Home > Edukado, Scienco kaj Kulturo

Edukado, Scienco kaj Kulturo

Ĉi tiu komisiono de TEJO kunigas homojn, kiuj interesas pri diversaj temoj. Krom la temoj kiuj estas priskribitaj en la titolo de la komisiono, ankaŭ estas laboro por agado pri Universitata Agado, kiu ja povas tuŝi la 3 temojn (Edukado, Scienco kaj Kulturo).

Respondeca estrarano: Snehaĝa Venkatesh

Kontaktadreso: snehaja.venkatesh@tejo.org

Edukado

Edukado celas plibonigon de Esperanto-instruado kaj plioftigon de pritraktado, uzado kaj agnoskado de Esperanto en edukaj institucioj, praktikoj kaj materialoj. Cele al tio, ke edukado ne estu nura Esperanto-parolantigo, laboroj de la grupo laŭu tiujn celojn atente ankaŭ al la ĝeneralaj celoj de TEJO, t.e. konsciigo pri Esperanto kaj la lingva problemo, kultura evoluo de Esperanto kaj de la lernantoj, solidareco, daŭripoveco, inkluziveco kaj aliaj. La grupo povas realigi diversajn agadojn, kiel plikapabligo de instruistoj, plulernigo de parolantoj, kontribuoj al ŝanĝoj de instruado kaj lerniloj, pligrandigo de la nombro da homoj kun oficiala lingv-atestilo, puŝado al oficiala agnosko de diplomoj kaj aliaj, konforme al cirkonstancoj kaj iniciatemo de la anoj.

Telegramgrupo: https://t.me/tejoedukado

Komisiito: Espoir Ngoma Kasati

Kontaktadreso: edukado@tejo.org

Scienco

Ĉi tiu branĉo ekzistas por ke sciencemaj kaj fakemaj junuloj povu kuniĝi kaj agi laŭ sia studo/profesio en Esperanto. Inter la aktivaĵoj de la komisiono estas: (helpi) publikigi artikolojn en Scienca Revuo, organizi sciencan prelegsesion dum junularaj aranĝoj kaj kunlabori kun aliaj Esperantistaj sciencaj organizaĵoj kaj eventoj.

Telegramgrupo: https://t.me/joinchat/IEe6LRv9Rs_U3Uxe74hQtg

Komisiito: Òscar Hernández Rodríguez  

Kontaktadreso: scienco@tejo.org

Kulturo

La branĉo pri kulturo estas forumo, kiu celas komprenigi, fortigi kaj kreskigi la kreajn esprimeblojn de ĝiaj membroj, de junaj uzantoj de Esperanto, kaj de nia movado ĝenerale. Literaturo, muziko, plastiko, fotografio kaj kino estas klare en niaj agadkampoj, sed ĉia krea entrepreno povas koviĝi sine de la branĉo.

Telegramgrupo: https://t.me/niakulturo

Universitata Agado

Se vi volas starigi universitatan klubon, agadas kadre de iu jam ekzistanta aŭ volas disvastigi Esperanton inter universitatanoj, en nia komunumo vi trovos homojn kun la samaj interesoj, povos ricevi respondojn al viaj demandoj aŭ komenci diskuton, interŝanĝi spertojn, kunkrei helpilojn pri kiel agadi, kaj ekscii kiel labori kun aliaj organizoj kaj aktivuloj por reklamado, kursoj, ktp. Krome vi montros ke via klubo ekzistas, kaj kuraĝigos aliajn fari la samon ol vi. Ni ankaŭ bonvenigas universitatajn instruistojn aŭ aliajn aktivulojn kiuj volas helpi pri la celoj de la grupo

Telegramgrupo: https://t.me/joinchat/IEe6LRPvXvZ7jkRrqOCpDw