Home > Aliaj > Internacia Tago de Virinoj 2023

Verkita de Luana França

Okaze de la internacia Virina Tago, TEJO salutas ĉiujn virinojn ĉie en la mondo, laŭdas la kontribuojn kaj diversecon de nia ina junulara komunumo. Kvankam la genra ekvilibro kaj reprezentado daŭre estas defio por la esperanta movado, ĉefe esperantaj organizoj, oni ne povas forgesi pri ĝi kiel principo de la agado, ĉar genra egaleco estas kondiĉo por pli paca kaj daŭripova vivo.

La unuiĝo de tiaj valoroj kaj celoj esence proksimiĝas al tio kion celas Esperanto. Se estas kontraŭdiroj, oni memoriĝu, ke ne estas lingva kaj socia justeco se ĝi ne atingas ĉiujn. Oni devas defendi ne nur la rajton uzi sian lingvon sed ankaŭ la rajton sin esprimi plene kaj tio ankoraŭ ne estas reala konkero por ĉiuj virinoj, eĉ en socioj pli demokratiaj kaj liberaj, kies la vortoj de inoj multfoje nenion valoras.  

Ĉi-jare Unuiĝintaj Nacioj elektis la temon “Novigo kaj teknologio por genra egaleco”, ambaŭ estas fortaj partoj de la esperanta etoso kaj kunvivado. Teknologio, interreto estas la ĉefaj pordoj kaj komunikiloj ĉe ni kaj ambaŭ iĝis pli grava post la pandemia krizo. Niamovade, la temo atentigas nin pri la neceso observi kaj protekti inojn kontraŭ perfoto je cifereca mondo. Se estas la celo konkeri pli da genra egaleco en esperantujo, ni ne povas fermi la pordojn per kie inoj venas pli facile. Nia aprezo pri egaleco substrekas la kreadon da kondiĉoj por plena partoprenado.

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.