Home > Aktualaĵoj > Intervjuo al Albert Stalin Garrido, nova estrarano de TEJO

Albert Stalin Garrido estas nova estrarano de TEJO pri Landa kaj Faka Agado. Ni faris kelkajn demandojn por ke vi pli bone konatiĝu kun li!

Kie vi loĝas kaj pri kio vi okupiĝas?

Albert: Mi loĝas en la urbo Quezon en Filipinoj, apud la ĉefurbo Manila. Mi diplomiĝis pri geografio, sed profesie mi nun laboras en la industrio de internacia edukado. 

Kial vi decidis iĝi Estrarano de TEJO pri Landa kaj Faka Agado?

Albert: Mi havas plurajn kialojn, pro kiuj mi finfine decidis kandidatiĝi kiel estrarano pri Landa kaj Faka Agado. Mi jam delonge estas pledanto por tutmondigo de TEJO kaj pli forta subteno al landaj sekcioj, specife de tiuj ekster Eŭropo, precipe ĉar mi ofte sentis, ke niaj movadoj en Azio estis ofte izolitaj de la cetero de Esperantujo. En 2019, laŭ invito de la tiama komisiito pri LFA Querino Neto, mi konsentis iĝi vickomisiito pri Landa Agado en Azio kaj poste laboris por malfermi interkomunikadon kaj kunlaboron inter aziaj organizoj. Tamen, en tiuj jaroj mi ankaŭ rimarkis, ke la Komisiono pri Landa kaj Faka Agado estis nur parte funkcianta kun nur kelkaj aktivuloj laborantaj, kaj ĝi ofte perdis siajn respondecajn estraranojn en serio da eksigoj kaj demisioj. Tio daŭris kelkajn jarojn, kaj en la fino mi decidis, ke mi provu preni la respondecojn en miajn manojn kaj helpi revivigi la komisionon kiel unu el la plej integraj organoj de TEJO kiel tutmonda organizo.

Kiuj estas viaj celoj kaj esperoj pri via agado kiel Estrarano?

Albert: Mi ne havas tro ambiciajn celojn–inter miaj plej prioritataj celoj kaj esperoj estas revivigi la Komisionon kaj plenigi ĝin per aktivaj kaj dediĉemaj junuloj, kiuj helpos pliproksimigi TEJO-n al landaj kaj fakaj organizoj kaj reciproke. Mi kredas, ke pli ambiciaj planoj venos poste, kiam ni estos sukcese restarigintaj la bazojn de la komisiono. Do, mi esperas fari kelkajn pozitivajn kaj konkretajn ŝanĝojn en la fako de Landa kaj Faka Agado en la restantaj 9 monatoj. Mi ankaŭ esperas havi harmonian kunlaboron kun ĉiuj aliaj nunaj estraranoj de TEJO, kiuj en siaj respektivaj fakoj energie laboras kaj malferme komunikas unu al la alia. 

Ĉu estas iu specifa afero kiun vi ŝatus vidi pli disvolviĝinta en Landa kaj Faka Agado?

Albert: Efektive jes, estas. Mi volas ke ni povu pli bone konektiĝi kun landaj kaj fakaj sekcioj de TEJO,  konsiderante ke la interreto kaj pluraj rimedoj en ĝi ebligas komunikadon inter diverslandaj aktivuloj eĉ kiam fizika kontakto en internacia medio ne eblas pro la pandemio. Mi volas havi pli bone organizitan informon pri landaj kaj fakaj sekcioj kaj eventuale plividebligi ilian agadon al Esperantujo per la diversaj kanaloj de TEJO. Mi ankaŭ kredas je la bezono efektivigi plurflankan aliron al la traktado pri niaj sekcioj, en kiu ne nur la Komisiono pri Landa kaj Faka Agado sola interagas kun niaj sekcioj, sed ankaŭ la aliaj komisionoj kaj interesgrupoj de TEJO per siaj lertoj kaj servoj.

