Home > Dokumentoj > TEJO-aktuale: numero 394, 2014-10-17

1. Komitato de TEJO 2014-2016 – la plej granda komitato ekde jardeko
Antaŭ iom pli ol monato, kun ioma prokrasto ligita kun sanproblemoj de nia Ĝenerala Sekretario, ni rekomencis nomumadon de komitatanoj. Post monata laboro jen mi ĝojas prezenti al vi la rezulton, kies unua konstato estas, ke ni havas nun la plej grandan komitaton almenaŭ en la lastaj 10 jaroj.
En la komitato membras 31 komitatanoj A reprezentantaj Landajn Sekciojn, 2 komitatanoj A reprezentantaj Fakajn Sekciojn, 4 komitatanoj B reprezentantaj individuajn membrojn, neniu komitatano C (elektata de komitatanoj A kaj B) kaj 7 estraranoj. Sume do estas 44-persona Komitato de TEJO. Tiu nombro ankoraŭ povas kreski, ĉar ni esperas ke ankoraŭ iuj Landaj Sekcioj nomumos siajn komitatanojn aŭ entute novaliĝos al TEJO, aŭ elektiĝos novaj komitatanoj C.
Amike, Łukasz
Prezidanto de TEJO

2. Por (re)vekiĝantaj Landaj Sekcioj de TEJO
La kresko de la junulara Esperanto-movado pasas tra la florado kaj prosperado de ĝiaj landaj organizoj. Malgraŭ la malsameco de la landaj kondiĉoj, ofte oni alfrontas similajn defiojn en la diversaj fazoj de la organizado. Ni pensis do kunligi organizojn kiuj troviĝas en iasence simila stato: novaj junularaj organizoj (potencialaj landaj sekcioj de TEJO), novaj landaj sekcioj de TEJO kaj la landaj sekcioj kiuj revekiĝas post malfacilaj tempoj.
Tial ni invitas vin proponi aktivulo(j)n de via organizo por ke ili aliĝu al la nova retlisto kiu naskiĝis por kune trairi vekiĝan padon, interŝanĝi spertojn kaj havi novajn ideojn kaj helpon en via (re)kreskado.
Nun, ni lanĉas la unuan, iom provan kunligon la 25an de oktobro, do, bonvolu indiki vian aliĝemon al landa_agado ĉe tejo.org ĝis la 25a de oktobro, kaj bonvolu plusendi la mesaĝon al ĉiuj tiuj, kiuj laŭ vi interesiĝus pri partopreni en tia agado.
Ni esperas je sukcesa kunlaboro por fortikaj kaj agadaj landaj sekcioj de TEJO.
Kunlaboremajn salutojn, Michael Boris MANDIROLA
Vicprezidanto de TEJO – Tutmonda Esperantista Junulara Organizo
Estrarano pri landa agado

3. Komuna Seminario 2014 (KS33)
Jen aliĝilo al la Komuna Seminario 2014 (KS33), la ĉefa junulara renkontiĝo de aziaj esperantistoj. Ĉi-decembre ĝin aranĝos Vjetnama Esperantista Junulara Organizo en Hoĉimin-urbo! Bonvolu plemuni la formularon por aliĝi al KS 2014: https://docs.google.com/forms/d/10f31MHMkeOaCKdD7Vw5niQ4a3e-anbhyG8m-kYSsF_s/viewform

4. Ĉelima Aŭtuna Renkontiĝo (ĈAR.14), Rabka-Zdrój, Polando, 21a ĝis 23a de novembro
ĈAR estas pornovula, junulara renkontiĝo kiu ĉi-jare okazos inter la 21-a kaj 23-a de novembro en la urbo Rabka-Zdrój.
Multaj emas lerni esperanton, sed ĉiutagaj taskoj estas tiom elĉerpantaj… Do ni kreas la okazon dediĉi unu semajnfinon por gustumi ĝin – okazos kursoj por tutkomencantoj!
La dua celo de ĈAR estas ebligi al tiuj, kiuj jam iom kursumis praktiki internacian lingvon en internacia medio. (Kaj por spertuloj estas okazo ekkoni polajn novulojn!)
En antaŭaj jaroj organizata de Aŭroro, ĉi jare viajn laŭdojn sendu al pej (ĉe) pej.pl. Legu pli: http://krakovanoj.pl/ĉar/index.html

