Home > Dokumentoj > TEJO-aktuale: numero 399, 2014-12-12

1. Arkivo de TEJO-aktuale
La malnova oficiala retpaĝo post la 398-a eldono de TEJO-aktuale funkcios nur kiel arkivo kaj la novaj eldonoj ne plu estos aldonataj. La arkivitaj eldonoj troviĝas ĉe: (https://www.tejo.org/tejo-aktuale-arkivo/).

2. Pliaj sukcesoj de TEJO en eksteraj rilatoj
Post la eniro de TEJO en la ĉefan plenumorganon de IKRIO (Internacia Kunordiga Renkontiĝo de Junularaj Organizoj – http://icmyo.org/), estas nun la vico de sukcesoj sur la eŭropa nivelo.
La Ĝenerala Asembleo de la Forumo Junulara Europa (FoJE), ĵus okazinta en Kluĵo (Cluj-Napoca, Rumanio) akceptis amendon de TEJO pro okazigo de siaj kampanjoj en pluraj lingvoj, kaj ne nur en la angla – kiel okazis ĝis nun. Tiu ĉi sukceso des pli valoras, ĉar la estraro de FoJE donis sian kontraŭan opinion antaŭ la voĉdono. Tre helpis daŭra retumado kaj kontaktado kun aliaj organizoj, kiujn elstare entreprenis la TEJO-reprezentantoj – Michael Boris MANDIROLA kaj Veronika POÓR. La asembleo ankaŭ aprobis la novan kondut-kodon de FoJE, kiu aparte inkluzivas kontraŭon al la lingva diskriminacio.
Plia ĝojiga novaĵo estas la elekto de Michael Boris MANDIROLA en CBMA (Consultative Body on Membership Applications – Konsult-Konsilio pri Membraj Aliĝpetoj) de Forumo Junulara Eŭropa. La konsilio, en kiu membras du reprezentantoj el Naciaj Junularaj Konsilioj kaj du el Internaciaj Junularaj Neregistaraj Organizoj, havas la taskon trakti la membriĝpetojn de novaj organizoj, la petojn pri statusŝanĝoj de la nunaj membroj kaj ĝiajn membrec-reviziadojn por verki rekomendojn al la membrokonsilio.
Plia atesto pri la rekono de TEJO kiel serioza partnero kaj agadoriĉa organizo, fidinda kaj kunlabora. Ni ĉiuj bondeziras sukceson al Michael Boris en lia nova posteno serve al la eŭropa junularo.
Tiu ĉi sukceso sekvas multjaran laboron de TEJO en la kampo de eksteraj rilatoj kaj en multjara aktiva partopreno en la plej diversaj agadoj de FoJE, de la Ĝeneralaj Asembleoj ĝis la laborplanaj diskutoj, de la renkontiĝoj pri junulara laboro ĝis la internacia kunlaboro kun Ĉinio kaj Afriko, kaj en multaj aliaj.
Tiu ĉi sukceso estas sukceso de ĉiuj laborantoj kaj subtenantoj, kaj ĉiujn mi volas elkore danki per tiu ĉi mesaĝo.
Se vi volas finance subteni la agadon de TEJO pri eksteraj rilatoj, bv. konsideri donaci pere de UEA kun la priskribo: “TEJO-KER”. Pagmanieroj estas priskribitaj ĉe http://uea.org/alighoj/pag_manieroj.html
Koran dankon! Ĉiam antaŭen!
Francesco Maurelli, Komisiito de TEJO pri eksteraj rilatoj

3. “Kontakto”: Manĝkutimoj, manĝaĵoj kaj malsato – Kontakto 2014:5 en la reto!
Ĵus aperis en la reto la nova numero de la revuo “Kontakto” (5/2014). La ĉeftemo estas “Manĝkutimoj, manĝaĵoj kaj malsato”. La abonantoj jam povas elŝuti la elektronikan version ĉe http://reto.uea.org/. Legu pli: http://kontakto.tejo.org/2014/11/mangkutimoj-mangajoj-kaj-malsato.html

4. 11-a Internacia Himalaja Renkontiĝo, Nepalo, de la 26-a februaro ĝis la 8-a de marto 2015
Ne maltrafu la renkontiĝon. Ĉu vi volas esplori la nepalan vivon? Pliaj detaloj troveblas ĉe http://www.esperanto.org.np/

5. [Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO)] Jen al vi la retejo de la venonta IJK
Jen al vi la retejo de la venonta IJK – Internacia Junulara Kongreso de TEJO! Ek al la aliĝo! http://ijk2015.tejo.org/

