Home > Eventoj > La 32-a KEKSO en Hamburgo, 10–12 novembro 2023
10 Novembro, 2023
Jugendbildungsstätte YES!, Ahrenshooper Str. 5, 22147 Hamburg, Germanio

Germana Esperanto-Junularo invitas vin al la 32-a KEKSO, aŭ Kreema Esperanto-Kurso!

La renkontiĝo okazos de la 10-a ĝis la 12-a de Novembro 2023 en Hamburgo, Germanio. Ĝi estas evento por adoleskoj kaj junaj plenkreskuloj, kiuj ŝatus kune lerni kaj paroli Esperanton. Komencantoj estas tre bonvenaj kaj povas surloke partopreni taŭgan lingvokurson! Paralele ankaŭ okazos diversaj edukaj kaj distraj programeroj por progresintoj. Ni krome planas etan ekskurson al la centro de Hamburgo kaj renkontiĝon kun anoj de la Hamburga Esperanto klubo.

Por partopreni en la junulara evento KEKSO, vi ne rajtas esti pli aĝa ol 35 jarojn.* Aparte favorajn partoprenkotizojn ni ofertas al personoj ĝis 26 jaroj.*
* Ni konsideras la aĝon, kiun vi havis je la dato 01/01/2023.