Home > Dokumentoj > TEJO-aktuale: numero 411, 2015-08-06

1. Nova redaktoro de TEJO-aktuale trovita
Karaj legantoj de TEJO-aktuale, tiu ĉi estas la lasta eldono kiun mi redaktas. Post la 7-jara redaktado mi transdonas mian postenon en la ĉi-jara IJK al Jan Kozek. Mi dankas miajn fidajn legantojn kaj deziras sukcesan daŭrigon al mia posteulo.

2. [IJS 2015 – La 26-a Internacia Junulara Semajno] Eblas mendi la T-ĉemizojn “Ĝuu la vivon”.
Se vi volas havi ĝin, legu plu en: http://www.e-mental.cz/archiv/8403

3. LA aranĝo – IJS 2015 -, kiun ne indas maltrafi 😉
Kial?
– studenta rabato
– ni ne vendas “la katon en sako”: jam videblas la detala programo ĉi tie: http://ijs.hu/programo-2/
– se vi havas feliĉon kaj legas tion ĝustatempe – kaj aliĝas ĝis la 20a de julio (fino de la 2a aliĝperiodo): plia rabato
– internacia kaj junulara aranĝo – vere, kaj laŭ la ĉeestantoj kaj laŭ la programo 😀
– tre taŭga dato (10-17a de aŭgusto, do tuj post la germania IJK) – karavano de IJK al IJS
– unika etoso
– amuzaj kaj apenaŭ kostaj ekskursoj
– somero, varmo, Hungario 😉
–> detaloj, aliĝo kaj ĉio ajn ĉe http://ijs.hu/ + Fb-paĝo (https://www.facebook.com/events/349346985247258/) kaj eĉ ĉe Twitter (https://twitter.com/IJSenHungario) vi povas sekvi nin.

4. [ret-info] Intervjuoj kun la direktoraj kandidatoj por la Centra Oficejo
Osmo Buller, la nuna ĝenerala direktoro de la Centra Oficejo de UEA emeritiĝos en majo 2016. La estraro de UEA anoncis konkurson por trovi lian posteulon.
Por la posteno anoncis sin 6 dezirantoj, el kiuj la estraro invitis 3 personojn por personaj intervjuoj, okazontaj en Lillo tuj antaŭ la nuna UK, la 24-an de julio.
La interreta bulteno Libera Folio intervjuis ĉiujn tri direktorajn dezirantojn. Respondoj de la kandidatoj aperas neredaktite.
La intervjuoj estas legeblaj ĉe: http://www.liberafolio.org/libera-folio-intervjuis-la-tri-direktorajn-kandidatojn
Ret-Info, LS

5. Kultura Esperanto Festivalo 10, Lesjöfors, Svedio, 5an de julio 2016 ĝis 10an de julio 2016
30 jaroj post la unua KEF, ni en Esperanto-gården, kiu festas sian 20jarjubileon, aranĝas la 10an KEFon 🙂 10 – 20 – 30 !!! Festivalo kun originala Esperanto-kulturo !!! Pliaj informoj baldaŭ en http://kef10.saluton.dk/.

6. [EDU]-Novaĵoj: Lernu Esperanton kun EuroTalk elire el 128 lingvoj
Ni informas vin kun granda ĝojo kaj fiero, ke la 13an de julio 2015, hodiaŭ ĉe AppStore aperis nova lingvokurso de Esperanto.

Ĝi estas produkto de la brita entrepreno EuroTalk, kiu kunlabore kun edukado.net pretigis Esperanto-version de sia kurso, adaptitan por la modernaj aplikaĵoj kiel saĝtelefonoj (iPhone) kaj tabulkomputiloj.

Atenteme legu la novaĵon ĝis la fino, ĉar temas ankaŭ pri donaco kaj senpaga elŝuteblo: http://edukado.net/novajhoj?id=556“>Ni informas vin kun granda ĝojo kaj fiero, ke la 13an de julio 2015, hodiaŭ ĉe AppStore aperis nova lingvokurso de Esperanto.
Ĝi estas produkto de la brita entrepreno EuroTalk, kiu kunlabore kun edukado.net pretigis Esperanto-version de sia kurso, adaptitan por la modernaj aplikaĵoj kiel saĝtelefonoj (iPhone) kaj tabulkomputiloj.
Atenteme legu la novaĵon ĝis la fino, ĉar temas ankaŭ pri donaco kaj senpaga elŝuteblo: http://edukado.net/novajhoj?id=556

7. [7-a Junulara E-Semajno] Ĉu vi sentas emon al aventuro?
Partoprenu la BEMI-karavano al JES 2015/16. Legu pli: https://www.facebook.com/events/1005581086148783/

8. [31-a ARKONES] Sepa&Asorti dum UK. Poste, septembre en Arkones.
ARKONES (Artaj KONfrontoj en Esperanto) estas sendependa kultura kaj arta esperantista aranĝoen Poznań, Pollando. Granda manifestacio de Esperanto-kulturo. Legu pli pri Arkones en http://www.arkones.org

