Home > Dokumentoj

TEJO-aktuale: numero 428, 2016-10-27

TEJO-aktuale estas retpoŝta informilo de TEJO. 2016-10-27, n-ro 428 aejk ekis! Pli ol 20 gejunuloj el Afriko kaj Eŭropo renkontiĝis en Kotonuo, Benino dum la unua renkontiĝo de la projekto aejk – afrika eŭropa junulara kapabligo. La projekto koncentriĝas pri kapablokonstruado de junuloj pere de neformala edukado kaj pri trejnado de trejnistoj. Ĝi ebligas proksimigi […]

TEJO-aktuale: numero 427, 2016-08-17

TEJO-aktuale estas retpoŝta informilo de TEJO. 2016-08-17, n-ro 427 MALFERMAJ ALVOKOJ Vaka posteno en la TEJO-Estraro Je la 11-a de aŭgusto 2016 demisiis Ariadna García Gutiérrez, estrarano de TEJO respondeca pri landa agado, scienca kaj faka agado. La Elekta Komisiono de TEJO pubikiglis maferman alvokon por trovi taūgan kandidaton al la posteno. La limdato por […]

TEJO-aktuale: numero 426, 2016-07-06

TEJO-aktuale estas retpoŝta informilo de TEJO. 2016-06-07, n-ro 426 ** Riĉa scienca programo en Nitro ———————————————————— Surbaze de rekomendo de la IKU-komisiono, la Estraro de UEA decidis pri la 18 ricevitaj proponoj por la ĉi-jara sesio de Internacia Kongresa Universitato, el kiuj ok estis alprenitaj kaj estos okazigitaj kadre de la Universala Kongreso en Nitro. […]

TEJO-aktuale: numero 425, 2016-05-24

Nova kajero de Kontakto Aperis la 2-a ĉi-jara numero de la revuo Kontakto. Ĝia ĉefartikolo La kaŝita katastrofo temas pri nukleara akcidento okazinta en la rusa Ozjorsk, pri kiu oni nun supozas, ke ĝi estis la plej grava nuklea katastrofo post Fukuŝima kaj Ĉernobilo. Leginte tiun ŝokan raporton vi plej verŝajne bezonos distriĝon: Alfoliumu do […]

TEJO-aktuale: numero 424, 2016-04-29

Pasporta servo kvindekjariĝas Post du sukcesaj realigoj, Kontakto, la oficiala organo de TEJO, ĉi-jare kun apogo de TEJO kaj UEA denove okazigos la Muzikan Konkurson de Kontakto. La konkurso estis lanĉita en 2014, kun la celo plenigi la truon, kiun lasis la ĉesigo de la branĉo “Muziko” de la Belartaj Konkursoj de UEA en la […]

TEJO-aktuale: numero 423, 2016-04-08

UK: Pliaj programeroj rete mendeblaj En la reta mendilo de la 101-a Universala Kongreso nun elekteblas tri programeroj, kiuj ne estis menciitaj en la reta mendilo. Temas pri eroj de la Junulara Programo, kiu estos parte malferma al ĉiuj kongresanoj. La novaj proponoj estas: Vingustumado (lunde, 25-a de julio); Ekskurso al Bratislavo (merkrede, 27-a de […]

TEJO-aktuale: numero 422, 2016-03-04

TEJO subskribis leteron por pledi favore al la Schengen-principoj TEJO subskribis leteron al la Eŭropa Konsilio por pledi favore al la Ŝengen-principoj kun 15 aliaj internaciaj junularaj organizoj ĉar TEJO celas “plifaciligi la ĉiuspecajn spiritajn kaj materiajn rilatojn inter la homoj, sendepende de diferencoj rilate al nacieco, raso, sekso, religio, politiko aŭ lingvo” kaj libera […]

TEJO-aktuale: numero 421, 2016-02-04

TEJO prezentas novan Trejnadon por Trejnistoj Ĉu vi deziras trandoni viajn spertojn al lernemaj homoj, inspiri aliajn per viaj konoj kaj lertoj, ŝanĝi ies mondon kaj samtempe helpi al la evoluigo de TEJO? Jen la ideala okazo por vi! Kadre de la programo ETEY, partnera projekto kunordigata de TEJO kaj subvenciita de Eŭropa Unio kadre […]

