Home > Aliaj > Esperantistoj helpas pli ol 40 afrikajn aktivulojn iri al IJK!

Danke al malavara helpo de Esperantistoj, kadre de la donackampanjo por okazigi la unuan IJK – Internacian Junularan Kongreson en Afriko, TEJO sukcesis kolekti rimedojn, kiuj helpas venigi al la kongreso pli ol 40 afrikajn aktivulojn!

Ĉi tie ni ŝatus aparte danki al ĉiuj, kiuj kontribuis.

Ĉu eblas ankoraŭ helpi? Kompreneble jes! Ni daŭre bezonas ĉirkaŭ 2000 eŭrojn por helpi ankoraŭ al 4 personoj, kiuj povus veni, se ni sukcesus trovi plian subtenon. La subteno ĉefe rilatas al ekhavo de pasportoj kaj bezonatas laŭeble rapide por ke tio estu ankoraŭ farebla.
Vi povas helpi ĝis la 18-a de junio! DONACI NUN

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.