Home > Aktualaĵoj > Malferma Tago por Patronoj

Ĉiuj patronoj de TEJO estas invititaj al la Malferma Horo por Patronoj! Estos okazo babili kun estraranoj de TEJO kaj aliaj patronoj, rakonti al ni viajn spertojn, konsilojn, ideojn, grumbli pri avangarda lingvouzo, miri kaj informiĝi pri niaj lastatempaj agadoj kaj kiel via subteno utilas al la junulara Esperanto-movado!

Por ke patronoj el la tuta mondo povu partopreni, ĝi okazos dufoje je malsamaj horoj:
Sabate la 13-an de marto je 8:00 UTC, kaj
Sabate la 20-an de marto je 17:00 UTC.
Persona retmasaĝo estis sendita al ĉiuj!
Se vi havas demandojn, ne hezitu alskribi Klára Ertl, la respondecan estraranon pri rilatoj kun patronoj: klara@tejo.org.


One Comment, RSS

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.