9. Prezentado en 11 lingvoj de la Kongreso de Poliglotoj 2015
Rigardu la varbfilmon de IJF ĉi-tie: https://www.youtube.com/watch?v=AuOvauNOwIc

10. Venontaj renkontiĝoj
Lingva semajno, Lingvofestivaleto, tuj post UK, Kastelo Greziljono, Francio, 1a ĝis 8a de aŭgusto 2015, http://gresillon.org/s3
71a IJK, Wiesbaden, Germanio, 2a ĝis 9a de aŭgusto 2015, https://www.tejo.org/ijk
88a SAT-Kongreso, Nitra, Slovakio, 8a ĝis 15a de aŭgusto 2015, http://sat.ikso.net/
Festa Semajno por infanoj kaj familioj, Kastelo Greziljono, Francio, 8a ĝis 16a de aŭgusto 2015, http://gresillon.org/s4
25-a KISO, Marburg, Germanio, de la 9-a ĝis la 16-a de aŭgusto 2015, http://www.kiso-marburg.de.vu
IJS 2015 – La 26-a Internacia Junulara Semajno, Szentgotthárd, Hungario, 10-a ĝis 17-a de aŭgusto 2015, https://www.facebook.com/events/349346985247258/
82-a Itala Kongreso de Esperanto, San Benedetto, Italio, 22-an de aŭgusto, http://kongreso.esperanto.it/
48-a Internacia Esperantista-Feriado en Sudetoj, Duszniki-Zdrój, Pollando, 2-a ĝis 9-a de septembro 2015, http://www.deesperanto.pl/ (Baldaŭ ekfunkcios ĝia esperantlingva versio.)
1-a Internacia Junulara Renkontiĝo (IJR-01), Nankana Sahib, Pakistano, 18-a ĝis 20-a de septembro 2015, jepoficejo ĉe gmail.com kaj adeelbutt ĉe asia.com
31-a ARKONES, Poznań, Pollando, 25a ĝis 27a de septembro 2015, http://www.arkones.org
8a SFERO, Ĉaledo Bel-Oseau en La Lécherette, Château-d’Oex, Svislando, 25a ĝis 27a de septembro 2015, http://alawa.ch/wp/sfero/ kaj https://www.facebook.com/groups/225040314217529/
Studsabato- en CDELI, La Chaŭx-de-Fonds, Svislando, 26a de septembro 2015, Esperantokursoj kun tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9, CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz ĉe gmail.com kaj http://www.cdeli.org/
15a Kafoklaĉo Kaj Ludoj dum REnkontiĝo Semajnfina (KoKoLoRES) LA renkontiĝo por ludemuloj, Germanio, 1a ĝis 4a de oktobro 2015, http://www.krokodilo.de/kokolores/kokolores.php
Esperanto Hamburg invitas al Hamburga Esperanto-Kantokonkurso, Hamburg, Germanio, 2-a de oktobro 2015, http://esperanto-hamburg.de/esperanto-kanto-konkurso/
AŬTUNE, lingva seminario kun Christian Rivière k.a., Kastelo Greziljono, Francio, 17a ĝis 25a de oktobro 2015, http://gresillon.org/AŬTUNE
Studsabato- en CDELI, La Chaŭx-de-Fonds, Svislando, 17a de oktobro 2015, Esperantokursoj kun tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9, CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz ĉe gmail.com kaj http://www.cdeli.org/
Studsabato- en CDELI, La Chaŭx-de-Fonds, Svislando, 21a de novembro 2015, Esperantokursoj kun tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9, CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz ĉe gmail.com kaj http://www.cdeli.org/
Studsabato- en CDELI, La Chaŭx-de-Fonds, Svislando, 19a de decembro 2015, Esperantokursoj kun tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9, CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz ĉe gmail.com kaj http://www.cdeli.org/
7-a Junulara E-Semajno, Eger, Hungario, 27-a de decembro 2015 ĝis 3-a de januaro 2016, http://jes.pej.pl/2015
LUMINESK’, Nideggen (Eifel), Germanio, 28a de decembro ĝis 4a de januaro 2016, http://luminesk.eo.tel/
Pliaj renkontiĝoj haveblas en la Internacia Kalendaro: http://www.eventoj.hu

11. Kolofono
TEJO-aktuale estas retpoŝta informilo de TEJO.
TEJO-aktuale estas senpage abonebla, aperas 2-semajnritme kaj koncize kompilas freŝajn, konkretajn informojn pri la junulara E-movado kaj ligilojn al interesaj retpaĝoj – pli rapide ol povus tion fari paperaj revuoj. Por publikigi vian anoncon retmesaĝu al tejo-aktuale ĉe tejo.org.
Oficiala retpaĝo de TEJO-aktuale: https://www.tejo.org/ta
Redaktorino: Julia NOE, Germanio, tejo-aktuale ĉe tejo.org
Eldonas: Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO), https://www.tejo.org
Limdatoj por kontribuoj: dimanĉo antaŭ la apero
Retpoŝta abono: http://uea.org/via/retlistoj?listo=ta