Home > Dokumentoj > TEJO-aktuale: numero 398, 2014-11-28

1. Informo por la abonantoj de TEJO-aktuale
La oficiala retpaĝo de TEJO-aktuale (https://www.tejo.org/tejo-aktuale-arkivo/), kie estis arkivigitaj ĉiuj ĝisnunaj eldonoj, pro la lanĉo de la nova retejo de TEJO estontece troviĝos ĉe https://tejo.org/dokumentoj-kategorio/tejo-aktuale/?lang=eo. La malnova oficiala retpaĝo post tiu eldono funkcios nur kiel arkivo ĝis tiu ĉi eldono kaj la novaj eldonoj ne plu estos aldonataj. La eblo (mal)aboni TEJO-aktuale ĉe http://www.uea.org/retlistoj restas kiel antaŭe.

2. [Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO)] Fanfarojn! Premiere aperas la nova retpaĝo de TEJO
Fanfarojn! Premiere aperas la nova retpaĝo de TEJO, kiun ni pretigis en la lasta duonjaro. Ĝuu ĉe https://www.tejo.org/!

3. [TEJO-estraro informas] La 72-a IJK (2016) – en Vroclavo, Pollando
Vroclavo, en sud-okcidenta Pollando, estos la kongresurbo de la 72-a Internacia Junulara Kongreso – decidis la Estraro de TEJO en sia reta kunsido, la 17-an de novembro 2014. Pola Esperanto-Junularo proponis okazigi la kongreson en 2016 en tiu urbo, ĉar en la sama jaro ĝi estos ankaŭ la Eŭropa Kultura Ĉefurbo, apud Donostio en Hispanio. Alia avantaĝo estas proksimeco al la kongresurbo de la 101-a UK, Nitra en Slovakio. La lasta IJK en Pollando okazis 11 jarojn pli frue en Zakopane (2005).

4. Internacia Kalendaro – ni serĉas helpantojn, kunlaborantojn
En ĉiu jaro okazas 250-300 Esperanto-aranĝoj kaj renkontiĝoj dise en la mondo. En la Internacia Kalendaro ni kolektas kaj listigas informojn pri ili por senpaga publika uzado.

Por plivastigi la uzadon de tiu internacia vojaĝa servo ni serĉas nun kunlaborantojn, kiuj volonte helpus en la kolektado de informoj kaj funkciigado de la Kalendaro. Kun ĝojo ni havus kunlaborajn respondeculojn en diversaj Esperanto-asocioj, sed ni bonvenigas ankaŭ individuajn aktivulojn. Kunlaboraj partneroj povas ricevi rektan redaktan rajton por la fontokodo de la Kalendaro. (NE estas bezonataj grandaj fakaj scioj).

La Internacia Kalendaro estas malnova kaj fidinda Esperanto-servo. Se vi volonte estus membro de nia teamo, bv. kontakti Szilvási László ĉe (szilvasi ĉe eventoj.hu) http://www.eventoj.hu/

5. [ret-info] Esperanto fariĝis oficiale kultura heredaĵo de Pollando
La 20-an de novembro prof. Małgorzata Omilanowska, la pola ministro pri kulturo kaj nacia heredaĵo, aprobis lokigon de la lingvo Esperanto sur la “Polan liston de nemateria kultura heredaĵo”.

Tio estas rezulto de klopodoj iniciatitaj de Edmund Wittbrodt, membro de la pola senato, kaj s-ro Kazimierz Krzyżak, estrarano de la Pola Asocio Eŭropo-Demokratio-Esperanto (EDE-PL).

La nuna sukceso estas bazo, antaŭkondiĉo por proponi al UNESKO enlistigi Esperanton sur la “Reprezentan liston de nemateria kultura heredaĵo de la homaro”.

Gratulon al la pola sekcio de EDE!

Lingvo-Studio, L.S., http://www.eventoj.hu

6. [Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO)] Artikolo grand-parte pri Pasporta Servo kaj filmo
Post la priraportita intervjuopetoj al Pasporta Servo-uzantoj aperis la jena artikolo. Rigardu ĉe http://online.wsj.com/articles/one-of-the-perks-of-speaking-esperanto-free-lodging-around-the-world-1415754748

7. [instru-german] HELPU por NOVA Publika Esperanto-Biblioteko
– PLANO 1) PUBLIKA ESPERANTO-BIBLIOTEKO

Urbo Herzberg konsentis, ke tre baldaŭ eblos instali specialan Esperanto-sekcion en la publika urba biblioteko. Temas pri almenaŭ 70-metra librobretaro, kiu ebligos prezenti tie riĉan kolektaĵon.

