Home > Aktualaĵoj > Nova redaktoro de Kontakto – Thiago Ballestero Assumpção

La TEJO-stabo gratulas novan redaktoron de Kontakto!

Thiago rakontas siajn planojn pri la estonteco de la revuo:

Unue, mi proponas daŭrigi la nunajn klopodojn enhavigi bildstriojn en la revuo kaj plifortigi la ĉeeston de intervjuoj kaj kreivaj verkaĵoj. 

Sekve, mi proponas pligrandigi la eblojn traduki artikolojn al la revuo kaj ilin pli ofte aperigi. Ĉefe tiuj el nefamaj internaciaj aŭtoroj kaj periodaĵoj, tiel, ke ni povos disvastigi informojn, kiujn alimaniere ni ne havus en Esperantujo. Por tion realigi, mi proponas la kreadon de tradukaj laborgrupoj kun volontuloj, kiuj lertos pri la koncernotaj nacilingvoj.

Krom tio, esploro farita de mi per metoda analizo de la 2014-2024-a eldonado de Kontakto montras, ke la intereso de la legantaro dependas je la ĉeftemo de unuopa numero. Rezulte de tiu esploro, oni povas konkludi, ke temoj rilataj al historio kaj popoltradicioj ne ofte aperas, sed tre multe interesas la legantojn de nia revuo. Mi proponas, ke, pro tio, ni diversigu la ĉeftemojn de la revuo kaj ĉefe pli ofte aperigu tiujn du antaŭmenciitajn temojn. Koncerne al tiu esploro, mi kuraĝigas vin legi raporton faritan de mi kiel parton de mia kandidatiĝo al la posteno de redaktoro.

Finfine, kiel pli longdaŭra propono, mi emas labori por krei artikolarujon por Kontakto. Ĝi estis ciferecigita jam de 20 jaroj, sed ĝi nur aperas rete kiel unupeca PDF-dokumento. Tiu cifereca sistemo iom limigas la disvastigan kapablon de la artikoloj kaj de la revuo. Se ni ekhavus retan artikolarujon, ĉiu artikolo iĝus memstara peco, kiu serĉeblus per iloj kiel Google. Tio ja kontribuus al la disvastigo de la revuo kaj de nia estimata lingvo, ĉar oni povus pli ofte trovi, per retaj ordinaraj serĉiloj, interesajn artikolojn en Esperanto. Mi planas starigi WordPress-retejon por tiu celo.

Mi elkore esperas, ke ni povos kunlabori dum tiu nova periodo de Kontakto kaj ĉefe ke vi daŭre – kaj ĉiam pli – profitos de ĝia legado!
Thiago Ballestero, redaktoro de Kontakto.

4 Comments, RSS

  • shbet-325

    says on:
    29/07/2025 at 08:33

    T?t c? tin t?c m?i v? shbet d?u co trong nhom Facebook uy tin nay

  • f8bet-859

    says on:
    29/07/2025 at 11:18

    K?t n?i nhanh v?i c?ng d?ng f8bet qua nhom Facebook chinh th?ng

  • new88-410

    says on:
    29/07/2025 at 21:45

    Cung th?o lu?n, h?c h?i va chia s? trong nhom chinh th?ng new88

  • Frank Meijer

    says on:
    31/07/2025 at 13:58

    Interesaj ideoj! Dankon pro via kandidatiĝo kaj bonan sukceson!

    Frank (PT), Kanado

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Website này sử dụng Akismet để hạn chế spam. Tìm hiểu bình luận của bạn được duyệt như thế nào.