Home > Aktualaĵoj > Partoprenu Yo!Fest en Strasburgo nome de TEJO

La limdato por kandidatiĝi estas plilongigita ĝis la 12-a de Januaro 2020.

Yo!Fest 2020 estas junulara evento organizita de Forumo Junulara Eŭropa (FOJE) kunlabore kun la Eŭropa Parlamento kaj kadre de Eŭropa Junulara Okazaĵo 2020 (EJO 2020).

Ĝi okazos la 29-an kaj 30-an de majo 2020 en Strasburgo, apud la Eŭropa Parlamento.

La programo kaj enhavo de Yo!Fest estas proponata de pluraj partneroj, kiuj estas junularaj organizoj (inkluzive TEJO), kaj celas antaŭenigi malsamajn agadojn en pluraj centroj. 

Ĉi-jara evento ĉefe fokusiĝas pri instigo de aktiva civitaneco kaj celas oferti al la partoprenantoj aron da konkretaj kompetentecoj kaj iloj, kiuj povos esti aplikataj en lokaj kuntekstoj. TEJO, kiel partnera organizo, havas la ŝancon sendi delegacion al Yo!Fest 2020, ĝis 20 parte financitaj junaj partoprenantoj, laŭ la kriterioj listigitaj sube.

Kiel parto de la delegacio, vi havos la eblon partopreni al Yo!Fest 2020 kaj EJO2020, informi pri la agadoj de TEJO kaj helpi enkonduki TEJO-n al novaj homoj. 

Se vi estas membro de TEJO kaj deziras esti parto de nia internacia teamo, kandidatiĝu nun! 

Kiu rajtas kandidatiĝi?

La kandidato devas:

– esti inter 16 kaj 30 jaraĝa dum Yo!Fest 2020
– havi civitanecon de lando de Eŭropa Unio kaj oficiale loĝi ene de EU
– esti membro de TEJO

Oni ricevos partan repagon de vojaĝkostoj kaj repagon de kostoj de loĝejo kaj manĝoj. Pri la detalaj kondiĉoj de la repagoj, kontaktu nin.

Se vi volas esti parto de la TEJO-delegacio sed vi ne plenumas la suprajn kriteriojn, vi rajtas partopreni sed vi devos mem kovri viajn elspezojn.

Kiel kandidatiĝi?

Elŝutu kaj plenigu la formularon por kandidatiĝi
Sendu ĝin al spyros@tejo.org kaj al info@tejo.org
La limdato por kandidatiĝi estas la 12-a de Januaro 2020, 23:59 CET.

Pliaj informoj pri la evento: Retejo de European Youth Forum

One Comment, RSS

  • KievLoterm

    says on:
    Saturday February 6th, 2021 at 10:07 PM

    Нагрівальні мати за низькою ціною в Києві у нас

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.