Home > Proponoj aktivi > Kandidatiĝu en la Konkurso “Partoprenu IJK-n” 2024!

Jam tradicie la Fonduso “Partoprenu IJK-n” pretas helpi al membroj de TEJO partopreni la Internacian Junularan Kongreson (IJK).

La IJK 2024 okazos de la 18-a ĝis la 25-a de Aŭgusto 2024 en Šventoji, Litovio.

Dank’ al la fonduso, eblas parte kovri vojaĝkostojn laŭ plej malmultekosta maniero (la gajnintoj ricevos ĝis 80 % de ĉiuj vojaĝkostoj), la loĝadon en la plej malmultekosta kategorio dum 7 tagoj, kaj la programkotizon.

La limdato por kandidatiĝi estas la 16-a de Februaro 2024. La Estraro elektos la gajnintojn kaj anoncos ilin komence de Marto 2024.

Nepraj kondiĉoj por kandidatiĝi estas

  • Esti individua membro de TEJO en 2024;
  • Esti preta ricevi kaj realigi taskojn de TEJO dum kaj post IJK (la taskoj estas interkonsentotaj kun la TEJO-Estraro);
  • Ĉeesti la tutan IJK-n (ĉiujn tagojn de la kongreso);
  • Esti je via unua eksterlanda IJK – AŬ – aktive agi en TEJO.

Aliaj kondiĉoj ne nepraj sed favore konsiderataj estas

  • Aĝi malpli ol 30 jaroj;
  • Bona regado de Esperanto, laŭeble pruvita per atestiloj;
  • Aktivado en landa aŭ loka organizo;
  • Neeblo alimaniere financi la partoprenon en la kongreso;
  • Iniciatemo kaj kapablo memstare kontribui al la programo kaj / aŭ helpi en la organizado.

Homoj de la tuta mondo rajtas kandidatiĝi por la konkurso.

Kiel kandidatiĝi

Por partopreni, plenigu la formularon, en kiu vi devos inkluzivigi motiviĝleteron kaj de 1 (unu) ĝis 3 (tri) referencleterojn de aliaj indviduaj membroj de TEJO. La dosieroj devos esti nomataj laŭ la ŝablono: Nomo – Eco de la letero (numero).

Ekz.:
Ludoviko – Motiviĝletero
Ludoviko – Referencletero (1)
Ludoviko – Referencletero (2)

Aliaj aldonaj dokumentoj (pliaj atestiloj, CV, ktp) estas bonvenaj.

Alternative, vi povas ankaŭ sendi ĉion paperpoŝte al la Centra Oficejo (vidu la adreson sube) kun la indiko “TEJO – Partoprenu IJK-n.” La poŝto devas alveni al ni plej malfrue la 16-an de Februaro 2024, do se vi elektas kandidatiĝi ĉi tiel, nepre sendu vian kandidatiĝon sufiĉe anticipe.

Adreso de la Centra Oficejo

Tutmonda Esperantista Junulara Organizo
Nieuwe Binnenweg 176
NL-3015 BJ Rotterdam
The Netherlands

Ne hezitu kontakti ijk2024@tejo.org se vi havas demandojn. Ĝis baldaŭ en Litovio!

Ni kune laboru por fari la IJK-n pli tutmonda kaj alirebla. Se vi volas helpi la junulojn partopreni la IJK-n, bonvolu konsideri donaci al la fonduso “Partoprenu IJK-n”. Kontaktu ijk2024@tejo.org por scii, kiel realigi donacon.

9 Comments, RSS

  • Merci kwibe Dieu Merci

    says on:
    Saturday January 27th, 2024 at 08:16 PM

    Mi ghojos se vi elektus min kaj mi kuraghigas vin

  • Tumaini RUKERA Jacques

    says on:
    Saturday January 27th, 2024 at 10:34 PM

    Multe dankon al la organizantoj de tiu ĉi programo.

  • Lucas Tranquilino

    says on:
    Monday January 29th, 2024 at 01:21 AM

    Mi feliĉe partoprenos en la konkurso. Mi ankaŭ deziras bonan ŝancon al geamikoj. Gratulon pri tio iniciativo.

