Home > Proponoj aktivi > Remalfermo de kandidatiĝoj al la Estraro de TEJO

La Elekta Komisiono de TEJO alvokas denove por kandidatoj al la sekva estraro, aparte al kandidatoj, kiuj identigas sin ne-vire.

Ricevinte ok kandidatiĝojn ĝis la unua limdato, ni rimarkas signifan mankon de genra ekvilibro kaj ankaŭ mankon de interesitoj pri la fakoj Edukado, Scienco, Universitata Agado kaj Eksteraj Rilatoj.

Male, la jamaj kandidatoj reprezentas bone la geografian diversecon de la junaj esperantistoj, kun almenaŭ unu kandidato de Afriko, Azio, Eŭropo, kaj Sud-Ameriko. Same ekzistas almenaŭ unu kandidato al ĉiu ofico kaj bona miksaĵo de jamaj kaj novaj estraranoj.

Ĉi-jare, la elekto-procedo estas iomete malprokrastita pro la kiamo de la elektoj. Ordinare, novaj estraranoj estas elektitaj okaze de la ĉefa kunveno de la Komitato dum la Internacia Junulara Kongreso, kiu okazos ĉi-jare en Nederlando de la 20-a ĝis la 27-a de Aŭgusto. Pro la eksterordinara malfrueco de la IJK en la jaro 2022, la elektado de la sekva estraro okazos interrete la 23-an de Julio 2022, aparte por ebligi glatan transdonon de unu estraro al la sekva.

Por kandidatiĝi, sendu mesaĝon al elekta.komisiono@tejo.org ĝis la 12-a de Junio 2022 kun viaj vivresumomotiva letero kaj eksplicita indiko pri la fakoj kaj la oficoj, kiujn vi estos preta transpreni en la Estraro, se elektita. Pli da detaloj daŭre validaj pri ĉi tiu elekto troviĝas en la unua malferma alvoko.

La Elekta Komisiono de TEJO

Hans Becklin, Marc Konijnenberg, Tamiris Queiroz, Ana Ribeiro

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Táto webová stránka používa Akismet na redukciu spamu. Získajte viac informácií o tom, ako sú vaše údaje z komentárov spracovávané.