Home > Aktualaĵoj > La TEJO-volontulo Lenka rakontas pri BET 2022 en Litovio

Artikolo de Lenka Doškářová, TEJO-volontulo

TEJO volontuloj, precipe somere, vojaĝas al proponitaj eventoj. Ankaŭ eblas trovi iun mem kaj konvinki ĉiujn, ke ĝi mojosas. Tion mi faris, ĉar eksciinte pri BET – ​​Baltiaj Esperanto-Tagoj en Litovio mi tuj sentis, ke mi je kia ajn kosto devas ĉeesti. Mi longtempe interesiĝas pri tiu lando, ĝia lingvo kaj kulturo, kaj mi volis, ke TEJO ekhavu aktivajn homojn en Baltia regiono. 

Aperis pluraj problemoj, ekzemple pro vojaĝebloj kaj duboj, ĉu mi estas sufiĉe kapabla, ĉar ja estis granda defio sole vojaĝi al granda evento al sufiĉe fora lando nur kun malgranda valizo kaj reprezenti TEJOn. 

Tio estis la ĉefa celo – videbligi TEJOn en tiu regiono kaj ekkoni ĝian junularon. Krom tio mi ĝuis la tutan belegan semajnon ankaŭ kun nejunuloj de ne nur Estonio, Latvio kaj Litovio. Same kiel kutimaj Esperantaj eventoj, ankaŭ BET estas internacia aranĝo kun tre bunta partoprenantaro. Mi ĝojas pro renkontiĝo kaj parolado kun la prezidanto de UEA Duncan Charters kaj la UEA estrarano Amri Wandel, kiuj ambaŭ tre aktive partoprenis per pluraj prelegoj kaj formalaj kaj neformalaj diskutoj. Tial por mi UEA ne plu estas tiom abstrakta.

La prezidanto de UEA Duncan Charters kun la TEJO-volontulo Lenka Doškářová

La ĉeestantoj renkontiĝadis en Klaipėda Universitato, kie ĉiutage okazis Esperantaj kursoj kaj ĉirkaŭ ok prelegoj pri vere diversaj temoj – kompreneble pri Esperantologio, Litovio, litovaj lingvo, historio kaj kulturo, sed oni povis ankaŭ lerni multe pri ekzemple konkretaj libroj kaj aŭtoroj, pri komunikado, marĉoj, spacteleskopoj aŭ Nigra Afriko. Vesperoj estis dediĉitaj al koncertoj kaj tri tagoj al tuttaga kaj duontagaj ekskursoj. 

Feliĉe oni ankaŭ povis trovi tempon por mem (ne)organizataj ekskursoj, urba esplorado kaj umado kaj tiel babilade rapide amikiĝi. Ni multon vidis kaj spertis dank’ al (preskaŭ) lokaj Esperantistoj, kiuj krom gvidado ankaŭ helpis kun praktikaĵoj kiel manĝo aŭ publika transporto.  

Mi ankaŭ sukcese uzis ĉi tiun okazon por pli bone ekkoni Litovion. Antaŭ, dum kaj post BET mi vizitis Kaunas, Vilnius, Klaipėda, Nida, Ŝiauliai kaj Kaišiadorys. Tiel mi eĉ pli enamiĝis kaj antaŭĝojas baldaŭ reveni tien aŭ venontjare iri al BET – 57 en Latvio!

Dankon al ĉiuj partoprenantoj, organizantoj kaj TEJO, pro tio ke mi povis ĉeesti kaj ĝui la eventon.

3 Comments, RSS

  • Luigia Oberrauch

    says on:
    Thursday July 21st, 2022 at 01:44 PM

    Vi c^iuj ja estas belegaj, karaj junulinoj kaj junuloj! Mi estas felic^a povi legi, ke vi g^uis la renkontig^on en tiu malproksima lando.
    Bonvolu ne forgesi, ke amikecaj rilataj estas la salo de la vivo. Fartu bone revante pri pliaj renkontig^oj.
    Amike,
    Luigia Oberrauch Madella
    instruistino de Esperanto el Parmo, Italujo

  • Perhotelan

    says on:
    Monday October 10th, 2022 at 12:23 PM

    menikmati seluruh minggu yang indah juga dengan orang-orang non-muda dari tidak hanya Estonia, Latvia dan Lithuania

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.