Home > Aliaj > Bunta teatraĵo pri Zamenhof en Nederlando kaj Belgio

Zamenhof Project: Breaking The Codes de juna muzikteatra aŭtoro Jerzy Bielski estas interdisciplina projekto inspirita de la ideoj kaj la vivo de Ludoviko Zamenhof, la kreinto de la universala lingvo Esperanto kaj akcelanto de la monda paco. En ĉi tiu larĝskala interdisciplina projekto Bielski konstruas mondon, kiu surprizas, provokas kaj konfuzas.

Zamenhof Project: Breaking The Codes troviĝas ie inter koncerto, vizito en galerio kaj teatra aŭ danca spektaklo. La internacia trupo, konsistanta el aktoroj, muzikistoj kaj dancistoj, kiu inter si parolas sep lingvojn, engaĝas la aŭskultantaron en esploradon de komunikado (aŭ miskomunikado) kaj lingvo. La aŭskultantoj ne restos sidantaj la tutan tempon, sed rajtos libere malkovri la spacon kaj instalaĵojn kune kun la artistoj. Aldone al la premiero ĵaŭdon la 5-an de septembro en Het Huis Utrecht, la spektaklo prezentiĝos ankaŭ dimanĉon la 8-an de septembro en Kelmis, aŭ Neŭtrala Moresneto, kiel ĝi iam nomiĝis. La urbeto estis parto de eta neŭtrala lando, enpuŝita inter la landlimojn de Prusio, Nederlando kaj Belgio, kaj ĝi estis la sola loko en la mondo, kie Esperanto estis parolata kiel la oficiala lingvo.

Naskita en Pollando, Bielski estas artisto-rezidanto ĉe Gaudeamus de 2017. Kiel juna teatraĵo-aŭtoro tie li ricevis spacon por disvolvi siajn esprimivajn muzik-teatrajn verkojn. Zamenhof Project: Breaking The Codes estas kunlaboraĵo de Stichting Futurists kaj Gaudeamus. La prezento estas parto de la festado de 100 Jahre Ostbelgien.

Gaudeamus, Meakusma kaj IntroIn Situ organizos ĉioninkluzivajn busajn veturojn al Kelmis el Utreĥto, Mastriĥto kaj Eupen (Belgio). Dumvoje vi ekscios ĉion pri Esperanto kaj la fascina historio de Moresneto, kaj vi povos partopreni kurson de Esperanto por komencantoj. Kiam ni atingos Kelmis, okazos organizita vizitado de la muzeo en Vielle Montagne, kie vi enprofundiĝos en la unikan pasintecon de Moresneto kaj en la mondon de Esperanto kaj zinko, kaj sekve vi ekskursos tra la vilaĝo. Je 16h30 la interdisciplina projekto de Jerzy Bielski estos prezentata en Kulturzentrum Select, akompanata de interagaj instalaĵoj. Post ĉi tiuj riĉigaj spertoj en Kelmis okazos vespermanĝo, antaŭ la revena veturo al Utreĥto, Mastriĥto kaj Eupen.

La spektaklo estas destinita por publiko almenaŭ 18-jaraĝa. Dum la spektaklo oni uzos stroboskopajn lumojn, laŭtan muzikon kaj fivortojn. 

La spektaklo okazos ankaŭ en Amsterdamo la 12-an de januaro 2020

Pri la spektaklo

Zamenhof Project: Breaking the Codes de juna muzikteatra aŭtoro Jerzy Bielski (gajninto de Ora Premio en Amsterdam Fringe en 2015 por “not only FUTURISTS”) estas interdisciplina projekto projekto inspirita de la ideoj kaj la vivo de Ludoviko Zamenhof, la kreinto de la universala lingvo Esperanto kaj akcelanto de la monda paco. En ĉi tiu larĝskala interdisciplina projekto Bielski konstruas mondon, kiu surprizas, provokas kaj konfuzas.

“Okazis, ke mi devenas de la sama urbo (Bjalistoko en orienta Pollando), kio por mi prezentas la idealojn kaj la tutvivan laboradon de Ludoviko Zamenhof en tute malsama, pli persona perspektivo. Aldone, la sama urbo estas la nesto de la rapide kreskanta nun pola novfaŝismo”, diras Bielski. Komunikado inter homoj, kiuj devenas el diversaj kulturoj, fonoj, sociaj klasoj, ĝenroj ktp. estas la kerno de la verko. Problemoj, kiujn ĝi naskas, kondukantaj al miskomprenoj, malamikeco kaj konfliktoj, prezentas la alian flankon de tio. Lingvo, ĉu parolata, skribata aŭ baziĝanta sur gestoj, kune kun nevortaj kodoj kaj la maniero laŭ kiu ni uzas ilin, estas ne nur tio, kio nin ligas, sed ankaŭ ekzakte tio, kio dividas nin unu de la alia. Tial ĝi povas doni la plej efikan manieron por manipuli la aliajn… Konstruado, detruado, kreado, dekonstruado de FORMO de ajna komunika sistemo kuŝas en la centro de ĉi tiu verko.   

Dum ĉi tiu 1,5-hora interdisciplina eksperimento/evento vi povos sperti tute ŝokan miksaĵon de muziko kaj teksto originale verkita por ĉi tiu artaĵo, nedisigeble kunplektitan kun koreografio skrupule kreita por 11 artistoj, kelkaj ŝokaj soninstalaĵoj, kune kun speciale por ĉi tiu prezento konstruita scenografio kaj kudritaj kostumoj, videaĵoj, unikaj sonregistraĵoj kaj nunludata muziko – ĉio ĉi funkcios kune kaj en multaj fragmentoj. Vi aŭdos la nederlandan, la anglan, Esperanton, la polan, la francan, la danan, la rusan, morsan alfabeton, brajlon, binaran kodon, DNA-kodon – ĉio ĉi estos implikita en sovaĝan kolaĝon de ritmaj aranĝoj, kiuj malkovros la muzikajn strukturojn, ritmojn, intonaciojn, fonemojn kaj la unikajn sonajn elementojn de ĉiuj ĉi lingvoj kaj sistemoj.

Prezentas ĝin internacia grupo de aktoroj, dancistoj, muzikistoj, video- kaj sonartistoj, kune kun du muzikinstrumentistoj de la nova dana muzika ensemblo K[h]AOS (Asko|Schönberg).

Daŭro: 1h 30 min.

One Comment, RSS

  • Said

    says on:
    ĵaŭdo ĵaŭdo 29- 29UTC Aŭgusto 2019 at 13:16

    Grandioze. Sukceson

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.