Home > Aktualaĵoj > Ni serĉas faciligantojn por studsesio en Hungario pri interkultura komunikado

Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) kunlabore kun Konsilio de Eŭropo (KdE) organizas internacian studsesion Junularaj Perspektivoj: Rediscussing intercultural dialogue and non-violent communication among young people en la Eŭropa Junulara Centro (EYC) de KdE en Budapest. Danke al la serĉataj trejnistoj dum la studsesio oni donos la eblon al 25 junuloj loĝantaj en unu el la 46 membroŝtatoj de Konsilio de Eŭropo diskuti kaj lerni pri temoj rilate al neperforta kaj interkultura komunikado. Pere de la studsesio kreota de la trejnistteamo, la partoprenantoj havos la eblon:

  • Kreskigi sian konscion pri la graveco de interkultura dialogo ĉiutage en kaj loka kaj internacia niveloj;
  • Interŝanĝi opiniojn, sciaĵojn kaj bonajn praktikojn; certigi reciprokan lernadon inter la ĉeestantaj junuloj;
  • Ricevi la kapablecojn por trejni junulojn pri neperforta komunikado kaj ĝiaj principoj, aliroj kaj praktika efektivigo;
  • Krei ilaron de bonaj ekzemploj kaj plej bonaj praktikoj de junularaj agadoj antaŭenigantaj interkulturan dialogon kaj neperfortan komunikadon inter junuloj;
  • Fari de ĉi tiu studsesio “kunvenon” de junuloj kiuj agos kiel multigantoj post la fino de la agado kaj disvastigos la rezultojn en siaj lokaj komunumoj.

Fizika partopreno de la trejnistoj rilate al la studsesio temas pri du apartaj restadoj en la Eŭropa Junulara Centro (EJC) de Budapeŝto. La unua temas pri preparsesio du-taga kun datoj interkonsentotaj inter la teamo kreota; la dua koncernas ekde dimanĉo la 5-a de Novembro ĝis sabato la 11-a de Novembro. La labortagoj de la seminario estas de la 6-a ĝis la 10-a de Novembro 2023.

Kiajn kandidatojn ni serĉas?

La kriterioj de la 3 serĉataj trejnistoj estas la jenaj:

  • Loĝi en unu el la la membroŝtatoj de KdE;
  • Preti aktive kunlabori por la sukcesa kunrealigo de la studsesio dum la periodo antaŭ, dum kaj post la realigo de la studsesio;
  • Havi la kapablon labori kaj en la angla kaj en Esperanto;
  • Sperto pri neformala edukado, prerefe pri la temoj rilate al neperforta kaj interkultura komunikado.
Kiajn taskojn havos la trejnistojn?
  • Preparos la enhavon de la seminario kune kun la KdE-trejnistmastrumisto kaj la TEJO-trejnistmastrumisto de la projekto;
  • Planos kaj preparos iujn ajn materialojn kiujn ili bezonos por plenumi la seminarion;
  • Liveros la sesiojn dum la labortagoj de la seminario (po 6-6,5 horoj da trejnado tage distribuotaj inter la trejnistoj) kune kun la KdE-trejnistmastrumisto kaj TEJO-trejnistmastrumisto;
  • Liveros raporton pri la kunsidoj de la seminario al la TEJO-trejnistmastrumisto, post la fino de la seminario, por la ĝeneralaj raportaj celoj.
Kion vi ricevos kiel akceptita faciliganto?
  • Kompletajn repagojn de la alven- kaj reven-vojaĝkostoj al Budapeŝto kaj provizadon de surlokaj vivnecesoj (manĝoj, loĝado), pere de KdE;
  • Honorario je 500€ por la provizitaj servoj, post la studsesio kaj post kiam vi finos viajn raportajn liverindaĵojn de la studsesio;
  • Senpagan tranokton en la Eŭropa Junulara Centro de KdE en Budapeŝto dum ĉiu necesa restado en la urbo;
  • Eblon partopreni kaj kontribui al la organizado de studsesio kaj en la angla kaj en la esperanta en internacia kunlaboro ene de neesperantentuta teamo.;
  • Spertiĝon pri neformala edukado, eŭropa agado kaj similaj fierindaĵoj por via vivresumo, TEJO provizos atestilon pri la liverado de la trejnado al la trejnistoj.

Vi povas kandidatiĝi* sendante al ni retpoŝton esprimante vian motivon faciligi la seminarion kun via vivresumo (aŭ en la angla aŭ en Esperanto) al davidruizsanchez00@gmail.com antaŭ dimanĉo la 23-a de Aprilo 2023. Vi ankaŭ povas retpoŝti al tiu ĉi sama retadreso por pli da informoj.

* Konforme al la politiko de la Komisiono pri Aktivula Trejnado (AT) de TEJO, ni speciale instigas kandidatiĝojn de personoj, kiuj realigis ian Trejnadon por Novaj Trejnistoj de TEJO aŭ/kaj oficiale estas en la teamo de TEJO-Trejnistoj.

Aldone, kaj al KdE kaj al TEJO grave taksas diversecon kaj provizi egalajn ŝancojn. Ni aparte instigas la kandidatiĝon de ĉiuj eblaj kandidatoj plenumantaj la kondiĉoj, sendepende de genro aŭ handikapeco. En tiu lasta kazo, bv. priskribi kiel via handikapo povas estigi specialajn bezonojn, kaj ni strebos trovi solvon por vi.

One Comment, RSS

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Táto webová stránka používa Akismet na redukciu spamu. Získajte viac informácií o tom, ako sú vaše údaje z komentárov spracovávané.