Home > Dokumentoj > TEJO-aktuale: numero 424, 2016-04-29

Pasporta servo kvindekjariĝas

Post du sukcesaj realigoj, Kontakto, la oficiala organo de TEJO, ĉi-jare kun apogo de TEJO kaj UEA denove okazigos la Muzikan Konkurson de Kontakto. La konkurso estis lanĉita en 2014, kun la celo plenigi la truon, kiun lasis la ĉesigo de la branĉo “Muziko” de la Belartaj Konkursoj de UEA en la mondo de E-muziko. La talentoj de niaj artistoj estos premiitaj en tri kategorioj: “Kanto de la jaro”, “Premio de la publiko” kaj “Nova Talento”. En 2014 partoprenis 16 konkursaĵoj, kaj en 2015 la konkurso allogis 14 artistojn. Se vi interesiĝas pri tiu oportuno atentigi la esperantistan publikon pri via muziko, bonvolu informiĝi pri detaloj en la retpaĝo de Kontakto: http://kontakto.tejo.org/.

Volontula Domo por UEA — Bona Ideo!

La Estraro de UEA planas aĉeti plurĉambran loĝejon en Roterdamo por akcepti pli da volontuloj por la Centra Oficejo de UEA. Vi havas la ŝancon plurmaniere kontribui al tiu projekto, interalie per donacoj, unufojaj aŭ ĉiumonataj, aŭ lasante seninterezan krediton al UEA. Informiĝu pri la diversaj manieroj subteni tiun projekton ĉe: http://uea.org/asocio/volontuladomo.

Nova kajero de la revuo Esperanto

La lastan numeron redaktitan de Fabrício Valle malfermas artikolo pri la temo “tradicio”. Valle adiaŭas al siaj legantoj per paradokso, prenita de citaĵo de rusa poeto: “Ankaŭ rompi la tradicion estas tradicio.” Plie allogas artikolo de Latifou Gbadamassi pri afrikaj lingvoj kaj pri iliaj rilatoj al Esperanto. En la rubriko “Dek Demandoj” gastas Francesco Maurelli. La entreprenisto klare analizas aktualajn temojn, interalie rilatajn al UEA, la E-Movado kaj la esperantista ekonomio. Provokan demandon starigas Wang Tianyi en sia artikolo “Ĉu Esperanto vere estas internacia lingvo?”. Opiniemuloj ĝuos krome la artikolojn “Ĉu la junularo maljuniĝas” de Fernando Maia Jr. kaj “UEA en la disvolvado de faka agado” de Fabrício Valle. Ensalutinte ĉe uea.org, vi povas elŝuti la numeron ĉe: http://uea.org/l/?prenu=eo_apr16.

TEJO serĉas EVS-volontulon!

TEJO denove serĉas plentempan TEJO-volontulon, kiu dum unu jaro deĵoros en la Centra Oficejo de UEA. De tiu sperto profitus ne nur TEJO, al kies bonfarto vi kiel volontulo grave kontribuus, sed ankaŭ vi. La volontulo laboros en la koro de la E-movado kaj havos la ŝancon kunlabori pri gravaj projektoj, ekz. aranĝoj, informagadoj, kampanjoj kaj evoluigo de interretaj projektoj. Se vi loĝas en EU aŭ najbara lando, aĝas inter 18 kaj 30 jarojn kaj interesiĝas pri tiu oportuno, trovu detalajn priskribojn ĉe: https://tejo.org/2016/04/tejo-sercas-evs-volontulon-3/.

Demisio de Stefano Keller

La 22-an de aprilo Stefano Keller anoncis sian demision de la estrarposteno pri Eksteraj Rilatoj. Keller klarigis en sia demisia letero, ke la demisio okazis pro diversaj kialoj. Plie, li jam plenumis sian taskon pri la ĉi-jara raporto de la Estraro de UEA kaj ne ĉesos agadi por la afero de Esperanto, sed pluaktivos ekster la kadroj de la Estraro. La tutan demisian leteron bonvolu trovi ĉe “La Balta Ondo”: http://sezonoj.ru/2016/04/keller/.

“La Ondo” ekaperis en elektroniklibra formo

Ekde 2007 la redakcio de “La Ondo de Esperanto” proponas elektronikan abonon de la revuo en la formato pdf. Jam pli ol kvarono de la abonantoj preferas ricevi la revuon kiel pdf-dosieron. Tamen, pdf ne estas ideala formato por vidigo sur saĝtelefonoj kaj librolegiloj. Tial “La Ondo” decidis fari plian paŝon kaj proponi la revuon en epub, la plej populara elektroniklibra dosierformo. Por elprovi epub, vi povas elŝuti la martan numeron de la revuo ĉe ĝia kiosko. Por ricevi detalajn instruojn kiel ideale vidigi tiun formon per via aparato, legu la prian artikolon ĉe La Balta Ondo: http://sezonoj.ru/2016/04/ondo-9/.

Velado por Esperantistoj

Esperanto-renkontiĝoj ekzistas de ĉiuj specoj. Maloftaj kaj elstaraj tamen estas surŝipaj aranĝoj: Tian vi povos partopreni de la 1-a ĝis la 5-a de juli 2016, la “Veladon por Esperantistoj”. Ĝi estos organizata de la “Grupo Esperanto-Tigullio”, kiu anas en Itala Esperantista Federacio, kunlabore kun la vela asocio “Flaga Nodo”. Partoprenantoj povos admiri la pitoreskan marbordan regionon de Ligurio. Tiu aranĝo proponas la ŝancon renkonti esperantistojn ene de la nekutima emocia kadro de velkrozado. Vi estos en la spertaj manoj de longjara itala velisto, kiu krome parolas Esperanton. Pliajn detalojn trovu ĉe: http://www.nodobandiera.it/wp371/attivita/2016-2/velado-por-esperantistoj/

UK 2016: Partoprenu en la informada agado

La Universala Kongreso de Esperanto okazos nur post tri monatoj, sed la informada agado jam ekruliĝis: En la urbocentro oni de nun trovas afiŝegon pri la kongreso en la slovaka kaj en Esperanto. La organiza teamo estas en bonaj kunlaboraj rilatoj kun la urbo Nita, tamen ankaŭ via helpo estas bezonata por perfektigi la eniron en novan kongrescenton. Ekzemple, vi povus uzi la reklamrulbandojn disponeblajn en la kongresretpaĝa elŝutejo en viaj blogoj/retejoj. Partoprenu!

Aliĝu al JES jam nun kaj ricevu senkostan drinkaĵon!

La 8-a Junulara Esperanto-Semajno okazos de la 28-a de Decembro ĝis la 4-a de Januaro 2017 en Waldheim am Brahmsee, Norda Germanio. Tiu dato unuarigarde ŝajnas ege for, sed se vi jam nun aliĝas al la aranĝo kaj estos inter la unuaj tridek aliĝintoj, vi ricevos senkostan drinkaĵon. La retpaĝo jam estis lanĉita kaj enhavas abundon da informoj pri la ejo, la programo kaj la kotizoj. Nepre informiĝu pri la detaloj ĉe: https://www.facebook.com/junularaesemajno/?fref=ts.