– PLANO 2) BLINDULA BIBLIOTEKO

Urbo Herzberg kaj Interkultura Centro Herzberg helpeme akceptis transpreni de la ĝisnuna prizorganto Rob Moerbeek el Nederlando la blindulan bibliotekon, kolekton de la brajlaj materialoj, kiuj alvenis el Rotterdam kaj estas provizore deponitaj en la malnova urbodomo. Laŭ esperoj ankaŭ tiu grava kolekto baldaŭ trovos sian hejmon en taŭga loko kaj povos ekfunkcii prunto-servo.

-PLANO 3) INTERNACIA ARKIVEJO

Laŭ planoj, en la jaro 2015 eblos ekuzi ejojn de iama baza lernejo en Herzberg/Sieber kiel Esperanto-arkivejon por taŭge solvi tie la stokadon de konservendaĵoj.

HELPANTOJ, honoroficaj homfortoj estos vere bezonataj, ekz. por min. 1-2-semajnaj periodoj. Laŭ interkonsento por certa tempo ni povos oferti senkostan tranoktadon en la “Esperanto-loĝejo” (Volontulejo), en specialaj kazoj ni povos pagi iom da poŝmono.

ADOPTU BRETOJN, BRETARON:

SUBTENU la urbon, kiu multe subtenas Esperanton! Via donaco estos ankaŭ naskiĝtaga donaco al la 10-jara Interkultura Centro Herzberg, kiu realigis kaj realigadas multon por krei Esperanto-urbon, servi la Esperanto-movadon, instrui kaj informadi la publikon pri la internacia lingvo.

Anticipe ni dankas al vi pro via helpemo, bonvolema, rapida subteno!

Amike kaj samideane salutas vin nome de la estraro, Petro Zilvar, Harald Mantz, Zsofia Korody.

http://esperanto-urbo.de

8. Nova grupo pri Esperantaj vakecoj (vakantecoj, postenoj) ĉe Facebook
Ĉi tiu grupo estas por publikigi anoncojn pri vakecoj (vakantecoj, postenoj), kie Esperanto bezonatas aŭ kie scio de Esperanto povas helpi ricevi laboron. Grupo estas nur pri vakecoj, ne publiku vivresumojn! Sola lingvo de grupo estas Esperanto. http://www.eklaboru.com estas retejo pri vakecoj kaj vivresumoj sed ĝi estas tro simpla, eĉ ne havas eblecon aboni novajn vakecojn, tial ĉi tiu grupo bezonatas. Kiam bona retejo aperos, ĉi tiu grupo fermitos: https://www.facebook.com/groups/712920865456985/

9. Novaĵo de Vinilkosmo
Apero de la disko “Sen elizi'” de Ĵak Le Puil la 11-an de novembro 2014 ĉe VINILKOSMO. Ĝi tuj mendeblas ĉe http://www.vinilkosmo.com/vko/ kaj ĝi akireblas elŝute ĉe: http://www.vinilkosmo-mp3.com/

10. Venontaj renkontiĝoj
Malferma Tago de la Centra Oficejo, Roterdamo, Nederlando, 29a de novembro 2014, https://www.facebook.com/events/1471062526510008/

‘Didaktika Afiŝaro’, CDELI, La Chaŭx-de-Fonds, Svislando, 6a de decembro 2014, http://www.cdeli.org/Eventoj-de-CDELI.html

67a GEA-Klerigado, Herzberg am Harz, la Esperanto-urbo, Germanio, 12a ĝis 14a de decembro, http://esperanto-urbo.de kaj http://ic-herzberg.de

Studsabato- en CDELI, La Chaŭx-de-Fonds, Svislando, 13a de decembro 2014, Esperantokursoj kun tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9, CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz ĉe gmail.com kaj http://www.cdeli.org/

Komuna Seminario (KS33), Ho Chi Minh urbo, Vjetnamio, 26a ĝis 28a de decembro, vejo.vjetnamio ĉe gmail.com aŭ https://www.facebook.com/events/638292086208245