Kiom grava estas la Landa kaj Faka Agado por TEJO?

Albert: Ĝenerale homoj en TEJO havas tiun interkonsenton ke Landa kaj Faka Agado estas grava parto de la organizo, sed oni ofte malsukcesas taksi, ĝuste kiel grava tiu fako estas. TEJO duone konsistas el siaj individuaj membroj kaj duone el landaj kaj fakaj sekcioj, kaj ofte la rolo de tiu lasta duono kiel konstrua bloko de TEJO estas forgesata. Malofte okazas rekta kunlaboro inter TEJO kaj ĝiaj sekcioj. Persone, mi forte kredas, ke landaj kaj fakaj organizoj estas la “fontoj” de ĉampionoj kiuj eventuale heredos nian organizon kaj iĝos ĝian kadron. Landaj kaj fakaj organizoj nepre estas niaj plej grandaj partneroj en la laboro por pli aktiva kaj bone kreskanta esperantista junularo, kaj niajn agadojn ni devas nepre disvolvi en la kunteksto de diversaj bezonoj kaj interesoj de niaj partneroj.

Kiam kaj kiel vi esperantistiĝis?

Albert: Mi esperantistiĝis en marto 2013 kiam mi hazarde vidis afiŝon kiu informis, ke ekzistas tia lingvo facile lernebla, neŭtrala, kaj strebanta esti komuna lingvo por ĉiuj. La afiŝo tute ne havis intencon reklami Esperanton, sed ĝi tamen altiris mian atenton al la lingvo, kiun mi tuj komencis lerni la saman tagon. Tiam ankoraŭ ne estis movado en mia lando, kaj mi lernis la lingvon sola per Lernu. Konklude mi dirus, ke agado pri reta informado estas tre grava: ĝi efektive altiras potencialajn aktivulojn! 

Kiun rolon havas Esperanto en via vivo?

Albert: Ĝuste pro mia aktiveco en diversaj kampoj en Esperantujo, landa kaj internacia, mi ĉiutage faras laboron por Esperanto. Mi manĝas Esperanton, mi spiras Esperanton, sonĝas pri Esperanto, eĉ ploras kun verdaj larmoj. Eble oni povus imagi. Mi jam 7 jarojn aktivas en la Esperanto-movado, kaj ĝi okupis sufiĉe multe da tempo ekster miaj studenta kaj profesia vivo. Kiam homoj parolas pri mi, ili neeviteble ĉiam mencias Esperanton! Tamen, mi ankaŭ havis multe da belaj spertoj en Esperantujo, kaj mi ilin tenas kiel trezorojn.


Kiel via antaŭa sperto kiel aktivulo en la Filipina Esperanto-Junularo povas helpi vin ĉe via nova posteno?

Albert: Nun mi daŭre estas aktivulo en FEJ, kies prezidanto mi estis reelektita nur en oktobro ĉi-jare. Efektive, mia aktiveco en la esperantista movado komenciĝis kiam mi, tiam nur 15-jara, decidis kunfondi landan organizon en mia lando. Pro tiu aŭdaca decido mi spertis rekte la malfacilaĵojn de burĝonanta movado kun malmulte da rimedoj materialaj kaj homaj. Mi rekte eksciis pri la bezonoj de landaj organizoj kaj ties aktivuloj kaj do povas rigardi el tiu vidpunkto. Mi mem strebis dum pluraj jaroj disvolvi miajn spertojn pro amo al nia organizo, eĉ se mi ne havis tiom da mono, ne povis ofte iri al internaciaj renkontiĝoj, kaj ne ricevis formalan trejnadon de TEJO aŭ alia organizo. Estus bone se mi povus helpi, ke nuntempe burĝonantaj organizoj kaj aktiviĝantaj junuloj ne tro multe spertu tion, kion mi siatempe spertis.

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Táto webová stránka používa Akismet na redukciu spamu. Získajte viac informácií o tom, ako sú vaše údaje z komentárov spracovávané.