Home > Aktualaĵoj > Monda Tago de Rifuĝintoj 2021

Antaŭ kelkaj semajnoj foto de Luna, juna hispana volontulo brakumanta migranton, estis disvastigita interrete kaj ĝi kaptis la atenton de la tuta mondo. Dum la juna volontulo ricevis plurajn kritikojn, ŝi ankaŭ ricevis multajn kuraĝigojn.

Tio reflektas la nunan rifuĝintan krizon. Ni ankoraŭ bezonas lerni, ke ĉiuj rajtas vivi en paco, sendepende de kie oni loĝas. Bedaŭrinde, 1% de la monda loĝantaro estas delokigita, kio signifas ke 79,5 milionoj da homoj estis devigitaj translokiĝi al aliaj landoj. El ili, 26 milionoj estas rifuĝintoj (kaj 13 milionoj el ili estas infanoj). Sekve, la 70a datreveno de la Konvencio Rilata al la Statuso de Rifuĝintoj kaj la 20a datreveno de la Monda Tago de Rifuĝintoj fariĝas ĉiam pli gravaj por reliefigi kaj honori la vivon kaj defiojn de la rifuĝintoj.

Ni ankoraŭ vivas en mondo sen egaleco, kie multaj homoj ne povas ĝui la tre bazajn homajn rajtojn. Tial la Konvencio diras plurfoje: «La kontraktantaj ŝtatoj donos al rifuĝintoj en siaj teritorioj traktadon almenaŭ same favoran kiel tiun al siaj ŝtatanoj» por religio [art. 6º], por nemoveblaĵoj [art. 13º], rajto de asocio [art. 15º], kaj aliaj. Tiurilate, la senlaca laboro de Unuiĝintaj Nacioj estas tre grava, ĉar ilia strebado estas doni lokon de egaleco al ĉiu rifuĝinto kaj krei senton de respondeco kaj konscio pri la vivo kaj defioj de rifuĝintoj.

Antaŭ unu semajno la junularasocia reto UNITED por Interkultura Agado, en kiu TEJO membras, ĝisdatigis sian projekton Listo de Rifuĝintaj Mortoj. En ĝi ekde 1993 estas kolektataj datumoj pri nun jam pli ol 44.000 kazoj de personoj mortintaj survoje al Eŭropo aŭ pro la kontraŭhoma migrada politiko de plimulto de la eŭropaj landoj. UNITED ĉiujare kunordigas internacian kampanjon por solidareco kun rifuĝintoj okaze de tiu ĉi datreveno de la 20a de junio. Ĉi-foje aparta fokuso de la kampanjo estas la inciato #BuildSchoolsNotWalls, kiu celas plibonigi la situacion de rifuĝintoj loĝantaj en Grekio.

En tempoj kie milito, politika kaj religia persekutado, diskriminacio kaj aliaj sociaj subpremoj ekestas kaj devigas homojn forlasi sian propran landon, TEJO kiel junulara organizo subtenas la mision de UNHCR plendi por la graveco de la rajtoj de Rifuĝintoj. Kiel multkultura kaj diversa organizo, ni konstante strebas konstrui lokon kie ĉiuj povu komuniki sen baroj kaj formi diversan tutmondan komunumon. Kiel Luna, la hispana volontulo, ni provu efiki, bonvenigi kaj subteni ĉiun homon ĝui siajn homajn rajtojn, precipe la plej vundeblajn.

3 Comments, RSS

  • Mian Salam SHANY

    says on:
    23/06/2021 at 07:31

    Mi elkore gratulas vin por aperigi kortuŝan artikolon pri la rifuĝintoj.Plue mi dankegas al Luna fari fotojn de rifugintoj. Mi estas ĉiam preta volontuli kun TEJO pri komunaj temoj de la homorao.
    Amike
    Mian Salam SHANY
    Internacia Ĵurnalisto

  • fyd-abogado

    says on:
    15/11/2021 at 16:23

    Nuestros abogados laboralistas no solo cuentan con credenciales académicas o
    bien estudios en el área, sino más bien asimismo con experiencia probada solventando controversias y
    problemas de administración de recursos humanos, logrando que exactamente los mismos no escalen u causen gastos jurídicos
    para la compañía o bien por el contrario defendiendo los derechos del trabajador, buscado que
    exactamente el mismo consiga obtener la
    mayor recompensa de beneficios sociales o el mayor respeto
    posible de sus derechos laborales.

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.