Festi jarfine proksime de Francio, Luksemburgio kaj Belgio : 13-a Novjara Renkontiĝo (NR) kaj NIS (Novjara Internacia Semajno), Bitburg, Germanio, 27-a de decembro 2014 ĝis la 3-a de januaro 2015, http://www.esperantoland.org/nr/#nr

31-a Internacia Festivalo (IF), Jülich, Germanio, 27a de decembro 2014 ĝis 3a de januaro 2015, http://www.internacia-festivalo.de/

6a JES, Weißwasser, Germanio, 28a de decembro 2014 ĝis 4a de januaro 2015, https://www.facebook.com/junularaesemajno kaj http://jes.pej.pl

JARFINO en GREZIJONO, Francio, de la 30-a de decembro 2014 ĝis la 4-a de januaro 2015, http://gresillon.org/jarfino aŭ isabelle.nicolas2 ĉe gmail.com

2015

48-a ILEI konferenco en 2015, Oostende, Belgio, http://ilei.info/

Studsabato- en CDELI, La Chaŭx-de-Fonds, Svislando, 24a de januaro 2013, Esperantokursoj kun tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9, CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz ĉe gmail.com kaj http://www.cdeli.org/

22-a Staĝo de Tut-P.E-Ko, Ariège, Francio, 14a ĝis 21a de februaro 2015. Petu pliajn informojn de JORGOS: tel-n° 33 / 0 468 605 417 aŭ retadrese tutpeko ĉe aliceadsl.fr

Studsabato- en CDELI, La Chaŭx-de-Fonds, Svislando, 21a de februaro 2013, Esperantokursoj kun tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9, CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz ĉe gmail.com kaj http://www.cdeli.org/

Studsabato- en CDELI, La Chaŭx-de-Fonds, Svislando, 21a de marto 2013, Esperantokursoj kun tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9, CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz ĉe gmail.com kaj http://www.cdeli.org/

31a Printempa Semajno Internacia (PSI), Winterberg, Germanio, 3a ĝis 10a de aprilo 2015, http://www.esperanto.de/psi

Studsabato- en CDELI, La Chaŭx-de-Fonds, Svislando, 18a de aprilo 2013, Esperantokursoj kun tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9, CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz ĉe gmail.com kaj http://www.cdeli.org/

Studsabato- en CDELI, La Chaŭx-de-Fonds, Svislando, 20a de junio 2013, Esperantokursoj kun tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9, CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz ĉe gmail.com kaj http://www.cdeli.org/

Elfriden, Stockholm, Svedio, 27-an de junio 2015, kontaktu Martin Strid (martin.strid ĉe gmail.com)

Roskilde Festivalo 2015, Roskilde, Danio, 28a de junio ĝis 6a de julio 2015, https://www.facebook.com/events/682411408505748/?ref=73&source=1 kaj http://roskilde.festoklubo.dk/

100a Universala Kongreso, Lille, Francio, 28a de julio ĝis 1a de auĝusto 2015 http://uea.org/kongresoj/uk_2015.html

IJK, Wiesbaden, Germanio, 2a ĝis 9a de aŭgusto 2015, https://www.tejo.org/ijk
31-a ARKONES, Poznań, Pollando, 25a de septembro 2015, http://www.arkones.org

SFERO, Broc, Kantono Friburgo, lastan semajnfinon de septembro 2015

15a Kafoklaĉo Kaj Ludoj dum REnkontiĝo Semajnfina (KoKoLoRES) LA renkontiĝo por ludemuloj, Germanio, 1a ĝis 4a de oktobro 2015, http://www.krokodilo.de/kokolores/kokolores.php

Pliaj renkontiĝoj haveblas en la Internacia Kalendaro: http://www.eventoj.hu

11. Kolofono
TEJO-aktuale estas retpoŝta informilo de TEJO.

TEJO-aktuale estas senpage abonebla, aperas 2-semajnritme kaj koncize kompilas freŝajn, konkretajn informojn pri la junulara E-movado kaj ligilojn al interesaj retpaĝoj – pli rapide ol povus tion fari paperaj revuoj. Por publikigi vian anoncon retmesaĝu al tejo-aktuale ĉe tejo.org.

Oficiala retpaĝo de TEJO-aktuale: https://www.tejo.org/ta

Redaktorino: Julia NOE, Germanio, tejo-aktuale ĉe tejo.org

Eldonas: Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO), https://www.tejo.org

Limdatoj por kontribuoj: dimanĉo antaŭ la apero

Retpoŝta abono: http://www.uea.org/retlistoj