Home > Proponoj aktivi > Partoprenu trejnadon en Prago pri intersekcia aliro

La Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) kunlabore kun la Konsilio de Eŭropo (KdE) organizas la trejnadon ‘Diversa, sed Egala: Edukado de Junuloj pri Intersekcia Aliro’. La trejnado donos la eblon al 18 aktivaj junaj esperantaj trejnistoj (junularaj laboristoj, NFE-trejnistoj kaj edukistoj, aktivuloj) de membroŝtatoj de Konsilio de Eŭropo por esti trejnitaj pri la temo de intersekcieco kaj kontraŭbatalo de diversaj formoj de diskriminacio en ĉiutaga laboro kun junuloj. Per la trejnado, la partoprenantoj havos la eblon:

  • Enkonduki trejnistojn al la intersekcia aliro kiam ili projektas kaj liveras edukajn agadojn kun junuloj en la kunteksto de NFE.
  • Evoluigi la kapablon de niaj partoprenantoj pri la homrajtbazita aliro kiel trejnistoj kaj edukistoj, kun specifa fokuso pri intersekcieco kaj kontraŭbatalado de diversaj formoj de diskriminacio.
  • Ekipi la trejnistojn per la necesaj iloj por disvastigi la rezultojn de la internacia agado tra sia persona aŭ profesia vojaĝo kiel trejnistoj.

Aldone, dum ĉi tiu trejnado ni celas ke la partoprenantoj produktu du praktikajn rezultojn:

  1. Trejnada manlibro/ilaro por NFE-trejnistoj, edukistoj kaj junularaj laboristoj enkondukantaj ilin en la temon de la intersekcia aliro por edukaj agadoj de/kun kaj por junuloj, precipe tiuj kiuj venas de vundeblaj grupoj.
  2. Serio de mallongaj filmetoj de la TK-partoprenantoj pri la koncepto de intersekcieco kaj pritraktado de multnombraj diskriminacioj laborante kun junuloj por konsciigi pri ĉi tiuj temoj inter junularaj organizoj, edukaj kaj instituciaj koncernatoj kaj junuloj ĝenerale.

La trejna kurso okazos inter mardo 26-a de aprilo (alvenotago) ĝis lundo 2-a de majo 2022 (forirotago) en Prago, Ĉeĥio. Ni serĉas 18 partoprenantojn, ĉefe 18-35-jaraĝulojn. La partopreno kostas nur 50 eŭrojn, pagotaj al TEJO. La loĝado kaj manĝado estos organizitaj kaj kovritaj de la organizantoj, kaj ni repagos ĝis 140 eŭrojn por vojaĝaj kostoj. La partoprenantoj respondecos pri sia propra asekuro.

Ni serĉas entuziasmajn junulojn, kiuj:

  • Aĝas inter 18-35 jarojn;
  • Loĝas en membroŝtato de la Konsilio de Eŭropo (vi povas trovi la liston ĉi tie);
  • Kapablas ĉeesti 5-tagan-trejnan-agadon;
  • Respektas diversecon kaj fervore lernemas;
  • Ideale jam aktiva ene de iliaj lokaj socioj, kun iom da sperto en junularaj agadoj, precipe kiel neformala edukado (NFE) trejnistoj aŭ edukistoj aŭ junularaj laboristoj.
  • Interesita pri la temo de intersekcieco kaj pritraktado de malsamaj formoj de diskriminacio kiam vi laboras kun junuloj.

La trejnkurso estos liverita kombinante sesiojn kaj en esperanto kaj en la angla (ĉar ni ne povis trovi nur esperantajn trejnistojn kun ĉi tiu kompetenteco kaj disponeblaj por ĉi tiu kurso), sed la partoprenantoj ideale estos nur esperantistoj.

Vi povas kandidatiĝi plenigante la formularon ĉi tie antaŭ dimanĉo, la 27-an de februaro 2022. Se vi havas dubojn aŭ komentojn, ne hezitu kontakti Spyros je spyros@tejo.org por respondojn kaj klarigojn.

Al TEJO tre gravas diverseco kaj egalaj ŝancoj. Ni aparte invitas virinojn, neduumulojn, transulojn kandidatiĝi.

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Táto webová stránka používa Akismet na redukciu spamu. Získajte viac informácií o tom, ako sú vaše údaje z komentárov spracovávané.