TEJO-aktuale: numero 420, 2016-01-15

Junaj volontuloj por la 101-a UK serĉataj Se vi ŝatus helpi al la organizado de Universala Kongreso, kiu eniros en la historion kiel la unua en nova kongrescento, jen prezentiĝas ideala oportuno: La LKK serĉas junan (17-30 jaraĝan), vojaĝeman esperantiston el eŭropunia aŭ najbara lando, kiu pretas helpi al la organizado de la plej grava […]

TEJO-aktuale: numero 419, 2015-12-11

Konkurso: Partoprenu en la 72-a IJK en Pollando! Ĉu vi ŝatus partopreni al la 72-a IJK okazonta venontsomere en Vroclavo, Pollando, sed ne disponas la financajn rimedojn? Jam tradicie la fonduso pretas helpi al la individuaj membroj de TEJO partopreni la kongreson, kovrante ĝis 80 elcentojn de la vojaĝkostoj, loĝadon en la plej malmultekosta kategorio […]

TEJO-aktuale: numero 418, 2015-11-23

Estu reprezentanto de TEJO en la Eŭropa Parlamento en EYE 2016   Ĉu vi estas juna eŭropano, entuziasmas pri politiko Eŭrop-nivele kaj dezirus reprezenti Esperanton kaj TEJO en la Eŭropa Parlamento, kie estos aliaj 7000 junuloj el la tuta kontinento kaj pens-manieroj? EYE 2016 estas la perfekta evento por vi! Junaj, entuziasmaj kandidatoj estas serĉataj por […]

TEJO-aktuale: numero 417, 2015-11-01

TEJO-Estraro kunsidos en Roterdamo La Estraro de TEJO de la 5-a ĝis la 8-a de novembro 2015 kunsidos en la Centra Oficejo en Roterdamo. Ĝi celas eluzi tiun unuan fizikan kunvenon de ĉiuj estraranoj post la IJK ne nur por labori, sed ankaŭ por komuniki kun la membroj de la organizo: La 7-an de novembro […]

TEJO-aktuale: numero 416, 2015-10-16

Belartaj Konkursoj de UEA en 2016 La Belartaj Konkursoj de UEA en 2016 invitas partoprenantojn por la 67-a fojo. La rezultoj estos anoncataj kadre de la 101-a UK en Nitro. Partopreno al la Belartaj Konkursoj ne kondiĉas aliĝon al UK, ĉiu do rajtas partopreni. La konkursaĵoj devas esti neniam antaŭe publikigitaj, escepte de la branĉo […]

TEJO-aktuale: numero 415, 2015-10-02

Kandidatoj estas serĉataj por la posteno de Oficisto de TEJO La oficisto helpas la Estraron plenumi diversajn taskojn kadre de la Strategia Laborplano. Liaj/ŝiaj taskoj estas, ekzemple sed ne nur: Superrigardi la taskojn de la volontuloj, gvidi ties laboron kaj instrui pri la necesaj aferoj (dum kaj post la instrusemajno ĉe la transdono de la […]

TEJO-aktuale: numero 414, 2015-09-18

Rezultoj de enketo pri esperantlingvaj plurmediaĵoj aperis Kiel anoncite en la lasta numero de TEJO-aktuale, la germana Esperantisto kaj muzikisto Jonas Marx kreis retan enketon pri la plumedia merkato esperantuja. Partoprenis al ĝi 142 retumemuloj, respondante al entute 21 demandoj. Rigardu la detalojn en la retejo de Jonas Marx: http://jonny-m.org/enketo/rezulto.php Aŭgusta numero de la Eŭropa […]

TEJO-aktuale: numero 413, 2015-09-04

Fina statistiko de Lillo: 2698 aliĝintoj el 80 landoj Laŭ la definitiva statistiko, al la 100-a Universala Kongreso de Esperanto en Lillo aliĝis 2698 kongresanoj el 80 landoj. Sekve ĝi fariĝis la plej granda UK de post tiu en Berlino en 1999, kiu altiris 2712 aliĝintojn. En la historia statistiko de ĉiuj UK-oj, Lillo atingis […]

