Home > Dokumentoj > TEJO-aktuale: numero 413, 2015-09-04

Fina statistiko de Lillo: 2698 aliĝintoj el 80 landoj

Laŭ la definitiva statistiko, al la 100-a Universala Kongreso de Esperanto en Lillo aliĝis 2698 kongresanoj el 80 landoj. Sekve ĝi fariĝis la plej granda UK de post tiu en Berlino en 1999, kiu altiris 2712 aliĝintojn. En la historia statistiko de ĉiuj UK-oj, Lillo atingis la 14-an lokon, tuj post Berlino. La nombro de landoj (80) estas rekorda.

Kvarono de la aliĝintoj, sume 724, venis el la kongreslando Francio. Kun 200 aliĝintoj la duan lokon okupis Germanio. Pli ol 100 aliĝojn liveris ankaŭ Japanio (171), Brazilo (124) kaj Pollando (115), sekvataj de Belgio (95), Ĉinio (95; inkluzive de 1 el Honkongo kaj 6 el Tajvano) kaj Italio (89).

Kun minimume 20 kongresanoj reprezentiĝas en la statistiko Nederlando (79), Britio (59), Korea Respubliko (57), Hispanio (56), Rusio (51), Svislando (50), Ĉeĥio (49), Hungario kaj Usono (po 48), Danio (43), Finnlando (41), Litovio kaj Svedio (po 38), Irano (28), Kanado, Meksiko kaj Slovakio (po 26), Norvegio (22) kaj Ukrainio (20).

Fonto: Gazetaraj Komunikoj de UEA, N-ro 586 (2015-08-20)

Aliĝado al la 101-a UK en Nitro komenciĝis

La 101-a UK en la slovaka urbo Nitro (23-30 julio 2016) akceptis la unuajn aliĝojn dum la 100-a UK en Lillo, kie ĉiu kongresano trovis aliĝilon en sia kongresa sako. La papera aliĝilo estos dissendita kun la septembra numero de la revuo Esperanto kaj eblas peti ĝin, ankaŭ grandkvante, de la Centra Oficejo de UEA aŭ elŝuti ĉe la kongresa retejo. Plej facile tamen oni povas aliĝi per la reta aliĝilo.

La aliĝkotizoj restas samaj kiel jam por la tri antaŭaj UK-oj. La plej favorpreza aliĝperiodo daŭros ĝis la 31-a de decembro 2015. La kotiztabelo troviĝas en la papera aliĝilo kaj en la kongresa retejo.

Fonto: Gazetaraj Komunikoj de UEA, N-ro 586 (2015-08-20)

[Libera Folio] Eksteraj rilatoj prioritato por nova TEJO-prezidanto

Michael Boris Mandirola, prezidantiĝinta kadre de la IJK en Wiesbaden, rakontas en sia unua intervjuo pri la novelektita estraro, la jura memstariĝo de TEJO kaj la estonta kunlaboro kun UEA. “Temas pri malgranda teamo sed kun motivitaj homoj kaj kun multe da deziro je fruktodona kaj sukcesa evoluo de la organizo”, diras Mandirola pri la estrara teamo por la jaroj 2015-2017. Krome la legantoj povas ekscii, ke “Eksteraj Rilatoj certe restos prioritato ankaŭ en mia agado kiel prezidanto”. La tuta intervjuo legeblas ĉe: http://www.liberafolio.org/eksteraj-rilatoj-prioritato-por-nova-tejo-prezidanto.
[La Ondo de Esperanto] La Kongresa Sezono 2015 en Esperantujo

La septembra numero de la revuo “La Ondo de Esperanto” enhavas raportojn pri kelkaj gravaj Esperanto-aranĝoj okazintaj ĉi-somere. Interalie oni povas legi pri ĉi-jaraj Universala Kongreso, Internacia Junulara Kongreso kaj Somera Esperanto Studado. Parte la artikoloj aperis ankaŭ en la novaĵretejo “La Balta Ondo”.

100.000-a Esperanto-lernanto ĉe Duolingo registriĝis

Sub la gvido de Chuck Smith, ekde novembro 2014 okkapa teamo laboras pri Esperanto-kurso ĉe la lingvolerna retejo “Duolingo”. La 28-an de Majo 2015 la kurso lanĉiĝis en “beta”-versio. Jam pli ol 100.000 homoj lernas Esperanton per Duolingo. Por montri al la novbakitaj Esperantistoj la viglecon de la Esperanto-kulturo, la teamo krome regule okazigas ‘Ask Me Anything’-sesiojn kun famkonataj Esperantistoj (inter aliaj jam gastis Bertilo Wennergren).

Enketo pri plurmedia ekonomio en esperanta lingvo

La germana Esperantisto kaj muzikisto Jonas Marx, konata ankaŭ sub la kaŝnomo ‘Jonny M’, kreis retan enketon pri “plurmedia ekonomio en esperanta lingvo’. La enketo celas al pli bona kono de la deziroj de la konsumantoj de plurmedia Esperanto-kulturo. Per partopreno al ĝi, vi helpas al la evoluo de la merkato de Esperantlingvaj plurmediaĵoj. Pliaj informoj troveblas ĉe http://www.jonny-m.org/enketo/.