5. HURA, ĉe limo de Slovakio kaj Hungario en la urboj Komárom kaj Komarno, 19an de oktobro
Jam venis aŭtuno kaj HEJ decidis organizi unutagan ekskurson al la limo de Slovakio kaj Hungario.
Iomete revivigi la tradicion de HURA (aŭ HURAS, HURKAS ktp. ), kie HUngaroj Renkontas Aŭstrojn, ni invitas vin promenadi kun ni en ambaŭ urboj: Komárom kaj Komarno.
La hungaroj de Budapeŝto ekiros je 9:20 per la trajno de stacidomo Déli. Ĝi alvenos kvaron horon antaŭ la 11a, do tial ni proponas renkontiĝi je la 11a ĉe la trajnhaltejo por renkonti ĉiujn, kiuj venas el aliaj direktoj. Legu pli: https://www.facebook.com/events/812802925438864/?ref=3&ref_newsfeed_story_type=regular

6. Filipina Esperanto-Junularo: La oficiala retpaĝo de la nacia Esperantista junulara asocio de FIlipinoj.
Finfine FEJ havas propran paĝon en fejsbuko la sola organizo de junaj Esperantistoj de la respubliko de Filipinoj! Ŝatu ĝin kaj ricevu informojn! Legu pli: https://www.facebook.com/FilipinaEsperantoJunularo

7. LA CENTRA OFICEJO INVITAS AL LA 41-A MALFERMA TAGO
La stabo de la Centra Oficejo de UEA invitas jam por la 41-a fojo al la Malferma Tago, ĉi-foje sabaton, la 29-an de novembro. Unuafoje la Malferma Tago okazis 20 jarojn pli frue, en novembro 1994, kaj estis tiel ŝatata de vizitantoj, ke ĝi fariĝis komenco de regula aranĝo, okazanta dufoje ĉiujare.
En la 41-a Malferma Tago oni aŭdos tri prelegantojn. La fama movada ĵurnalisto, organizanto kaj entreprenisto László Szilvási traktos du temojn. Sub la titolo Ĉu asocioj bezonas membrojn? li parolos pri la nuna stato kaj perspektivoj de neprofitcelaj kaj neregistaraj organizaĵoj en la interreta epoko. En sia dua prelego li analizos spertojn kaj problemojn de la amasa instruado de Esperanto en Hungario. La estrarano de UEA Barbara Pietrzak prezentos la kampanjon Montevideo 60, al kiu UEA invitas la esperantistojn por marki per mulflanka agado la 60-an datrevenon de la Esperanto-rezolucio akceptita de Unesko en 1954. Inĝeniero Toon Witkam , kiu siatempe iniciatis la pioniran projekton Distribuita Lingvo-Tradukado (DLT) de la nederlanda firmao BSO, prelegos pri la historio kaj disvolviĝo de aŭtomata tradukado.
Kiel kutime, en la programo estos ankaŭ prezentado de libroservaj novaĵoj kaj de filmoj. Aldone al specialaj ofertoj la vizitantoj povos profiti de ĝenerala sesona rabato en la libroservo, butikumi en la bazaro de esperantaĵoj kaj gajni premiojn en senpaga loterio. Kafo kaj teo, ankaŭ senpagaj, estos varmaj la tutan tagon. La programo daŭros de la 10-a ĝis la 17-a horo. (Fonto: Gazetaraj Komunikoj de UEA, N-ro 555, 2014-09-24) Legu pli: http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=555

8. 22-a Staĝo de Tut-P.E-Ko, Ariège, Francio, 14a ĝis 21a de februaro 2015
Korusemuloj…, Kantemuloj…, Muzikemuloj…
Foje venu en Arjeĝujon por sperti kunkantadon plurvoĉan sub gvido de la Bulgarino Zravka BOJĈEVA-LeNEPVEU, jam 4 el niaj staĝojn gvidinta.
Ni ĉiutage kantos 5 horojn kaj povos plie turismi, debati, ludi, lerni E-on… laŭplaĉe, ev. skii kaj krome pluraj partoprenontoj ankaŭ folkmuzikemaj alportos siajn instrumentojn por eventuale ludi kun lokuloj: Gérard, Patrick, Alyson & aliaj. Trian fojon ankaŭ ŝatita anglino Jud GRETTON ĉeestos por TajĈi-ece prepari la kor(p)ojn. Petu pliajn informojn de JORGOS: tel-n° 33 / 0 468 605 417 aŭ retadrese tutpeko ĉe aliceadsl.fr