TEJO-aktuale: numero 412, 2015-08-20

1. TEJO kun nova prezidanto La Komitato de TEJO, kiu kunsidis en la 71-a Internacia Junulara Kongreso, elektis la Estraron por la oficperiodo 2015–2017. La nova prezidanto estas la antaŭa vicprezidanto Michael Boris Mandirola el Italio. Li gvidos 5-personan teamon, en kiu ĉiuj krom li estas en la Estraro por la unua fojo. Mandirola kandidatiĝis […]

TEJO-aktuale: numero 411, 2015-08-06

1. Nova redaktoro de TEJO-aktuale trovita Karaj legantoj de TEJO-aktuale, tiu ĉi estas la lasta eldono kiun mi redaktas. Post la 7-jara redaktado mi transdonas mian postenon en la ĉi-jara IJK al Jan Kozek. Mi dankas miajn fidajn legantojn kaj deziras sukcesan daŭrigon al mia posteulo. 2. [IJS 2015 – La 26-a Internacia Junulara Semajno] […]

TEJO-aktuale: numero 410, 2015-08-03

1. UK Lillo – podio kun denaskuloj sub 40 – denaskuloj serĉata Kara denaskulo! Ĉu vi partoprenos en la UK en Lillo? Elisabeth Schwarzer, reĝisoro de la kongresa temo, serĉas junajn denaskajn Esperanto-partolantojn por podia diskuto, kiu okazos en Lillo kun samtempa reta elsendado. Se vi ŝatus partopreni, mesaĝu al ElisabethSchwarzer ĉe web.de. 2. IJS […]

TEJO-aktuale: numero 409, 2015-07-04

1. Nova rettrejnado pri subvencipetado disponeblas Kun granda plezuro mi informas vin ke disponeblas nova rettrejnado kreita de la Komisiono pri Aktivula Trejnado de TEJO. La temo estas aparte grava: subvencipetado. Per tiu ĉi trejnado, vi havos la ŝancon akiri konojn (plurnivele aplikeblajn) pri la ĉefaj ŝtupoj de elpensado, strukturigo kaj prilaborado de subvencipropono; krome, […]

TEJO-aktuale: numero 408, 2015-06-17

1. Serĉata: Redaktoro de TEJO-aktuale TEJO invitas vin kandidatiĝi por la posteno de la volontula redaktoro de TEJO-aktuale. Esti redaktoro signifas ne nur grave kontribui al la bonfarto de la organizo, sed estas samtempe persona kaj movada pliriĉiĝo. La redaktoro estas parto de la komisiono pri informado kaj informas pri novaĵoj de TEJO kaj aliaj […]

TEJO-aktuale: numero 407, 2015-06-07

1. Revuo Kontakto: Lanĉiĝis la 2ª Muzika Konkurso de la revuo Kontakto Post la pasintjara unua sukcesa realigo, la revuo Kontakto, TEJO kun apogo de UEA relanĉas la 2-an Muzikan Konkurson de Kontakto! Kun la celo plenigi la truon, kiun lasis la forlaso de la branĉo “Muziko” el la Belartaj Konkursoj de UEA kaj premii […]

TEJO-aktuale: numero 406, 2015-05-10

1. Plifortigu la Amerikan Komisionon! La komisiono celas fortigi la junularan movadon en Ameriko per fortigo de la amerikaj LS-oj de TEJO, subtenante novajn organizojn kaj instigante al kunlaboro inter junaj amerikaj esperantistoj en diversaj kampoj kiel informado, aranĝoj, eskteraj rilatoj kaj aktivula trejnado. Ĉu ankaŭ vi volas kunlabori pri la florado de la junulara […]

