Home > Dokumentoj > TEJO-aktuale: numero 412, 2015-08-20

1. TEJO kun nova prezidanto

La Komitato de TEJO, kiu kunsidis en la 71-a Internacia Junulara Kongreso, elektis la Estraron por la oficperiodo 2015–2017. La nova prezidanto estas la antaŭa vicprezidanto Michael Boris Mandirola el Italio. Li gvidos 5-personan teamon, en kiu ĉiuj krom li estas en la Estraro por la unua fojo.

Mandirola kandidatiĝis por la posteno surloke kaj ricevis pli da voĉoj (14) ol la ĝisnuna prezidanto Łukasz Żebrowski (8). Por tio necesis tamen du sekretaj voĉdonoj, ĉar en la unua neniu el la kandidatoj ricevis pli ol 50% de la voĉoj (Mandirola: 9, Żebrowski: 10). La Komitato signife malgrandigis la estraron: el la 7-kapa organo ĝi iĝis 5-persona, malgraŭ la rekomendo de la Elekta Komisiono elekti 8 estraranojn.

La novaj estraranoj kaj ilia taskodivido estas:

– prezidanto Michael Boris Mandirola (Italio): kunordigo, eksteraj rilatoj, aktivula trejnado, rilatoj kun UEA;

– vicprezidanto Juliana Evandro (Brazilo; 16 voĉoj): informado, kulturo, homaj rimedoj, adoleska agado, Pasporta Servo;

– ĝenerala sekretario Arina Osipova (Rusio; 21 voĉoj): edukado, kongresoj, rilatoj kun ILEI kaj Fondumo Zamenhof;

– kasisto Cédric Marchal (Belgio; 23 voĉoj): subvencipetado, rilatoj kun UEA;

Ariadna García Gutiérrez (Kubo; 23 voĉoj): landa agado, scienca kaj faka agado.

Fonto: Gazetaraj Komunikoj de UEA, n-ro 585 (2015-08-07).

2. Agadu por Esperanto: estu Civita Volontulo por la Esperanto-Kultur-Centro en Tuluzo!

La asocio “esperanto Toulouse” serĉas junulon, kiu pretas agadi 8 monatojn por Esperanto en Tuluzo, de oktobro 2015 ĝis majo 2016. Povas kandidatiĝi ĉiuj junuloj de 18- ĝis 25-jaraj, el la 31 landoj de la Eŭropa Ekonomia Areo. La kulturcentro, por kiu la volontulo laboros, agadas diverskampe, informante pri Esperanto kaj instruante la lingvon, sed ankaŭ utiligante ĝin kadre de diskutrondoj, kulturaj eventoj ktp. La volontulo interalie havos la taskojn prizorgi la kursojn, kiujn la centro okazigas en la urbo, helpi al la produktado de ĉiusemajna radioelsendo kaj flegi la bibliotekon de la centro. Ĉu vi ŝatus helpi al la loka Esperanto-agado en Tuluzo? Informiĝu pri la posteno kaj retleteru al marion.quenut (ĉe) laposte.net por ekhavi pliajn informojn.

3. TTT-ejo de la 72-a Internacia Junulara Kongreso okazonta en Vroclavo jam enretas!

La TTT-ejo de la 72-a IJK okazonta en Vroclavo jam enretas. Ĝi enhavas kelkajn bazajn informojn pri la kongreso, kies temo estos ‘#aktivado’. Plurflanke la kongresanaro dediĉos sin al demandoj, kiuj koncernas la retan aktivadon de neregistaraj organizoj: Komunikado, informado, monakirado kaj reta ĉeesto estas nur kelkaj aspektoj de tiu-ĉi alloga temo, kiu grave rolos en la estontecaj agadoj de ĉia (junulara) NRO. Trovu pliajn detalojn sur la kongresa retejo kaj vizaĝlibre. Vroclavo atendas vin!

