Home > Proponoj aktivi > Kion vi lernis dum la pandemio? Kontribuu al nia nova video

Kontribuu al la sepa epizodo de la serio Esperantistoj kaj kronviruso!
La limdato por sendi vian videon estas la 7-a de februaro.

Kion vi lernis dum la pandemio? 

La temo de ĉi tiu epizodo estas: Kion vi lernis dum tiu pandemia periodo? Kiun lecionon el tiu ĉi malfacila periodo vi pensas ke vi kunportos por la cetero de via vivo?

Faru videon kaj rakontu al ni! 

Estu parto de tiu ĉi historia dokumento kaj kunhavigu kun la tuta mondo tion, kion vi lernis. Via kontribuo gravas! 
La filmetoj kiujn vi sendos estos kunmetitaj en longa video kiun ni publikigos en YouTube kaj en niaj sociaj retejoj. 

Via video estu horizontala kaj daŭru maksimume 1 minuto. Bonvolu atenti ke via voĉo estu bone aŭdebla kaj via vizaĝo bone videbla! 

Kiel kontribui?

1- Registru vian filmeton.
2- Alŝutu la filmeton al Google Drive, aŭ al Wetransfer, aŭ al alia reta servo
3- Sendu al ni la materialon pere de ĉi tiu formularo.

Se por iu kialo vi ne sukcesas sendi vian videon tiel, skribu al ariel.palmer(ĉe)tejo.org aŭ en Telegram al @arielpalmer
Kiam ni ricevos vian filmeton, ni sendos al vi konfirmon. Se vi ne ricevas konfirmmesaĝon ene de kelkaj tagoj, kontaktu nin denove!

Limdato por sendi viajn videojn estas la 7-a de februaro 2021.

Teknikaj Rekomendoj

Se vi povas, faru la filmeton en 1080p aŭ 720p-kvalito (HD). Purigu la lenson de la poŝtelefono/kamerao antaŭ komenci la filmadon kaj atentu, ke via voĉo estu bone aŭdebla kaj ke via vizaĝo bone videblu. La video estu horizontala. Se via poŝtelefono/kamerao registras malpli bonkvalite, tio tute ne gravas, faru kaj sendu la filmeton ĉiuokaze!

4 Comments, RSS

  • Julio

    says on:
    25.January 2021 at 12:37

    Mi studis Esperanton pli profunde, ankoraŭ mi lernas ĝin. Estas facila sed oni devas deĉi tempon por kompreni la plej parton.

  • Ilia

    says on:
    6.February 2021 at 2:14

    Mi lernis kaj lernas multajn aferojn dum la pandemio ĉar estas bona ebleco por pasigi tempon kiam oni longe restas en la domo.

  • Dankon kwibe

    says on:
    6.February 2021 at 19:09

    Karaj estimataj mi lernis multajhojn dum tiu periodo kaj miaj samlandanoj en mia lando kaj okazis la inundon kaj chiuj landlimoj estis fermita kaj mi ankau sukcesis fermi mian trinklaktejon tamen trovi manghajhojn pro la homoj kiu transigas la manghajhojn en mia vilagho kaj aliajhoj kiun ili ankau achetis sur loke. Por mi kristano tiaj malsanoj prezentas la signojn, Kiun la sankta biblio diras al mi. Pro tio mi chiam devas esti preta

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Táto webová stránka používa Akismet na redukciu spamu. Získajte viac informácií o tom, ako sú vaše údaje z komentárov spracovávané.