Partoprenu en filmeto de TEJO pri la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj

TEJO volas krei filmeton pri la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj.

La Deklaracio estas dokumento de Unuiĝintaj Nacioj, adoptita en 1948, kiu agnoskas la neforpreneblajn rajtojn de ĉiuj membroj de la homa familio. Ĝi estas la unua oficiala dokumento kiu universale, t.e. en ĉiu tempo kaj en ĉiu loko, agnoskas homajn rajtojn. 

En la filmeto de TEJO, diversaj homoj legos la artikolojn de la deklaracio (en Esperanto). Ni publikigos la kunmetitan filmeton en niaj kanaloj.  

Ĉu vi volas partopreni en la filmeto?

Plenigu la formularon antaŭ la 1-a de novembro kaj ni kontaktos vin. Pere de ĝi, vi esprimas vian intencon partopreni. 
Bonvolu ne sendi filmetojn nun. Ni kontaktos vin persone kaj klarigos kiel kontribui!

Se ial vi ne sukcesas plenigi la formularon, sendu retpoŝtmesaĝon al ariel.palmer@tejo.org esprimante vian emon partopreni. 

4 komentoj pri “Partoprenu en filmeto de TEJO pri la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj”

  1. jose victor zambrana

    I volas partopreni en la video. Mi kredas je la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj kiel la plej bazaj bezonoj kaj devoj de la homoj inter si. Mi volas esprimi min kaj aporti miajn opiniojn sur chi grava afero, kiu estas ofte misrigardata.

    Danke!

Komenti

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Scroll to Top