Ĝisdatigo: La laboroj de reteja prizorgado finis. Niaj retejoj www.tejo.org/, reto.tejo.org, ijk.tejo.org estas nun denove alireblaj.
La teamo de TEJO dankas nian volontulon Mia Nordentoft, kiu efike kaj rapidege prizorgis la laborojn!
Pro laboroj de reteja prizorgado, ekde la 10:00 matene (CET) de la 26-a de marto 2019, nia retejo www.tejo.org/ ne estos alirebla.
La laboroj daŭros maksimume 3 tagojn.
Centra Reto reto.tejo.org estos nealirebla, sed nia.tejo.org kaj la retpoŝtadresoj @www.tejo.org/ funkcios kiel kutime.
Okaze de la nealireblo de nia retejo, ni decidis plilongigi la trian aliĝperiodon de IJK 2019 ĝis la 5-a de aprilo.
Sekvu nin ĉe Facebook kaj Twitter por eventualaj ĝisdatigoj!