Home > > IJK 2020 okazos en Nederlando

Ni ĝojas anonci ke la IJK 2020 – 76-a Internacia Junulara Kongreso de TEJO okazos de la 11-a ĝis la 18-a de julio 2020 en Someren, Nederlando! La eventon organizos NEJ – Nederlanda Esperanto-Junularo.

La organiza teamo, kiu konsistas el 14 homoj (kaj unu koko), jam subskribis la kontrakton kun la IJK-ejo. La loko ofertas ĉirkaŭ 250 litojn kaj multajn lokojn en amasloĝejo kaj tendejo. 

La retpaĝo kaj aliĝilo aperos publike dum IJK 2019 en Slovakio. 

Se vi volas esti helpanto, kontaktu la organizan teamon ĉe esperantojongeren@gmail.com

Venu Someren, Venu Nederlanden! 

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Táto webová stránka používa Akismet na redukciu spamu. Získajte viac informácií o tom, ako sú vaše údaje z komentárov spracovávané.