Home > Aktualaĵoj > TEJO dungas komunikiston
Laboru por TEJO kiel oficisto pri komunikado!

Kiel komunikisto, vi kunlaboros proksime kun ĉiuj organoj de TEJO (Estraro, volontuloj kaj komisionoj), por prepari enhavojn por niaj diversaj kanaloj, profesie informi pri nia agado kaj realigi viajn kreemajn ideojn por levi la profilon de TEJO kaj la Esperanto-movado.

Laborkondiĉoj

  • Laborhoroj: plentempe (38 horoj semajne), kontrakto laŭ nederlanda leĝo.
  • Salajro: ekde 1995€ monate, bazo laŭ la nederlanda minumuma salajro, vidu detale ĉi tie).
  • Loko: distance/hejme, kun eblo labori surloke ĉe la TEJO-oficejo en Roterdamo.
  • Komenco: laŭeble la 17-an de Julio, sed diskutebla kun la sukcesa kandidato.
  • Daŭro: La kontrakto estos komence unujara, kun eblo plilongigi ĝin.

Laborpriskribo

  • superrigardo kaj mastrumado de la diversaj retejoj de TEJO kaj ĝiaj sociaj kanaloj (Facebook, Instagram, Twitter, LinkedIn, Telegram).
  • kunlaboro kun la volontuloj, oficistoj, Estraro kaj komisionoj de TEJO, por plej bone informi pri la agado de la asocio.
  • grafika laboro, inkluzive krei grafikaĵojn por niaj sociaj kanaloj, prepari flugfoliojn, desegni emblemojn por eventoj, krei ŝablonojn por dokumentoj kaj desegni T-ĉemizojn kaj aliajn varojn.
  • planas, registras kaj muntas videajn kaj sonajn enhavojn.
  • helpas la landajn kaj fakajn sekciojn de TEJO kaj aliajn Esperanto-organizojn rilate al komunikado.
  • kontribuas al preparado de bultenoj (ekz. TEJO-Aktuale kaj por Amikoj de Esperanto).

Por rajti kandidatiĝi, oni devas…

  • loĝi en unu el la 46 membroŝtatoj de Konsilio de Eŭropo kaj havi liberan senvizan aliron al Schengen-landoj.
  • havi scipovon de Esperanto almenaŭ je B2-nivelo.
  • havi grafikajn kapablojn por la kreado de diversaj ciferecaj materialoj.
  • havi bonajn parolajn kaj skribajn esprimkapablojn.
  • esti entuziasma pri TEJO kaj la Esperanta movado.
  • kapabli labori flekseble, memstare kaj iniciateme.
  • esti preta vojaĝi por ĉeesti la eventojn de TEJO.

Aldone, estas kelkaj trajtoj kiuj ne estas nepraj sed havi ilin estas konsiderataj favoraj por la posteno:

  • formalaj studoj pri komunikado, ĵurnalismo, desegnado, grafikado aŭ aliaj rilataj fakoj.
  • scipovo de la angla aŭ/kaj aliaj lingvoj kaj kapablo traduki tekstojn al ili.
  • kono kaj sperto pri la Esperanto-movado.

Ĉu vi interesiĝas?

Prezentu vian kandidatiĝon ĝis la 15-a de Junio 2023 kun via vivresumo kaj motivletero, al kandidatigxoj@tejo.org kun la temlinio: “Kandidatiĝo Komunikisto 2023: [via nomo]”. Ni forte bonvenigas ekzemplerojn de viaj pasintaj grafikaj aŭ videaj laboraĵoj. Se vi havas demandojn, ne hezitu kontakti nin per tiu sama retadreso ĉi-supra.

Ankaŭ estas eblo labori por TEJO surloke en Roterdamo, kaj kunigi la postenon de komunikisto kun aliaj oficejaj taskoj de TEJO, kiel kunordigado de la volontuloj de TEJO. Se tio interesas vin, bonvolu indiki tion en via kandidatiĝo.

TEJO estas egalŝanca dunganto, kiu ne diskriminacias surbaze de raso, haŭtkoloro, religio, sekso, genro, seksemo, etno, aĝo, handikapo kaj genetikaj datumoj.


4 Comments, RSS

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Táto webová stránka používa Akismet na redukciu spamu. Získajte viac informácií o tom, ako sú vaše údaje z komentárov spracovávané.