Home > Malfermaj alvokoj > Konkurso: Landa Sekcio de la jaro 2017

Se vi fieras pri la agado kaj la atingoj de via Landa Sekcio dum la jaro 2017 kaj dezirus montri al la publiko viajn sukcesojn, kandidatiĝu por la konkurso Landa Sekcio de la jaro!
Ĝi estas organizita de TEJO por kuraĝigi kaj videbligi la agadon de la plej aktiva landa sekcio de la jaro 2017.

Kriterioj

La konkurso estas malferma al ĉiuj aktivaj landaj sekcioj de TEJO. Evaluaj kriterioj, kiujn ni konsideros, estos interalie:

– kresko de membraro;
– agado por Amikoj de Esperanto;
– surloka alekstera agado (informado, instruado, eksteraj rilatoj ktp.)

La gajninto estos premiita dum la 74-a Internacia Junulara Kongreso (IJK 2018) en Badajoz, Hispanio. La estraro rajtas ne asigni premion.
Por titolo de via retmesaĝo, bonvolu sekvi la jenan modelon: Konkurso Landa Sekcio 2017_[Nomo de via landa sekcio]
Priskribu vian agadon, aldonu fotojn kaj dokumentojn kaj sendu ĉion al landa.agado@tejo.org plej malfrue la 28-an de julio 2018.

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.