  • Ndayishimiye Elysée

    says on:
    Wednesday January 31st, 2024 at 08:56 AM

    Mi sxatas partopreni la IJK-n kiu okazos en cxi tiu jaro en Litovio

  • Ndayishimiye Elysée

    says on:
    Wednesday January 31st, 2024 at 09:03 AM

    Mi sxatas partopreni la IJK-n kiu okazos en cxi tiu jaro 2024 en Lutovio

  • NTUNZWENIMANA BAYORI JAPHET

    says on:
    Wednesday January 31st, 2024 at 07:39 PM

    Mi deziras partopreni IJK-N 2024.

  • La Fina Venko

    says on:
    Friday February 2nd, 2024 at 07:02 PM

    Alvenis momento por paroli ĉion, kion mi ĉiam deziris esprimi: tiaj aferoj estas tute senutilaj. Kiel preskaŭ ĉio de la Esperantujo, denove centoj aŭ miloj da homoj malŝparos milojn da dolaroj/eŭroj por partopreni “festaĉon”, kiu siafoje ne helpos la mondon paroli tiun lingvon. Finfine, la nuraj homoj, kiuj partoprenas estas la propraj esperantistoj. Anstataŭ enoficigi, ekzemple, modernan kaj bravan projekton kiu kaptos atenton de la neparolantoj, kaj faros ilin esplori pri la lingvo, oni preferas uzi sian klopodon por organizi tiajn eventojn. Ĉu vi volas ideon? Kial vi ĉiuj ne ŝparos monon (kiel vi faras por ĉi tiu evento) kaj pagos por iu tutmonda fama kantisto faru video-muzikon en Esperanto? Mi diras pri TUTMONDA FAMULO, pensu kiom tio faros Esperanton estu konota! Miloj aŭ milionoj da homoj esplorus la Esperantujon kaj lernos pri la lingvo. Ili vidos kiel Esperanto estas MOJOSA, kial ni, esperantistoj, kreas modernajn kaj interesindajn aferojn, kiel filmoj, libroj, rakontoj ktp. En la pasintjaro mi partoprenis “Zamenhofan feston”, kaj mi nur trovis dekojn da maljunuloj ludinte bingon. KIA MERDO ESTAS TIO? Respondu al mi, kia homo sur la Tera surfaco interesiĝos pri tio?? Mi jam delonge ripetas, ke la nura afero, kiun la esperanta mondo oferas al la interesatoj estas tian aferojn: festaĉo kun dekoj da maljunuloj ludante bingon. Do imagu, kial homoj kiuj pensas lerni la anglan (kiu oferas al ili mondon multe pli mojosa, mi ne bezonas ekzempligi), preferus lerni Esperanton, kiu oferas tiajn merdojn? Pro tio, dum Esperantujo estos tiel, nenion ŝanĝiĝos.

  • Julian Modest

    says on:
    Saturday February 3rd, 2024 at 09:53 AM

    INTERNACIA LITERATURA ESPERANTA KONKURSO
    “HRISTO GOROV-HRIMA” – 2024
    Hristo Gorov – Hrima estis unu el la plej elstaraj bulgaraj esperantistoj, talenta Esperanta verkisto, poeto, tradukisto kaj publicisto. Bulgara Esperanto-Asocio anoncas Internacian Esperantan Literaturan Konkurson. En la konkurso povos partopreni geesperantistoj el ĉiuj landoj.
    La konkurso estos por rakonto kaj eseo.
    Ĉiu aŭtoro rajtas partopreni per unu rakonto aŭ per unu eseo, originale verkitaj en Esperanto. La konkurso ne havas konkretan temon. La verkoj estu tajpitaj komputile kaj ĉiu aŭtoro nepre uzu Esperantan alfabeton per supersignoj. La aŭtoroj indiku sian sekson (inan aŭ viran). La verkoj estu subskribitaj per la vera nomo de la aŭtoro, estu plena poŝtadreso, telefono kaj interretadreso. La rakontoj kaj eseoj estu maksimume 3-paĝaj, formato A4, la literoj estu Times New Roman – 12 punktaj

    La gajnintoj ricevos valorajn premiojn.
    Bonvolu sendi viajn kontribuojn ĝis la 30-a de septembro 2024 al Georgi Mihalkov, prezidanto de la ĵurio, retadreso:
    e-mail: modest.mihalkov@gmail.com

  • 詹俊

    says on:
    Tuesday February 6th, 2024 at 07:04 AM

    非常希望能够加入到活动中去

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.