6. Novaĵoj pri JES
– La programo pli kaj pli estas malkaŝita. Rigardu la novaĵojn en http://jes.pej.pl
– Dum JES 2014 tostoj ne mankos, specife en la silvestra balo 🙂 Ne mankos ankaŭ Kapriol’ kiu koncertos kaj faros dancatelieron! 🙂
– UNIKAĴO – Nekredeblan ĝojon por viaj oreloj portos mikso de bluso, roko, folko kaj eksperimenteca muziko kiun prezentos en JES 2014 juna germana muzikgrupo “Karpfen diem” aŭ aliel “La Berlinanoj”! Ne maltrafu ĝin! 🙂
– Ĉu vi estas sciencisto, esploristo aŭ alia fakulo kaj volas prezenti vian kampon? Prelegu en JES! Post ege ĝueblaj prelegsesioj en la pasintjara JES kaj la ĉi-jara IJK, la Komisiono pri Scienca kaj Faka Agado de TEJO daŭrigas sian programon de mallongaj prelegoj pri diversaj sciencaj temoj. Sendu vian nomon kaj 3-frazan priskribon por 9-minuta prelego pri via temo al hiyayaywhopee ĉe gmail.com!
– AMO vojaĝos al JES: ek al trejniĝo! Se vi spertiĝemas pri la ŝlosilaj agadoj por sukcese antaŭenigi E-organizon, nepre aliĝu al AMO-8, trejnseminario okazigota en JES danke al la kunlaboro inter UEA kaj TEJO. Dum AMO-8, kies ĉeftemo estos “Esencaj elementoj por sukcesa E-organizo”, vi povos trejniĝi pri kvar temoj: grupformado, informado, eksteraj rilatoj, financmastrumado; la seminario okazos en kvar duontagoj. Se vi scivolemas, bv. kontakti la organizantojn ĉe at(ĉe)tejo.org! 🙂
– Karaj! Jam eblas aliĝi al la ekskursoj de JES! 🙂 https://docs.google.com/forms/d/1aOL75rWWOZ_9P18uWjFJKLNEAPoN5XVK4hJFviAwa7I/viewform

7. Helpo bezonata!
Fondaĵo Vikimedio evoluigas novan tradukan interfacon por Vikipedioj kaj invitas esperantistojn taksi kvaliton de la tradukado. Laŭ nia takso kaj intereso povas esti la ilo ŝaltita en Esperanta Vikipedio (sen intereso ni ne povos uzi ĝin).
Kion fari:
Bonvolu iri al https://eo.wikipedia.org/wiki/
tie estas koncize priskribita la tuta afero kun ligilo al la demandaro (http://hexm.de/8iyt), listigo de uzeblaj tradukiloj kaj traduk-interfacoj, kaj eĉ video pri uzado.

8. UEA INVITAS PRELEGI EN LA IKU-SESIO EN LILLO
Kadre de la 100-a Universala Kongreso de Esperanto en Lillo (25a de julio ĝis 1a de aŭgusto 2015) okazos la 68-a sesio de la Internacia Kongresa Universitato (IKU). UEA invitas universitatajn profesorojn, docentojn kaj personojn kun simila kvalifiko sendi proponojn pri prelegoj al la sekretario de IKU rete aŭ paperpoŝte: Prof. Amri Wandel, 767 Makabim, IL-7179901 Modiin, Israelo (rete: amri ĉe huji.ac.il).
La proponoj alvenu plej laste la 31-an de januaro 2015.
Lige kun IKU okazos studsesio de Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS). Kandidatoj por IKU-prelego povas samtempe proponi AIS-kurson, kiu konsistos el la prelego kadre de IKU kaj el du kromaj prelegoj. Oni bv. indiki, ĉu la IKU-propono estu konsiderata ankaŭ kiel AIS-kurso.
Ĉiu preleganto devas mem zorgi pri sia aliĝo al la 100-a UK. Akceptita prelego estos rekompencita per honorario de 260 EUR. Pliaj detaloj kaj antaŭaj prelegoj kaj resumoj troviĝas en la retejo de IKU (http://www.uea.org/dokumentoj/IKU/index.html). (Fonto: Gazetaraj Komunikoj de UEA, N-ro 558, 2014-11-21) Legu pli: http://uea.org/aktuale/komunikoj/2014/UEA-invitas-prelegi-en-la-IKU-sesio-en-Lillo

9. 16-a Israela E-Kongreso, Jehiam, Israelo, de la 16-a ĝis la 18-a de aprilo 2015
Vidu kaj aliĝu: http://esperanto.org.il/dosieroj/IK16_unua_informilo.pdf