Lingvolerna retejo “italki.com” serĉas Esperanto-instruistojn

“italki.com” estas retejo celanta konekti lingvolernantojn kun instruistoj kaj denaskaj parolantoj de la koncerna lingvo. Nuntempe la teamo aktive serĉas Esperanto-instruistojn kaj aperigas artikolojn pri la internacia lingvo en ĝia blogo. “italki” subtenas la movadon ne nur sponsorante renkontiĝojn kiel la ĉi-jaran IJK-n, sed ankaŭ mem lernante la internacian lingvon. Legu pli detale en la entreprena blogo: http://blog.italki.com/2015/08/esperanto-wait-wait-what-now/.

Esperanto-Agado en la universitato RUDN

Aperis raporto pri la Esperanto-agado en la Rusia universitato de amikeco inter la popoloj (RUDN) dum la pasinta lernojaro 2014-2015. Interalie oni atingis daŭrigon de centhora Esperanto-kurso, kies finintoj ricevas gravajn diplomojn agnoskatajn en Rusio kaj en multaj aliaj landoj. Pasintjare la kurson partoprenis naŭ lernantoj. Legu la tutan raporton vizaĝlibre: https://www.facebook.com/dmitry.shevchenko.1690?fref=ts.

Militoj – Kontakto 2015:3 en la reto!

La tria 2015a numero de la revuo Kontakto jam legeblas rete. La du ĉefartikoloj pritraktas la temon militoj: La italo Viktor Bosnjak analizas la krizon en Irako kaj Sirio kaj la rolon de la Islama Ŝtato (IS) en ĝi. Kvankvam primilitaj artikoloj superregas ĉi-tiun eldonon, enestas ankaŭ aliaj temoj: En la intervjua rubriko gastas Floreal Martorell, la estro de la muzika eldonejo Vinilkosmo. Allogas ankaŭ artikolo pri la propono por flago de la tero. Ensalutinte en uea.org, vi povas elŝuti la numeron per jena ligilo: uea.org/l/?prenu=kto3_15.

Venontaj renkontiĝoj

1-a Internacia Junulara Renkontiĝo (IJR-01), Nankana Sahib, Pakistano, 18-a ĝis 20-a de septembro 2015, jepoficejo ĉe gmail.com kaj adeelbutt ĉe asia.com

31-a ARKONES, Poznań, Pollando, 25a ĝis 27a de septembro 2015, http://www.arkones.org

8a SFERO, Ĉaledo Bel-Oseau en La Lécherette, Château-d’Oex, Svislando, 25a ĝis 27a de septembro 2015, http://alawa.ch/wp/sfero/ kaj https://www.facebook.com/groups/225040314217529/

Studsabato- en CDELI, La Chaŭx-de-Fonds, Svislando, 26a de septembro 2015, Esperantokursoj kun tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9, CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz ĉe gmail.com kaj http://www.cdeli.org/

15a Kafoklaĉo Kaj Ludoj dum REnkontiĝo Semajnfina (KoKoLoRES) LA renkontiĝo por ludemuloj, Germanio, 1a ĝis 4a de oktobro 2015, http://www.krokodilo.de/kokolores/kokolores.php

Esperanto Hamburg invitas al Hamburga Esperanto-Kantokonkurso, Hamburg, Germanio, 2-a de oktobro 2015, http://esperanto-hamburg.de/esperanto-kanto-konkurso/

Kurso por progresantoj de Duolingo: Intense Esperanto, Quakertown, PA, Usono, 5-a ĝis 9-a de oktobro 2015, https://intenseesperanto.wordpress.com/

4-a Urba Semajnfino, Princeton, NJ, Usono, 3-a ĝis 4-a de oktobro 2015, jesse ĉe jessealter.com, Aliĝilo: https://goo.gl/yTmZ6b

AŬTUNE, lingva seminario kun Christian Rivière k.a., Kastelo Greziljono, Francio, 17a ĝis 25a de oktobro 2015, http://gresillon.org/AŬTUNE

Studsabato- en CDELI, La Chaŭx-de-Fonds, Svislando, 17a de oktobro 2015, Esperantokursoj kun tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9, CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz ĉe gmail.com kaj http://www.cdeli.org/

Studsabato- en CDELI, La Chaŭx-de-Fonds, Svislando, 21a de novembro 2015, Esperantokursoj kun tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9, CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz ĉe gmail.com kaj http://www.cdeli.org/

Studsabato- en CDELI, La Chaŭx-de-Fonds, Svislando, 19a de decembro 2015, Esperantokursoj kun tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9, CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz ĉe gmail.com kaj http://www.cdeli.org/

7-a Junulara E-Semajno, Eger, Hungario, 27-a de decembro 2015 ĝis 3-a de januaro 2016, http://jes.pej.pl/2015

LUMINESK’, Nideggen (Eifel), Germanio, 28a de decembro ĝis 4a de januaro 2016, http://luminesk.eo.tel/

Pliaj renkontiĝoj haveblas en la Internacia Kalendaro: http://www.eventoj.hu

Kolofono

TEJO-aktuale estas retpoŝta informilo de TEJO.

TEJO-aktuale estas senpage abonebla, aperas 2-semajnritme kaj koncize kompilas freŝajn, konkretajn informojn pri la junulara E-movado kaj ligilojn al interesaj retpaĝoj – pli rapide ol povus tion fari paperaj revuoj. Por publikigi vian anoncon retmesaĝu al jan.kozek@icloud.com.

Oficiala retpaĝo de TEJO-aktuale: https://tejo.org/dokumentoj-kategorio/tejo-aktuale/

Redaktoro: Jan Kozousek, Aŭstrio, jan.kozek@icloud.com

Eldonas: Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO), https://www.tejo.org

Limdatoj por kontribuoj: dimanĉo antaŭ la apero

Retpoŝta abono: http://uea.org/via/retlistoj