Home > Aktualaĵoj > La legorondo de TEJO

Ĉu vi ŝatas legi librojn en Esperanto? 

La legorondo de TEJO estas neformala, senpaga grupo sub la interesgrupo pri Kulturo, kiu kunvenas ĉiun monaton por priparoli literaturon verkitan en la internacia lingvo. Ĝi celas tiujn, kiuj jam bone komprenas la lingvon kaj sentas sin aŭ flua aŭ preskaŭ flua, sendepende de ties nuna legemo.

Ĝi ekzistas por ke junaj esperantistoj tra la mondo povu legi subtenataj de aliaj sen la normalaj baroj de legado en nia lingvo: elektado, kosto, kaj manko de apogo/klarigoj. Ĉiun libron elektas la gvidanto el libroj senpage alireblaj rete. Oni legos ĉefe originalan literaturon, sed ankaŭ tradukojn gravajn al la historio kaj evoluo de Esperanto.

La grupon gvidos Hanso Becklin, komisiito pri Kulturo kaj konata instruisto de Esperanto.

Ĉu vi interesiĝas?

La legorondo estas malferma al membrojpatronoj de TEJO. 
Se vi interesiĝas, plenigu la aliĝilon.
La legorondo de TEJO havas ankaŭ grupon en Telegramo.

3 Comments, RSS

  • Ilmar Gomes Ferreira

    says on:
    06/10/2020 at 14:44

    Mi sxatus partopreni en tiu grupo legorondo.
    Amike,
    Ilmar

  • Ardo

    says on:
    06/10/2020 at 22:43

    Mi preferas legi e-librojn

    • Klaus Leith

      says on:
      15/10/2020 at 18:12

      Ardo, vi preferas legi e-librojn? Tiam la legorondo devus interesi vin: “Ĉiun libron elektas la gvidanto el libroj senpage alireblaj rete” (laŭ la supra deskribo)

      Amike,
      Klaus

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.