Home > Intervjuoj > Ekkonu la novan TEJO-estraranon Tyron Surmon

Ni ĝojas prezenti al vi la novelektitan estraranon de TEJO Tyron Surmon! Ni ekkonu lin, lian ĝisnunan agadon kaj planojn por la estonteco.

Ĉu vi povas enkonduki vi mem, al homoj kiuj ne konas vin?

Certe! Mia nomo estas Tyron, kaj mi estas 22-jaraĝulo de Britio, nun loĝante en Londono. Mi studis historion kaj politikon, unue ĉe la universitato de Oksfordo, kaj poste en Usono ĉe la universitato de Misurio. Nun mi laboras ĉe politika neprofitcela firmao en Britio, kie mi lanĉas enketojn pri publika opinio kaj surbaze de tio analizas la rezultojn, kreas raportojn, kaj poste strebas uzi tion por influi decidfarantojn en politiko.

Mi eklernis Esperanton en 2015, en la unua semajno de la Duolingo-kurso, kaj poste pli kaj pli profunde engaĝis en la movado, ĉefe per ĉeesto de junularaj eventoj en Eŭropo. En TEJO, interalie mi estis anstataŭanto, Komitatano B, Komitatano A, prezidanto de landa sekcio, vickomisiisto por Universitata Agado, vickomisiisto por rilatoj kun UNOY, ĵuriano de Mondovizio, vicĉefkunordiganto de Retoso, ĵuriano de Mondovizio denove, arkiviisto, kaj nun estrarano!

Gratulon por via elektiĝo! Ĉu vi jam alkutimiĝis kaj orientiĝis?

Jes kaj ne. En la ĉiutagaĵoj de estrarano, mi sentas min plene kompetenta. Ekzemple pri respondado al mesaĝoj, ĉeesto de kunsidoj, rilatoj kun viaj kolegoj, ŝajne senfinaj retpoŝtĉenoj, kaj ĝenerale havi profundan komprenon pri kiel TEJO funkcias, de ene kaj ekstere. Tamen, mi ne estraraniĝas nur por pasive plenumi miajn bazajn respondecojn, mi ŝatus realigi miajn proprajn ideojn, sed pro manko de tempo (mi nur estis estrarano por 3 semajnoj!) ili ĉefe ankoraŭ restas en mia kapo.

Kiuj estas viaj ĉefaj respondecoj en la estraro?

En la estraro mi prizorgas la fakojn de informado (kun Kontakto), junaj amikoj, patronoj, kaj la arkivoj.  

Ĉu vi havas konkretajn ideojn kiujn vi ŝatus realigi?

Multajn! Miaj fakoj plejparte estis malmultaj prizorgitaj dum la nuna mandato, pro neaktiveco de la antaŭaj respondeculoj, do mia unua prioritato estas simple orientiĝi kaj lerni kaj kompreni miajn respondecojn. Sed poste, mi havas multajn planojn.

Por informado, mi konscias ke por multaj homoj, sia nura interago kun TEJO estas per niaj sociaj kanaloj kaj legado de la revuo Kontakto. Do mi ŝatus vere analizi de nulo kiel funkcias kaj kiom efikas estas nia komunikado al niaj membroj. La lanĉo de nova retejo, post la fino de AKSO, estos bonega oportuno por tia projekto. Simile mi havas aliajn ideojn, ekz. regule publikigi artikolojn de Kontakto en la reto, aŭ krei pluretaĝan manlibron pri kiel oni povas lerni Esperanton, eniri la komunumon, kaj poste engaĝiĝi en TEJO. 

Mi ankaŭ iam ŝatus reveni al la temo de la membronombro de TEJO, kaj krei veran strategion pri kion vi volas prioritatigi, kaj kiel ni povus allogi novajn homojn. Kaj certe tia projekto ankaŭ enplektus la ‘demandon’ de la Junaj Amikoj.

Vi multe studis la historion de Esperanto kaj de TEJO specife. Ĉu vi povas iomete paroli pri tio?