TEJO-aktuale: numero 405, 2015-04-24

1. Eŭropa Unio subvencias TEJOn Libera Folio informas pri 20.000-eŭra subvencio de Eŭropa Unio al Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO): http://www.liberafolio.org/2015/tejo-ricevis-eu-subvencion-de-20-000-euroj 2. Partoprenu en renkontiĝo kiel reprezentanto de TEJO! Ĉu vi estas elstara estro en via komuno aĝante inter 18 kaj 30 kaj faras grandan laboron por la komuno (preferinde ankaŭ por Esperantujo)? Se la […]

TEJO-aktuale: numero 404, 2015-04-12

1. Ĉu vi scias kion signifas T-ĉemizo? TEJO-ĉemizo! Mendu tuj, antaŭ ol iu evidentiĝos pli mojosa ol vi kaj mendos la lastan ĉemizon en via grandeco kaj ŝatata koloro… https://tejo.org/agadoj/informado-t-cemizoj/ 2. Ĉu vi havas bonan ideon por antaŭenigi Esperanton? Ĉu mankas nur eta helpo por realigi vian projekton? Fonduso Trampolino povas subteni vin! Legu pli […]

TEJO-aktuale: numero 403, 2015-02-20

1. Abonu Kontakto! La revuo Kontakto estas dumonata soci-kultura periodaĵo de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO), eldonata de Universala Esperanto-Asocio (UEA). Ĉu vi volas aboni ĝin en 2015? La individuaj membroj de TEJO kaj Patronoj de TEJO ricevas ĝin senpage! Membriĝu aŭ patroniĝu ĉe http://uea.org/alighoj/alighilo. Ĉiuj aliaj povas aboni Kontakto (eblas ankaŭ nur-reta abono) pere […]

TEJO-aktuale: numero 402, 2015-02-14

1. La laboro pri la renovigita reTEJO daŭre progresas Baldaŭ ĝi transiros al la sekva paŝo: tradukado. Por tiu etapo ni bezonas kunordiganton. Ĉu eble vi ŝatus kunordigi la tradukadon de https://tejo.org? Cxu vi sxatas traduki https://tejo.org? Legu pli: https://tejo.org/2015/01/sercata-kunordiganto-de-tradukado-de-tejo-org/ 2. Daŭre eblas kandidatiĝi por “Civita Servo en la departemento Côtes d\’Armor en Bretonio, Francio”! […]

TEJO-aktuale: numero 401, 2015-01-16

1. Aliĝu al la 71-a IJK en Wiesbaden, Germanio Komenciĝis la 2-a aliĝperiodo por aliĝi al la 71-a Internacia Junulara Kongreso de TEJO, kiu okazos en Wiesbaden (Germanio) de la 2-a ĝis la 9-a de aŭgusto 2015. Ĉu vi jam aliĝis aŭ profitos tion fari nun? 🙂 http://ijk2015.tejo.org/ 2. “Kontakto” bezonas facillingvajn tekstojn Kontakto, la […]

TEJO-aktuale: numero 400, 2015-01-09

1. Informoj pri la komisiono de TEJO pri homaj rimedoj (HR) Konatiĝu pli proksime kun la laboro kaj celoj de la komisiono de TEJO pri homaj rimedoj ĉe: https://tejo.org/agado/ kaj mesaĝu al ni por kunagadi aŭ starigi demandojn ĉe hr ĉe tejo.org! 2. JER 2015 – Junulara Esperanto-Renkontiĝo, Verőce, Hungario, 27-a ĝis 29-a de marto […]

TEJO-aktuale: numero 399, 2014-12-12

1. Arkivo de TEJO-aktuale La malnova oficiala retpaĝo post la 398-a eldono de TEJO-aktuale funkcios nur kiel arkivo kaj la novaj eldonoj ne plu estos aldonataj. La arkivitaj eldonoj troviĝas ĉe: (https://www.tejo.org/tejo-aktuale-arkivo/). 2. Pliaj sukcesoj de TEJO en eksteraj rilatoj Post la eniro de TEJO en la ĉefan plenumorganon de IKRIO (Internacia Kunordiga Renkontiĝo de […]