10. Venontaj renkontiĝoj
67a GEA-Klerigado, Herzberg am Harz, la Esperanto-urbo, Germanio, 12a ĝis 14a de decembro, http://esperanto-urbo.de kaj http://ic-herzberg.de
Studsabato- en CDELI, La Chaŭx-de-Fonds, Svislando, 13a de decembro 2014, Esperantokursoj kun tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9, CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz ĉe gmail.com kaj http://www.cdeli.org/
Komuna Seminario (KS33), Ho Chi Minh urbo, Vjetnamio, 26a ĝis 28a de decembro, vejo.vjetnamio ĉe gmail.com aŭ https://www.facebook.com/events/638292086208245
Festi jarfine proksime de Francio, Luksemburgio kaj Belgio : 13-a Novjara Renkontiĝo (NR) kaj NIS (Novjara Internacia Semajno), Bitburg, Germanio, 27-a de decembro 2014 ĝis la 3-a de januaro 2015, http://www.esperantoland.org/nr/#nr
31-a Internacia Festivalo (IF), Jülich, Germanio, 27a de decembro 2014 ĝis 3a de januaro 2015, http://www.internacia-festivalo.de/
6a JES, Weißwasser, Germanio, 28a de decembro 2014 ĝis 4a de januaro 2015, https://www.facebook.com/junularaesemajno kaj http://jes.pej.pl
JARFINO en GREZIJONO, Francio, de la 30-a de decembro 2014 ĝis la 4-a de januaro 2015, http://gresillon.org/jarfino aŭ isabelle.nicolas2 ĉe gmail.com
2015
48-a ILEI konferenco en 2015, Oostende, Belgio, http://ilei.info/
Studsabato- en CDELI, La Chaŭx-de-Fonds, Svislando, 24a de januaro 2013, Esperantokursoj kun tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9, CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz ĉe gmail.com kaj http://www.cdeli.org/
22-a Staĝo de Tut-P.E-Ko, Ariège, Francio, 14a ĝis 21a de februaro 2015. Petu pliajn informojn de JORGOS: tel-n° 33 / 0 468 605 417 aŭ retadrese tutpeko ĉe aliceadsl.fr
Studsabato- en CDELI, La Chaŭx-de-Fonds, Svislando, 21a de februaro 2013, Esperantokursoj kun tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9, CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz ĉe gmail.com kaj http://www.cdeli.org/
Studsabato- en CDELI, La Chaŭx-de-Fonds, Svislando, 21a de marto 2013, Esperantokursoj kun tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9, CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz ĉe gmail.com kaj http://www.cdeli.org/
31a Printempa Semajno Internacia (PSI), Winterberg, Germanio, 3a ĝis 10a de aprilo 2015, http://www.esperanto.de/psi
Studsabato- en CDELI, La Chaŭx-de-Fonds, Svislando, 18a de aprilo 2013, Esperantokursoj kun tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9, CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz ĉe gmail.com kaj http://www.cdeli.org/
Studsabato- en CDELI, La Chaŭx-de-Fonds, Svislando, 20a de junio 2013, Esperantokursoj kun tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9, CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz ĉe gmail.com kaj http://www.cdeli.org/
Elfriden, Stockholm, Svedio, 27-an de junio 2015, kontaktu Martin Strid (martin.strid ĉe gmail.com)
Roskilde Festivalo 2015, Roskilde, Danio, 28a de junio ĝis 6a de julio 2015, https://www.facebook.com/events/682411408505748/?ref=73&source=1 kaj http://roskilde.festoklubo.dk/
100a Universala Kongreso, Lille, Francio, 28a de julio ĝis 1a de auĝusto 2015 http://uea.org/kongresoj/uk_2015.html
IJK, Wiesbaden, Germanio, 2a ĝis 9a de aŭgusto 2015, https://www.tejo.org/ijk
31-a ARKONES, Poznań, Pollando, 25a de septembro 2015, http://www.arkones.org
SFERO, Broc, Kantono Friburgo, lastan semajnfinon de septembro 2015
15a Kafoklaĉo Kaj Ludoj dum REnkontiĝo Semajnfina (KoKoLoRES) LA renkontiĝo por ludemuloj, Germanio, 1a ĝis 4a de oktobro 2015, http://www.krokodilo.de/kokolores/kokolores.php
Pliaj renkontiĝoj haveblas en la Internacia Kalendaro: http://www.eventoj.hu

11. Kolofono
TEJO-aktuale estas retpoŝta informilo de TEJO.
TEJO-aktuale estas senpage abonebla, aperas 2-semajnritme kaj koncize kompilas freŝajn, konkretajn informojn pri la junulara E-movado kaj ligilojn al interesaj retpaĝoj – pli rapide ol povus tion fari paperaj revuoj. Por publikigi vian anoncon retmesaĝu al tejo-aktuale ĉe tejo.org.
Oficiala retpaĝo de TEJO-aktuale: https://www.tejo.org/ta
Redaktorino: Julia NOE, Germanio, tejo-aktuale ĉe tejo.org
Eldonas: Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO), https://www.tejo.org
Limdatoj por kontribuoj: dimanĉo antaŭ la apero
Retpoŝta abono: http://www.uea.org/retlistoj