Home > Aktualaĵoj > Junaj esperantistoj, ni partoprenu en la 6-a Virtuala Kongreso (VK)!

Ĉu vi estas juna esperantisto? Ĉu vi volas konektiĝi kun homoj de la tuta mondo ekde la komforto de via hejmo? Ĉu vi volas paroli, aŭskulti, kaj lerni pri multaj interesaj temoj? Jen bonega ŝanco por vi! 

Partoprenu en la 6-a Virtuala Kongreso de Esperanto (VK), kiu okazos de la 4-a ĝis la 7-a de decembro 2025. La Virtuala Kongreso estas la plej granda reta evento en nia komunumo kaj ĉiujare aliĝas pli ol mil homoj el preskaŭ 90 landoj. Ĝin organizas Universala Esperanto-Asocio (UEA). 

En 2025, VK transiras al nova reta platformo: Discord, kiu estas tre populara ĉefe inter junuloj pro ties multaj funkcioj, kiuj ebligas, interalie, kreeman komunuman interagadon. Se vi regule uzas Discord, vi certe sentos vin hejme dum ĉi tiu kongreso.

La bona novaĵo estas ke vi ankoraŭ povas aliĝi, tute senpage, ĝis la 23-a de novembro se vi estas individua membro de  UEA/TEJO en 2025. Ĉu vi ankoraŭ ne estas individua membro? Jen rara oferto: pagu nur vian membrokotizon de UEA por 2026 kaj vi aŭtomate fariĝos membro por 2025 kaj aliĝos al VK, senpage! Faru tion en ĉi tiu paĝo. Se vi aĝas malpli ol 36, vi aŭtomate iĝos TEJO-membro.

Programo de VK 2025: ankaŭ vi povas kontribui!

La ĉeftemo de VK estas: “Esperanto kaj teknologioj kiel pontoj de paco kaj konfido inter la popoloj.” Ĉu vi estas junulo kiu spertas aŭ interesiĝas pri teknologio, artefarita intelekto, aŭ sociaj retejoj? Kontribuu al la tema programo! 

Kompreneble, vi rajtas kontribui ankaŭ pri tute aliaj temoj, eĉ kiuj ne rilatas al la ĉeftemo aŭ Esperanto. Se vi volas paroli ekzemple pri homaj rajtoj, lingvoj, bestoj aŭ eĉ memeoj, aŭ organizi ludojn, spektofestojn aŭ virtualajn ekskursojn, sentu vin tute bonvena! Ĉiel ajn, ne hezitu proponi viajn kontribuojn per ĉi tiu formularo ĝis dimanĉo, la 16-a de novembro. 

Virtuala Movada Foiro 2025: prezentu vian junularan organizon

Se vi reprezentas junularan E-organizon aŭ organizas junularan E-eventon, ni havas specialan spacon por vi: la Virtuala Movada Foiro (ViMF)! La 4-an de decembro (ĵaŭdon), prezentu vian organizon aŭ eventon dum 20 minutoj kaj konsciigu la tutan mondon pri via agado. Vi eble eĉ konvinkos aliajn homojn subteni vin! Hastu, petu vian virtualan budon ĉi tie ĝis la 16-a de novembro. 

Iĝu helpanto de VK 2025!

Ĉu vi ŝatus helpi sukcese organizi VK-n 2025? Ĉar VK estas tutmonda evento kaj daŭros preskaŭ la tutan tagnokton en diversaj horzonoj, helpantoj el ĉiuj mondopartoj estas bezonataj. Ĉu eble vi havas iun antaŭan sperton pri Discord aŭ/kaj Zoom aŭ volas lerni? La Organiza Teamo de VK serĉas vin! Iĝu helpanto; skribu al info@vk.esperanto.net ĝis la 20-a de novembro (ĵaŭdo) se vi interesiĝas.

Junaj esperantistoj, ni amase partoprenu en VK 2025! Vizitu la VK-retpaĝaron aŭ skribu al info@vk.esperanto.net se vi havas demandojn. Ĝis baldaŭ rete!

(Partoj de la teksto adaptitaj el la Gazetara Komuniko nº 1263 de UEA. Legu la plenan komunikon. TEJO estas fiera partnero de UEA en la organizado de la Virtuala Kongreso 2025.)

One Comment, RSS

  • Jeroubbaal banyanga

    says on:
    Saturday November 15th, 2025 at 02:04 PM

    Mi deziras partopreni

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.