Home > Aliaj > Projekto pri alekstera komunikado – unua renkontiĝo en Delft

TEJO ricevis la subvencion “ECY – Effective Communication for Youth”, Esperante: efika komunikado por junuloj, kadre de la strategiaj partneradoj de Erasmus+. La projekto daŭras 13 monatojn ekde la 1-a de septembro 2016 ĝis la 30-a de septembro 2017. La subvencipetita sumo egalas al 59645 eŭroj. TEJO estas la subvencipetanto de la projekto, kaj la partneroj kun iliaj koncernaj landoj estas:

kunsido

Dum la kunsido, fotis: Ivo Miesen

  • SKEJ (Slovakio),
  • Verdaj Skoltoj (Belgio),
  • Junularo Esperantista Brita (Britio, oficiale kiel Kosmo),
  • Associazione Nitobe (Italio) kaj
  • HEJS (Hispanio).

TEJO estas la kunordiganto de la projekto kaj oni elektis Mounir Abjiou kiel la koresponda oficisto por ĝi. La eka renkontiĝo okazis dum KKPS en Nederlando inter la 28-a kaj la 30-a de oktobro, oficiale gastigita per TEJO. La 2-a renkontiĝo okazos marte 2017, gastigota de la Verdaj Skoltoj en Belgio, la 3-a renkontiĝo okazos julie 2017, gastigota de HEJS kaj fine okazos Multobliga Renkontiĝo (Multiplier Event) por prezenti la intelektan produkton de la projekto (temas pri interaga trejnplatformo kaj trejnmaterialujo), en septembro 2017, gastigota de SKEJ.

La projekto celas la antaŭenigon de altkvaliteco de junulara laboro. Ĝi ankaŭ celas la plifortigon de la kompetentoj de junaj volontuloj kaj oficistoj en junularaj senprofitaj organizoj, kun speciala atento pri la graveco de profesia kaj lerta komunikado.

halovino

Dum halovena festo, fotis: Ivo Miesen

La Eka Kunsido, kiu okazis en Delft, Nederlando, dum KKPS celis krei laborplanon pri la projekto, kun analizo de eblaj pozitivaj kaj negativaj limoj kaj precizigoj pri la venontaj ŝtupoj pri la projekto. Vi povas legi pli detale pri la kunsido en la resuma dokumento sub la artikolo. Kiam la partoprenantoj ne kunsidis, ili ĝuis la etoson de KKPS. Ankaŭ okazis halovena festo, koncertetoj kaj ludoj dum la semajnfino.

Listo de partoprenantoj de la unua renkontiĝo:

  • Gabriel Fernandez (HEJS)
  • Alejandro Escobar (HEJS)
  • Matthieu Desplantes (SKEJ)
  • Zuzana Kozuchova, (SKEJ)
  • Eugenia Belkova (SKEJ)
  • Giulia Zaccaro (Nitobe)
  • Alberto Vitale (Nitobe)
  • Michele Gazzola (Nitobe)
  • Ana Stretcu (TEJO)
  • Alessandro Bonfanti (TEJO)
  • Oleksandra Kovyazina (Kosmo)
  • Valère Doumont (Verdaj Skoltoj)
  • Pjotr de Mulder (Verdaj Skoltoj)

[gview file=”https://tejo.org/wp-content/uploads/2016/11/ECY-EK-resumo.pdf”]

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.