4. Premio Deguĉi 2015 al Éva Farkas-Tatár

La premio Deguĉi 2015 estis aljuĝita al Éva Farkas-Tatár. Tiu decido anonciĝis la 1-an de aŭgusto kadre de la Fermo de 100-a Universala Kongreso. La premio estis starigita per donaco de Oomoto en 1987 kaj estas aljuĝata ĉiujare. Krom diplomon, la premiito ricevas monsumon de 2000 eŭroj. Laŭ la pria regularo la premio estas aljuĝata “pro meritoj en la utiligo de Esperanto kiel rimedo por monda paco kaj homara feliĉo, konforme al la idearo de d-ro Zamenhof kaj al instruoj de Onisaburo Deguĉi, kaj pro kontribuo al la celo de UEA kreskigi inter siaj membroj fortikan senton de solidareco kaj disvolvi ĉe ili komprenon kaj estimon por aliaj popoloj”. Farkas-Tatár estas konata en Esperantujo pro meritoj en la instruado de la internacia lingvo, kiun ŝi plenumis unuavice per la Cseh-metodo.

Laŭ Gazetaraj Komunikoj de UEA, N-ro 585 (2015-08-07)

5. 4025 eŭroj kolektiĝis dum kongresa aŭkcio en Lillo

La tradicia kongresa aŭkcio atingis unu el la plej bonaj rezultoj en sia historio. Sub la verva gvido de Humphrey Tonkin en la plenplena salono Lapenna kolektiĝis entute 4025 eŭroj. Plej altpreze vendiĝis Zamenhof-letero, kiu post febra konkurso fine estis vendita por 1100 eŭroj. La dua plej kosta aŭciaĵo estis la rajto je la kongresnumero unu por la 101-a Universala Kongreso okazonta en Nitro, kiun oni povis akiri por 210 eŭroj.

Laŭ Gazetaraj Komunikoj de UEA, N-ro 585 (2015-08-07).

6. La 71-a Internacia Junulara Kongreso estis sukcese okazigata en Wiesbaden

La 71-a Internacia Junulara Kongreso de TEJO okazis de la 2-a ĝis la 9-a de aŭgusto 2015 en Wiesbaden, Germanio. 291 esperantistoj el kelkdek landoj aliĝis al la kongreso, kunvenis, diskutis, amuziĝis kaj pritaktis la kongresan temon: Tutmonda Justeco. Pluraj germanaj televidĵurnaloj kaj gazetoj raportis pri la okazaĵo.

7. Vinilkosmo Katalogo 2015 aperis!

La Vinilkosmo-katalogo de 2015 estis aranĝita kaj prizorgita de Cyrille Poullet, ĝi aperis por UK 2015 en Lille. Ĝi prezentas la plej laste eldonitajn KDojn, sed ankaŭ la bitajn albumojn disponeblajn en niaj elŝutejoj. La katalogo estas elŝutebla ĉe: www.ipernity.com/doc/vinilkosmo/39262294 laŭ PDF formato. Pliaj KDoj disponeblas en la kompleta katalogo de la diskoservo ĉe vinilkosmo.com.

Laŭ koncerna afiŝo en la Ipernity-ejo de Vinilkosmo.

8. Internacia Televida Elsendejo enretas!

La nova TTT-ejo de la jam populariĝinta reta projekto “Esperanto Televido” (vidu la intervjuon en la 1280-a eldono de la revuo Esperanto) enretas. Ĝi proponas al siaj spektantoj altkvalitajn kaj longdaŭrajn filmojn esperantlingvajn. Per nova kaj bone funkcianta serĉilo eblas tuje trovi ĉiajn filmetojn en la internacia lingvo. Kvankvam la retejo ankoraŭ estas en ‘Beta’-fazo, ĝi jam enhavas dekojn da filmoj! Vizitu ĝin ĉe filmindustrio.com.

Laŭ anonco en la vizaĝlibra paĝo de Esperanto Televido.

9. Ĉelima Aŭtuna Renkontiĝo okazos de la 12-a ĝis la 15-a de novembro

ĈAR estas pornovula, junulara renkontiĝo kiu ĉi-jare okazos inter la 12-a kaj 15-a de novembro en Liptovský Mikuláš – Demänová. La retpaĝo kun aliĝilo baldaŭ aperos. Ĉiuj esperantistoj – sed specife junuloj el V4-landoj –  estas elkore invititaj partopreni al la aranĝo. Ĉar lokoj en ĈAR estas limigitaj, vi devos rapide aliĝi – do preparu vin!

