post plenumo de la parlamentaj kondiĉoj*, kompletan repagon de la ir- kaj revenvojaĝkostoj al Strasburgo
  • Senpagan tranokton ĉe esperantistoj en Strasburgo kun pluraj aliaj teamanoj
  • Eblon partopreni kaj kontribui al la organizado de YO!Fest kune kun internacia teamo kaj gajni spertojn pri organizado de grandaj eventoj
  • Eblon partopreni dum la printempo ĉeestajn KER-kunsidojn per subvencioj kaj naciajn eventojn rilatajn al EYE kaj YO!Fest
  • Subtenon de KER-trejnisto dum la kompletigo de la 2 trejnadoj de TEJO pri eksteraj rilatoj
  • Plurajn materialojn por informiĝi pri temoj rilate al eŭropa junularo, junulara agado kaj politiko
  • Konsilojn kaj materialojn por plibonigi vian komunik-kapablojn, angle kaj Esperante

*Ĉiuj partoprenontoj devigitas el la Parlamentejo produkti varbajn materialojn pri la evento (artikolojn, fejsbukajn afiŝojn, fotgaleriojn, videojn kaj tiel plu). Repago al TEJO kaj al partoprenontoj okazos nur post plenumo de la kondiĉoj de la Parlamentejo.

Kian kandidaton ni serĉadas?

Jen la ecoj de la kandidatoj:

  • iĝi pli ol 18-jaraĝa aŭ aĝi malpli ol 31 ĝis la 1-a de junio 2018
  • esti memstara, sociema, tolerema, vojaĝe sendependa kaj malferma
  • preti aktive kunlabori por la sukcesa kunrealigo de YO!Fest dum la periodo antaŭ la evento preti alpreni respondecojn en nia budo kaj deĵori surloke
  • loĝi en lando de Eŭropa Unio aŭ najbaroj
  • regi la anglan almenaŭ je B2 nivelo
  • regi Esperanton almenaŭ je B2 nivelo aŭ, se vi estas novulo, preti signife plibonigi ĝin ĝis la komenco de la evento
  • povi partopreni la tutan eventon (1a kaj 2a de junio), kun alveno unu tagon pli frue kaj revenon unu tagon poste (ekde la 31a de majo ĝis la 3a de junio); dimanĉon okazos kiel tradicie KER-kunsido

La elektitoj devos membriĝi en TEJO kiel individua membro dum 2018.

Kiel mi povas kandidatiĝi?

Ĉu vi volas influi la Eŭropan politikon kaj reprezenti TEJO-n kune kun grupo de esperantistaj entuziasmuloj el tuta Eŭropo?

Se jes, plenumu la sekvan aliĝilon ĝis la 15-a de novembro 2017. Kunsendu viv-resumon (ne nepre en Esperanto), kaze ke vi disponas ĝin, al kandidatigxu(ĉe)tejo.org.
Ne hezitu peti pli da informoj, se vi bezonas.

Gravaj ligiloj

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.