En januaro 2015 la komisiono pri Eksteraj Rilatoj faris la jenon:
-
Projekto
- pretigas projekton kiu engaĝigas denaskulojn por la Internacia Tago de denaska lingvo (21a de februaro) (JM) – Se vi polas helpi pri tradukado aŭ varbado, sinanoncu!
- plenigis demandaron pri Eŭropa-Afrika kunlaboro (JM)
- pretiĝis al reprezentado de TEJO en Afriko (transprenis taskojn de informado rilate al reklamado/superrigardo de tradukigo de varbiloj kaj kunsidis) (LZ, VP, JM, FrM, MBM)
- reprezentis TEJOn dum la trejnado organizita de la Nord-Suda Centro en Kenjo (LZ)
- prizorgis la semajnajn kurierojn de FoJE (Forumo Junulara-Eŭropa) (SS, DB)
- reklamis la eblon kaj trovis novan reprezentanton por Membrokonsilio de FoJE (LS)
- partoprenis skajpkunsidon kun la interŝanĝa grupo en FoJE (VP)
- ekorganizis kunsidon pri la realigplano de FoJE (MB)
- partoprenas la unuan kunsidon de la Konsulta Konsilio pri Membro-Aliĝoj, organo de FoJE (MB)
- ekplanas pri kiel agi kun la komisiito pri multlingveco, konsultas EEUn (VP, MBM)
- priparolis la Eŭropkonsilian pozicion pri vizoj kaj kiel TEJO(-KER) reagu al tio (CK, MBM, VP)
- komencis kunmeti dokumentojn pri daŭripovo en la daŭripova subgrupo (RZ, FrM)
- pretiĝas al reprezentado de TEJO dum ECOSOC Junulara kunveno en Novjorko (FrM, SS)
- pretiĝas al reprezentado de TEJO en IKRJO-rilata kunveno (FrM, SS)
- helpis ideumi al la organizantoj de IJF pri Jarmilaj Evoluigaj Celoj al la organizantoj de IJF (RZ)
- zorgas kaj sekvas la ER agadon de LSj (MBM, VP, PH)
- konsilis rilate al propono al la Unesko, por ke la jaro 2017 estu proklamita la jaro de Zamenhof (LZ, VP)
- kunlabore kun AT varbis seminarion por trejnistoj (SS)
- kunlabore kun YEN sendis du kandidatiĝojn por trejnado pri minoritataj lingvoj (VP, CK, AMKL, ER)
- varbis pri studprogramo pri daŭripovo en Ĝenevo (FeM)
- kontribuis al diversaj retaj konsultadoj (FeM, JM)
- sendis kontribon al YO!Mag pri IJK (CK)
- metis varbadon pri IJK al la retpaĝo de UNITED (PFK)
Afriko
Eŭropo
Mondo
Landaj Sekcioj
trejnadoj
aliaĵoj
Rimarko: parenteze estas la inicialoj de la membroj ĉefe aktivaj pri tiuj raporteroj.