Laŭ la vizaĝlibra retejo de la aranĝo.

10. Venontaj renkontiĝoj

82-a Itala Kongreso de Esperanto, San Benedetto, Italio, 22-an de aŭgusto, http://kongreso.esperanto.it/
48-a Internacia Esperantista-Feriado en Sudetoj, Duszniki-Zdrój, Pollando, 2-a ĝis 9-a de septembro 2015, http://www.deesperanto.pl/ (Baldaŭ ekfunkcios ĝia esperantlingva versio.)
1-a Internacia Junulara Renkontiĝo (IJR-01), Nankana Sahib, Pakistano, 18-a ĝis 20-a de septembro 2015, jepoficejo ĉe gmail.com kaj adeelbutt ĉe asia.com
31-a ARKONES, Poznań, Pollando, 25a ĝis 27a de septembro 2015, http://www.arkones.org
8a SFERO, Ĉaledo Bel-Oseau en La Lécherette, Château-d’Oex, Svislando, 25a ĝis 27a de septembro 2015, http://alawa.ch/wp/sfero/ kaj https://www.facebook.com/groups/225040314217529/
Studsabato- en CDELI, La Chaŭx-de-Fonds, Svislando, 26a de septembro 2015, Esperantokursoj kun tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9, CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz ĉe gmail.com kaj http://www.cdeli.org/
15a Kafoklaĉo Kaj Ludoj dum REnkontiĝo Semajnfina (KoKoLoRES) LA renkontiĝo por ludemuloj, Germanio, 1a ĝis 4a de oktobro 2015, http://www.krokodilo.de/kokolores/kokolores.php
Esperanto Hamburg invitas al Hamburga Esperanto-Kantokonkurso, Hamburg, Germanio, 2-a de oktobro 2015, http://esperanto-hamburg.de/esperanto-kanto-konkurso/
AŬTUNE, lingva seminario kun Christian Rivière k.a., Kastelo Greziljono, Francio, 17a ĝis 25a de oktobro 2015, http://gresillon.org/AŬTUNE
Studsabato- en CDELI, La Chaŭx-de-Fonds, Svislando, 17a de oktobro 2015, Esperantokursoj kun tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9, CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz ĉe gmail.com kaj http://www.cdeli.org/
Studsabato- en CDELI, La Chaŭx-de-Fonds, Svislando, 21a de novembro 2015, Esperantokursoj kun tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9, CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz ĉe gmail.com kaj http://www.cdeli.org/
Studsabato- en CDELI, La Chaŭx-de-Fonds, Svislando, 19a de decembro 2015, Esperantokursoj kun tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9, CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz ĉe gmail.com kaj http://www.cdeli.org/
7-a Junulara E-Semajno, Eger, Hungario, 27-a de decembro 2015 ĝis 3-a de januaro 2016, http://jes.pej.pl/2015
LUMINESK’, Nideggen (Eifel), Germanio, 28a de decembro ĝis 4a de januaro 2016, http://luminesk.eo.tel/
Pliaj renkontiĝoj haveblas en la Internacia Kalendaro: http://www.eventoj.hu

11. Kolofono
TEJO-aktuale estas retpoŝta informilo de TEJO.
TEJO-aktuale estas senpage abonebla, aperas 2-semajnritme kaj koncize kompilas freŝajn, konkretajn informojn pri la junulara E-movado kaj ligilojn al interesaj retpaĝoj – pli rapide ol povus tion fari paperaj revuoj. Por publikigi vian anoncon retmesaĝu al tejo-aktuale ĉe tejo.org.
Oficiala retpaĝo de TEJO-aktuale: https://tejo.org/dokumentoj-kategorio/tejo-aktuale/
Redaktoro: Jan Kozousek, Aŭstrio, jan.kozek[ĉe]icloud.com
Eldonas: Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO), https://www.tejo.org
Limdatoj por kontribuoj: dimanĉo antaŭ la apero
Retpoŝta abono: http://uea.org/via/retlistoj?listo=ta