Mia unua vojaĝo tra la historio de Esperanto estis mia universitato tezo, kie mi verkis (kaj prelegis ĉe la VK kaj IJK) pri la efikoj de la unua mondmilito por la movado kaj la kampajno ĉe la Ligo de Nacioj. Mi ege ĝojis tion, kaj dum mia magistro verkis pri kiel la frua UEA grandparte estis multe pli impona ol aliaj internaciaj neregistaraj organizoj antaŭ la milito. Ekde 2020, mi partoprenas novan projekton, verki libron pri la historio de TEJO kaj la junulara movado de Esperanto. La libro ne pretos ĝis (plej frue) 2024, sed ni jam atingis plurajn konkretajn atingojn, interalie katalogado de la TEJO-arkvioj (pri kio mi nun okupiĝas kiel estrarano) kaj skanado de la tuta kolekto de kaj Kontakto kaj TEJO Tutmonde.

Ĉu via studo de la historio helpas en via nuna laboro en TEJO?

Tre interesa demando! Mi pensas ke jes. Kiel junulara organizo, ni havas amasegon da energio kaj novaj ideoj kaj optimismo pri la estonto. Sed ofte al ni mankas institucia memoro. La nuntempaj aktivuloj estas tute malsamaj kompare al la aktivuloj de eĉ nur antaŭ 5 jaroj, kaj pro tio ni ofte faras la samajn erarojn, aŭ alfrontas la samajn defiojn, kiel ili estus io tuta nova. Kompreno de la historio de la organizo, ofte evitas tiujn problemojn. 

Aliteme, vi antaŭnelonge translokiĝis, ĉu ĉio iris glate? Ĉu ĝenerale estas aliaj grandaj ŝanĝoj en via vivo? 

Mi finis miajn studojn jam antaŭ 9 monatoj, do kvankam mia translokiĝo Londonen estis grandega ŝanĝo en mia vivo, samtempe mi estis tre tre preta por tiu ŝanĝo (mi amas mian familion… sed prefere distance). Estis tre bonŝance ke pluraj de miaj lernejaj amikoj samtepe intencis translokiĝi, ni sukcese trovis tre bonan loĝejon en norda Londono, nur 20 minutoj for de la centro, sufiĉe malmultekosta, do pro tio ni ĝojas. Krom tio, mi lastatempe sukcese trapasis la provtempon de mia nova laborposteno, kaj iĝas pli kaj pli stabila en tiu rolo.

Ĉu estas io ajn vi ŝatus mencii, ke vi ne jam menciis?

Ege mankis al mi la fizikaj renkontiĝoj, kaj post 2 jaroj de paŭzo, mi intencas ĉeesti ĉiujn de la IJF en Italio, UK en Montrealo, kaj IJK en Nederlando. Do mi esperas vidi ĉiujn legantojn dum almenaŭ unu de tiuj eventoj 🙂


3 Comments, RSS

  • Patricio Agustín Iglesias

    says on:
    26.March 2022 at 17:40

    Gratulon, Tyron! Vi ja estas ege kuraĝa por preni tiel delikataj, abandonitaj fakoj en TEJO, speciale Junaj Amikoj, la fama “elefanto en la ĉambro” kiel diris Manuela dum KoKu! Mi certas, ke vi iĝos sukcesa estrarano!

  • Javier Ramos

    says on:
    26.March 2022 at 20:24

    Bonvenon al TEJO. Tre bone ke vi atentos pri historio kaj transdonado de informoj de unu estraro al alia!!!
    Stokejo de dokumentoj trapaseblaj de unu estrarano al alia 😮😮😮😮 oni ne devas reerari kaj eble lerni de antaŭaj estraranoj 💪💪💪
    Cetere en KEJO (Kuba Esperantista Junulara Organizo) ankaŭ klopodas kontribui al la skanado de la revuo Kontakto… tion ni komencis antaŭ la pandemio sed bedaŭrinde niaj agadoj iris preskaŭ al nulo pro KOVIMO 😭😭😭 adaptiĝo al reta agado estas tre malfacile por ni…
    Sukcesojn.

  • Renato Corsetti

    says on:
    31.March 2022 at 16:45

    ĉu vi ŝatus prelegi por la londona esperanto-klubo? kontaktu min, renato@esperanto,org.

    amike

    renato

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Táto webová stránka používa Akismet na redukciu spamu. Získajte viac informácií o tom, ako sú vaše údaje z komentárov spracovávané.