Home > Malfermaj alvokoj > Estu parto de la Elekta Komisiono de TEJO!

La Elekta Komisiono estas Organo de TEJO, kies ekzisto kaj funkcio estas priskribita de la Reglamento pri Elekto de Estraranoj. Ĝia tasko estas kolekti kandidatiĝojn por la estraro (kaj ankaŭ mem alparoli eblajn kandidatojn), prijuĝi la kandidatojn kaj prezenti al la komitato strukturitan proponon por elekto de nova estraro.

La Elekta Komisiono laboras en sama tempodaŭro kiel la Estraro mem kaj oficos ekde sia elektiĝo ĝis la elektado de nova Estraro por la mandato 2019-2020, planita dum IJK 2019 en Liptovský Hrádok, Slovakio.

Rajtas membri en la komisiono:

  • Komitatanoj de TEJO;
  • Komisiitoj de TEJO;
  • Eksaj estraranoj de TEJO;
  • Individuaj membroj de TEJO kiuj pro speciala kompetenteco povas grave kontribui al la laboro de la komisiono.

Ne rajtas membri en la komisiono ajna kandidato al nova estraro.

Por kandidatiĝi, sendu mesaĝon al gxen-sek[ĉe]tejo.org kaj tejo-komitato[ĉe]googlegroups.com ĝis la 18-a de oktobro kun mallonga priskribo de vi mem kaj motiviga letero. Ĉiuj formale taŭgaj kandidatoj estos aparte elektitaj de la Komitato de TEJO.

Atentu! Tiu ĉi alvoko estis plilongigita ĝis la 10-a de novembro 2018. La kondiĉoj kaj kandidatiĝmanieroj samas.

Klariga aldonaĵo je la 8-a de oktobro 2018, 15:00 CEST: La kutimo estas, ke la Komitato elektas la novajn membrojn de la Elekta Komisiono dum IJK mem, tuj post la elekto de la nova estraro kaj sekva oficfino de la pasinta Elekta Komisiono. Dum IJK 2018, pro tempomanko, la Elekta Komisiono ne estis elektita surloke. La Komitato tial decidis okazigi retan voĉdonon, por kiu necesas unue kolekti kandidatiĝojn. Laŭreglamente, ekzistas suba limo (2 membroj) por ke la laboro de la komisiono ekvalidu. Male, ne ekzistas supra limo. Ĉiuj kandidatoj aparte aprobitaj de unuopa voĉdono (ne komuna) de la Komitato fariĝos membroj de la Elekta Komisiono 2018-2019. La voĉdonoj ekos samtempe por ĉiuj kandidatoj, kaj la laboro de la Elekta Komisiono komencos tuj post la anonco de la rezultoj. Atentu, ke membroj de la Elekta Komisiono ne rajtas esti kandidatoj al la estraro por la mandato 2019-2020.

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.