9. Eventoj, aktivecoj en CDELI. Prelegoj, seminarioj, kolokvoj, studoj, festadoj.
Al esperanto-instruistoj aŭ instruantoj, post la du sukcesaj enkondukaj studotagoj en CDELI, la 5-an de aprilo kaj 3-an de majo 2014, Claude Gacond, prilaborinto de la ‘Didaktika Afiŝaro’ daŭrigos sian prelegserion la 6-an de decembro. Tiam li prezentos la teknikon kaj disvolvigon de la per-afiŝa instruado, havigante tiel al ĉiuj tre efikan instrumetodon kaj instruilaron. – Bonvolu legi pli da informoj en la retejo de CDELI: http://www.cdeli.org/Eventoj-de-CDELI.html Tie estas ankaŭ informilo (pdf) kun ĉiuj detaloj. Aliĝu ĝustatempe! – ĉe Bibliothèque de la Ville de La Chaŭ-de-Fonds.

10. Venontaj renkontiĝoj
Svisa Feria Esperanta Renkontiĝo (SFERO), Vordemwald, Argovio, Svisio, 17-an ĝis 19-an de oktobro 2014, http://esperanto.ch/konkurso
4a Esperantista Migrado Aŭtuna (EMA), Germanio, 19a ĝis 24a de oktobro 2014 sur la migrovojo “Moselhöhenweg”. https://www.esperanto.de/gea.malnova/ema2014.html
AUTUNE, la komunaj ferioj por infanoj, familioj kaj geavoj, Esperanto-kastelo Greziljono, Grésillon, Francio, 24a de oktobro ĝis 1a de novembro, http://gresillon.org/
Staĝo de Interkant, Gresiljono, Francio, 25a ĝis 29a de oktobro 2014, (htttp://www.gresillon.org)
KKPS – KlaĉKunveno PostSomera 2014, Wijk aan Zee, Netherlando, 7a ĝis 9a de novembro 2014, http://kkps-klaĉkunveno.wikispaces.com/
Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko (KAEST), Modra Harmónia, Slovakio, 13a ĝis 16a de novembro 2014, Peter Baláž (kaest ĉe ikso.net) kaj http://kaest.ikso.net/
18a KEKSO, Bielefeld, Germanio, 14a ĝis 16a de novembro 2014, http://www.esperanto.de/keksohttps://www.facebook.com/events/614553255328019/
Studsabato- en CDELI, La Chaŭx-de-Fonds, Svislando, 15a de novembro 2014, Esperantokursoj kun tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9, CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz ĉe gmail.com kaj http://www.cdeli.org/
Malferma tago de la Centra Oficejo, Roterdamo, Nederlando, 29a de novembro 2014, https://www.facebook.com/events/1471062526510008/
67a GEA-Klerigado, Herzberg am Harz, la Esperanto-urbo, Germanio, 12a ĝis 14a de decembro, http://esperanto-urbo.de kaj http://ic-herzberg.de
Studsabato- en CDELI, La Chaŭx-de-Fonds, Svislando, 13a de decembro 2014, Esperantokursoj kun tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9, CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz ĉe gmail.com kaj http://www.cdeli.org/
Komuna Seminario (KS33), Ho Chi Minh urbo, Vjetnamio, 26a ĝis 28a de decembro, vejo.vjetnamio ĉe gmail.com aŭ https://www.facebook.com/events/638292086208245
Festi jarfine proksime de Francio, Luksemburgio kaj Belgio : 13-a Novjara Renkontiĝo (NR) kaj NIS (Novjara Internacia Semajno), Bitburg, Germanio, 27-a de decembro 2014 ĝis la 3-a de januaro 2015, http://www.esperantoland.org/nr/#nr
6a JES, Weißwasser, Germanio, 28a de decembro 2014 ĝis 4a de januaro 2015, https://www.facebook.com/junularaesemajno kaj http://jes.pej.pl
Pliaj renkontiĝoj haveblas en la Internacia Kalendaro: http://www.eventoj.hu

11. Kolofono
TEJO-aktuale estas retpoŝta informilo de TEJO.
TEJO-aktuale estas senpage abonebla, aperas 2-semajnritme kaj koncize kompilas freŝajn, konkretajn informojn pri la junulara E-movado kaj ligilojn al interesaj retpaĝoj – pli rapide ol povus paperaj revuoj. Por publikigi vian anoncon retmesaĝu al tejo-aktuale ĉe tejo.org.
Oficiala retpaĝo de TEJO-aktuale: https://www.tejo.org/ta
Redaktorino: Julia NOE, Germanio, tejo-aktuale ĉe tejo.org
Eldonas: Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO), https://www.tejo.org
Limdatoj por kontribuoj: dimanĉo antaŭ la apero
Retpoŝta abono: http://www.uea.org/retlistoj