Home > Dokumentoj > TEJO-aktuale: numero 426, 2016-07-06

TEJO-aktuale estas retpoŝta informilo de TEJO.
2016-06-07, n-ro 426

** Riĉa scienca programo en Nitro
————————————————————
Surbaze de rekomendo de la IKU-komisiono, la Estraro de UEA decidis pri la 18 ricevitaj proponoj por la ĉi-jara sesio de Internacia Kongresa Universitato, el kiuj ok estis alprenitaj kaj estos okazigitaj kadre de la Universala Kongreso en Nitro. Krome la estraro nomumis la slovakan profesorinon Eva Poláková rektoro de la IKU-sesio. Poláková, renoma sciencisto, kiu partoprenis al pli ol 20 esplorprojektoj kaj gastprelegis ĉe kelkaj eŭropaj universitatoj, aktivas en la Esperanto-movado ekde 1995, ĉefe ĉe la “Akademio Internacia de la Sciencoj” en San Marino. Por informiĝi pli detale, bonvolu legi la Gazetaran Komunikon ĉe: http://uea.org/aktuale/komunikoj/2016/Ricxa-scienca-programo-en-Nitro.
** Komitatanoj B sen balotoj
————————————————————

Estas jam konataj la nomoj de la komitatanoj B por la oficperiodo 2016-19, kiu komenciĝos en la unua tago de la 101-a Universala Kongreso en Nitra. Balotoj ne estis necesaj, ĉar el la ok kandidatoj por la ses lokoj, du poste retiris siajn dokumentojn. Rekte elektitaj al la Komitato de UEA, la supera organo de la asocio, estas do: Emílio Carlos Vaz Cid (Brazilo), Mark Fettes (Kanado), Maritza Gutiérrez González (Kubo), Stefan MacGill (Hungario), Barbara Pietrzak (Pollando) kaj José Antonio Vergara (Ĉilio). Johan Derks (Serbio) kaj Roy McCoy (Nederlando) rezignis pri la kandidateco. Pliajn informojn bonvolu trovi ĉe: http://uea.org/aktuale/komunikoj/2016/Komitatanoj-B-sen-balotoj.
** Subteneblo por partopreni la UK-on
————————————————————
Danke al malavaraj donacintoj, UEA havas la eblon subteni la aliĝkotizon de kelkaj kongresanoj dum la UK en Nitro, kaj en esceptaj kazoj ankaŭ la manĝo- kaj loĝadkostojn en la plej malaltaj kategorioj. Homoj el iu ajn lando, kiuj ne povas mem financi la aliĝkotizon, povas kandidatiĝi. Sinproponoj estu sendataj al CO ĝis 10-06-2016 laŭ la Roterdama horzono.Kondiĉoj:
* Vi estas individua membro de UEA/TEJO en 2016.
* Vi pretas ricevi kaj realigi taskojn antaŭ, dum kaj post la UK (la taskoj estas interkonsentotaj kun la organizantoj).

Se vi interesiĝas, bonvolu plenigi la jenan formularon (https://docs.google.com/forms/d/1nJ-e3Zu0knvlm0VJyCsK6zxcp7dh21PH6xidI8GfusM/viewform) .Fonto: Gazetaraj Komunikoj de UEA,N-ro 617 (2016-06-02) (http://uea.org/gk/617a1) .
** Pli ol 400.000 lernantoj ĉe jubileanta Duolingo-kurso
————————————————————
Pliafoje la Esperanto-kurso ĉe Duolingo atingis mejloŝtonon: Proksimume unu jaron post la lanĉo de la kurso registriĝis la 400 000-a lernanto. “Libera Folio” kaptis tiun elstaran okazon por denove aranĝi intervjuon kun la fondinto kaj ĉefmotoro de la kurso, Chuck Smith. Smith interalie rakontas pri la sekvaj paŝoj (aparte pri la hispanlingva kurso baldaŭ lanĉota), pri siaj revaj atendoj antaŭ la lanĉo, kiuj poste estis eĉ superitaj, kaj pri la nova kurso de “edukado.net” celanta unuavice Duolingo-kursfinintojn, “Ekparolu”. Legu la tutan intervjuon ĉe: http://www.liberafolio.org/2016/pli-ol-400-000-lernantoj-ce-jubileanta-duolingo-kurso.

Mark Fettes rekandidatas por la prezidanteco de UEA
Estis publikigita la raporto (http://uea.org/l/teko/komitataj/Biografietoj_kaj_movadaj_celoj_de_la_kandidatoj_2016.pdf) de la Elekta Komisiono al la Komitato de UEA. En ĝi aperas la nomoj de la kandidatoj, kiujn la komisiono dum la UK en Nitra proponos al la Komitato por estraraneco. Temas pri: Emilio Carlos Vaz Cid, Mark Fettes, Bharat Kumar Ghimire, Lee Jungkee, Stefan MacGill, Martin Schäffer, Maria Rosaria Spanò. La komisiono subtenas la intencon de la Prezidanto de UEA, Mark Fettes, rekandidati por la posteno; pri la agadkampoj de ĉiuj ceteraj kandidatoj ne estas indiko. Por ekscii pliajn detalojn bonvolu legi la artikolon ĉe “Libera Folio”: http://www.liberafolio.org/2016/mark-fettes-rekandidatas-por-la-prezidanteco-de-uea.

Nova Pomego estos eĉ pli korekta

Kia estas “Plena Ilustrita Vortaro (PIV)” por la esperanta leksiko, tia estas “Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko” (PMEG) por la esperanta gramatiko. Dum la prilaborado de la dua eldono de tiu referenca verko, Bertilo Wennergren, ĝia aŭtoro, renversis sian sintenon pri vortoj kiel “korekta” en la senco de “senerara”. Defendinta tian uzon en la unua eldono de lia ĉefverko, Wennergren nun konvinkiĝis, ke tamen la nereguleco de tiuj adjektivoj estas tro ĝena. Multajn pliajn interesajn detalojn vi povas malkovri legante la tutan intervjuon ĉe: http://www.liberafolio.org/2016/nova-pomego-estos-pli-korekta.
** TEJO serĉas EVS-volontulon
————————————————————
TEJO denove serĉas EVS-volontulon, kiu dum maksimume unu jaro deĵoros en la Centra Oficejo de UEA. Ne nur la organizaĵo profitos de viaj agadoj – la profitado estos ambaŭvoja! La volontulado signifas personan pliriĉigon: Vi laboros kore de la movado, kunlaboros al tre interesaj projektoj (ekzemple organizado de aranĝoj) kaj partoprenados konferencojn reprezentante TEJO-n. Se vi aĝas pli ol 18 kaj malpli ol 31 jarojn, nepre detale informiĝu pri tiu oportuno ĉe: https://tejo.org/2016/05/ni-sercas-evs-volontulon/

============================================================

Eŭrop-afrika kunlaboro plifirmiĝas

Grandega projekto pri sperto-interŝanĝoj inter Eŭropo kaj Afriko, kiun TEJO kunordigas, ĵus estis akceptita de Eŭropa Komisiono! Ene de la projekto okazos pluraj eventoj, interalie la ** 72-a Internacia Junulara Kongreso – IJK 2016 (https://www.facebook.com/events/1599159973664280/?ref=3&ref_newsfeed_story_type=regular&action_history=null&source=3&source_newsfeed_story_type=regular)
en Eŭropo kaj IJK 2017 en Afriko. Al la strategio de TEJO kiel tutmonda organizo apartenas subtenado de la movado en ĉiuj mondopartoj, kiun tiu subvencio faciligas.