Home > Proponoj aktivi > TEJO-studsesio por landaj kaj fakaj sekcioj

La TEJO-studsesioj estas specialaj kapabligaj kaj junulargvidataj programoj por niaj landaj kaj fakaj sekcioj.

Ĉi-jare ni celas organizi la studsesion en partneriĝo kun la Junulara Departemento de la Eŭropa Konsilio. Tio signifas ke la landaj kaj fakaj sekcioj devas registriĝi kiel partneroj por la studsesio antaŭ la sendado de la kandidatiĝo por financado.

Ni pretigis etan enketon kiu intencas esplori pri kiuj landaj kaj fakaj sekcioj interesiĝas partneriĝi en tiu projekto. Alskribu nin kaj ni listigos la sekciojn kiuj engaĝiĝas sendi partoprenantojn en la studsesio de 2019.

Ni kunlaboros por verki la kandidatiĝon kaj pripensi la enhavon, la programon, la celgrupon, la lernrezultojn kaj la praktikaĵojn.

Enketo pri TEJO-studsesio

Bonvolu respondi al la demandoj de la enketo kaj enmetu ĉiujn kromajn necesajn informojn antaŭ la 10-a de marto, kaj ni baldaŭ kontaktos vin. Ĉar temas pri partneriĝo, estos paŝoj kiujn ni kune devos fari.

Se vi bezonas helpon pri la plenigo de la formularo, bonvolu kontakti Olga, TEJO-estraranon, ĉe olga.sevcenco@tejo.org kaj Manuela, TEJO-volontulon, ĉe manuela.burghelea@tejo.org

Pli da infomoj pri la studsesio:
https://www.coe.int/en/web/youth/mission-and-mandate
https://www.coe.int/en/web/youth/study-sessions

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.