TEJO-aktuale: numero 398, 2014-11-28

1. Informo por la abonantoj de TEJO-aktuale La oficiala retpaĝo de TEJO-aktuale (https://www.tejo.org/tejo-aktuale-arkivo/), kie estis arkivigitaj ĉiuj ĝisnunaj eldonoj, pro la lanĉo de la nova retejo de TEJO estontece troviĝos ĉe https://tejo.org/dokumentoj-kategorio/tejo-aktuale/?lang=eo. La malnova oficiala retpaĝo post tiu eldono funkcios nur kiel arkivo ĝis tiu ĉi eldono kaj la novaj eldonoj ne plu estos aldonataj. […]

TEJO-aktuale: numero 397, 2014-11-15

1. TEJO serĉas helpantojn por verki administran subvencipeton de Eŭropo Ĉi-jare TEJO refoje sendos subvencipeton por ricevi la administran subvencion de Eŭropo. La ricevo de tiu subvencio ebligus al TEJO ne nur stabilajn financojn, sed ankaŭ pli da agadoj, pli da projektoj. La Estraro de TEJO jam komencis verki ĝin kaj estrarano Veronika Poór partoprenos […]

TEJO-aktuale: numero 396, 2014-10-31

1. TEJO starigas Komisionon de Azia Junularo! Por kreskigi la junularan e-movadon en Azio, la komisiono celas: – Regule interŝanĝi spertojn, ideojn kaj informojn pri siaj agadoj; reprezentantoj de la diversaj landoj estas bonvenaj raporti. – Helpi ekigi movadon en najbaraj landoj, kie momente ne estas aktivuloj – Kunorganizi junularajn aranĝojn, kiel Komuna Seminario kaj […]

TEJO-aktuale: numero 395, 2014-10-27

1. Konkurso: Partoprenu Internacian Junularan Kongreson 2015 en Germanio La IJK – Internacia Junulara Kongreso de TEJO estas la ĉefa junulara aranĝo en la mondo. Ĉu vi volas partopreni venontan IJK-n sed mankas al vi la mono? Se vi estas ano de la Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, la fonduso “Partoprenu IJK-n” povus helpi vin! Legu […]

TEJO-aktuale: numero 394, 2014-10-17

1. Komitato de TEJO 2014-2016 – la plej granda komitato ekde jardeko Antaŭ iom pli ol monato, kun ioma prokrasto ligita kun sanproblemoj de nia Ĝenerala Sekretario, ni rekomencis nomumadon de komitatanoj. Post monata laboro jen mi ĝojas prezenti al vi la rezulton, kies unua konstato estas, ke ni havas nun la plej grandan komitaton […]

TEJO-aktuale: numero 393, 2014-09-30

1. [Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO)] Pasporta Servo 3.0 – baldaŭ alvenos Saluton al ĉiuj! Mi sentas, ke vi deziras kelkajn novaĵojn pri la promesita nova retejo de Pasporta Servo. Ekde la komenco de septembro ni duope programas. Ni komencis per forviŝo de la ĝisnuna laboro kaj ekprogramado sur pli sanaj bazoj: – Ekuzo de […]

TEJO-aktuale: numero 392, 2014-09-20

1. GEJ invitas al 18a KEKSO, Bielefeld, Germanio, 14a ĝis 16a de novembro KEKSO, mallonge por “Kreativa Esperanto-KurSO”, estas renkontiĝo de Germana Esperanto Junularo organizata. Regule ĝi okazas dufoje jare, dum printempa kaj aŭtuna semajnfino. La loko ŝanĝiĝas ĉiufoje, por ke la renkontiĝoj okazu en tuta Germanio. Ĝis nun ekzemple en: Rostock, Potsdam, Soest, Karlsruhe, […]

TEJO-aktuale: numero 391

1. Komisiono pri Aktivula Trejnado de TEJO: Nova rettrejnado por teamoj disponeblas! Temas pri tre enhavriĉa trejnado pri grupformado, projektmastrumado kaj teamlaboro: per ĝi vi povos akiri utilajn konojn kaj kapablojn pri la jenaj ĉefaj temoj: – Procezo de teamformado kaj disdivido de la diversaj roloj ene de teamo – Interkomunikado ene de teamo – […]