Home > Aktualaĵoj > Ekkonu novan volontulon de TEJO | Kjara

Ni ĝojas prezenti al vi volontulon de TEJO, Kjara!

Rakontu iom pri vi! El kiu lando vi estas, kiom vi aĝas…? 

Mi estas Kjara, mi havas 26 jarojn kaj mi venas el la verda koro de Italio: Umbrio! (Pli precize el Peruĝo) 

Kion vi faras en via eksteresperantuja vivo, rilate al studoj, laboro? Kiuj estas viaj ŝatokupoj? 

Mi studis por fariĝi muzikistino. Dum multaj jaroj mi ludis en orkestroj kaj en aliaj ensembloj; mia instrumento estas la fluto. Mi ankaŭ laboris malantaŭ la kulisoj en teatro, kunlaborante kiel help-reĝisoro por kelkaj operoj. Mi havas grandan pasion por muziko: mi ŝatas ludi, aŭskulti koncertojn kaj paroli pri muziko. Krome mi tre ŝatas lingvojn, vojaĝojn kaj bestojn.

Kial vi decidis iĝi TEJO-volontulo? 

Mi decidis fariĝi volontulino ĉe TEJO por sperti ion novan, provi min mem lernante novan lingvon kaj kontentigi mian scivolemon. Antaŭe mi havis tre belan sperton pri volontulado kun ekzotaj bestoj; en tiu kunteksto mi malkovris novajn flankojn de mi mem, kaj mia deziro eliri el mia “ŝelo” ĉiam pli kreskis. Mi volis ripeti tian sperton en alia medio, kun la espero malkovri min mem pli profunde, sed ĉefe por esplori novan, allogan kaj amuzan mondon… kaj ĝis nun, ŝajnas ke tiel estas!

Pri kio vi okupiĝos pleje en la Centra Oficejo? Kion vi volas fari por TEJO? 

Mi ĵus komencis mian volontulan periodon kaj ankoraŭ konatiĝas kun la medio. Mia ĉefa celo nun estas bone lerni la lingvon, por ne malhelpi la laboron kun la aliaj! Certe mi okupiĝos pri kelkaj ordinaraj oficejaj taskoj, sed ankaŭ ekzistas multe da spaco por kreemo. Mi havas multajn ideojn, kiuj ankoraŭ bezonas iom da ordo en mia kapo!

Kion vi ŝatus lerni, sperti kaj atingi dum via volontulado?

Dum mia volontulado mi volas lerni kiom eble plej multe pri la lingvo kaj la esperantista kulturo, kaj sperti persone kiel funkcias internacia komunumo. Mi ŝatus ankaŭ krei projekton, kiu povus interesi kaj allogi homojn, kiuj neniam antaŭe aŭdis pri Esperanto.

Ĉu tiu ĉi estas via unua sperto en Esperantujo? Aŭ ĉu vi jam havis spertojn en la Esperanto-movado? Se jes, rakontu iomete pri viaj ĝisnunaj aktivaĵoj!

Jes, tio estas mia unua sperto en Esperantujo.

Kion signifas por vi Esperanto? Kion signifas por vi esti esperantisto?

Por mi Esperanto estas ĉefe defio, ĉar mi ankoraŭ lernas ĝin. Sed ekkonante tiun novan mondon, mi vidas unikan, multfacetan, malferman kaj gasteman komunumon. Mi do pensas, ke esti esperantisto ne estas io facile difinebla, ekzistas multaj manieroj esti kaj vivi la esperantismon.

Kiaj estas viaj ĝisnunaj impresoj pri la TEJO-laboro, la Centra Oficejo ĝenerale, viaj kolegoj, la vivo en Roterdamo…? 

Miaj unuaj impresoj estas tre pozitivaj! La kolegoj kaj la oficistoj estas tre afablaj, paciencaj kaj helpemaj. Ili multe subtenas min dum la lernado de la lingvo. Mi ankaŭ tre ŝatas la vivon en Roterdamo, kvankam mi iom sopiras la sunon.

Ĉu vi havas vivdevizon?

Se vi ĉiam povos resti en la nuntempo, vi estos feliĉa homo.

One Comment, RSS

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Website này sử dụng Akismet để hạn chế spam. Tìm hiểu bình luận của bạn được duyệt như thế nào.