Partoprenu SES2018 en Slovakio nome de GEJ – Germana Esperanto Junularo

[:eo]

Ĉu vi ŝatus partopreni SES 2018 – Someran Esperanto-Studadon en Liptovský Mikuláš, Slovakio, nome de GEJ – Germana Esperanto Junularo?

Liberas ankoraŭ unu loko pere de stipendio Erasmus+!

Kondiĉoj por kandidatiĝi

– vi aĝas malpli ol 28 jarojn (do ne ankoraŭ 28)
– vi pretas aliĝi al GEJ

Vi povas vojaĝi al SES el iu ajn lando de Eŭropa Unio. Por ekhavi detalojn kaj kandidatiĝi, sendu mesaĝon al kandidatigxu@tejo.org ĝis la 20-a de majo 2018.

[:]

Komenti

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Scroll to Top