Home > Aktualaĵoj > Internacia Tago de Virinoj 2021

Kiel ĉiujare, hodiaŭ, la 8-an de marto, ni memorigas la Internacian Tagon de Virinoj. Ni memoras la gravecon de genra egaleco, precipe rilate al fundamentaj rajtoj, partopreneblo kaj reprezentado, libereco kaj sendependeco. Tamen, jaron post jaro, la kvanto de seksismo kaj diskriminacio, vorta, emocia kaj seksa perforto kontraŭ virinoj kaj virinmortigo pliiĝis tutmonde. Aldone, la objektigo de virinoj ankoraŭ daŭras kaj la malegalecoj kreskas.

Precipe kun la nuna KOVIM-19-pandemio kaj limigoj, virinoj suferis konsekvencojn en la socia, eduka, profesia kaj familia nivelo. La kazoj de hejma perforto multiĝis tutmonde kaj virinoj luktas pli ol viroj por konservi sian laboron aŭ trovi novan, kun la lernejoj fermitaj kaj iliaj infanoj devigitaj resti hejme. En tempoj de malrespekto kaj manko de plenumo de la rajtoj de virinoj, nia defio kiel lokaj socioj kaj ankaŭ kiel unu tutmonda socio estas ne simple scii, ke ĉi tiuj rajtoj ekzistas teorie. La defio estas ŝanĝi ĉi tiujn teoriajn rajtojn en agojn, kiel ni devus fari praktike kun la rajtoj de virinoj.

TEJO, dum sia historio, multe laboris por detrui lingvajn, kulturajn, ekonomiajn, sociajn kaj seksajn barojn. Ni laboris por igi niajn eventojn inkluzivaj por ĉiuj genroj, ni trejnis junulojn kontraŭ seksismo kaj diskriminacio, kaj ni laboras por egalan partoprenon kaj egalan reprezentadon en ĉiuj agadoj de nia organizo. 

Hodiaŭ, ni memorigu la Internacian Virinan Tagon, ni plifortigu niajn voĉojn por la rajtoj de ĉiuj virinoj tra la mondo, kiuj meritas egalajn ŝancojn kaj egalan traktadon.

Iĝu membro de TEJO kaj subtenu la junularan Esperanto-movadon.

Spektu sube paneldiskuton pri virinaj rajtoj okazinta dum IJK 2020 en la reto. Homoj el diversaj mondopartoj parolas pri virinaj rajtoj kaj egaleco tutmonde.

One Comment, RSS

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.