Home > Proponoj aktivi > Verku por la revuo Monato kaj ricevu abonon al la revuo kaj TEJO-membriĝon

Por instigi pli da junuloj ekverki en Esperanto, MONATO kunlabore kun TEJO lanĉas novan konkurson. Se vi verkas artikolon por Monato enkadre de la konkurso, kaj via artikolo estas akceptita, vi gajnos 4-monatan bitan abonon de la revuo Monato, kaj senpagan membriĝon al TEJO* dum unu jaro.

Monato estas ĉiumonata magazino fondita en 1979 de Stefan Maul kaj raportas pri nuntempaĵoj el ĉirkaŭ la mondo. Ĝi estas presata en Belgio kaj havas legantojn en 65 landoj. 

Monato estas unika, ĉar por ĝi raportas nur korespondantoj el la lando mem, kiuj do bone konas la lokan situacion. 

La sugestitaj temoj por kontribuoj estas:

  • Malfacilas esti najbaro de potenca (granda) lando.
  • Ĵurnalismo kaj libero en via lando.
  • Aktivismo pri indiĝenaj, homaj, aŭ lingvaj rajtoj en via lando

Ni specife bonvenigas kontribuojn pri ĉi tiuj temoj, sed se vi volas verki pri io alia, nepre sendu mesaĝon al nova_talento@monato.be, demandante, ĉu via ideo povas taŭgi.

ATENTU, ke Esperanto-movado ne estas inter la temoj. MONATO estas revuo en Esperanto, ne pri Esperanto.

La limdato por kontribuoj estas la 12-a de junio.

Gvidlinioj:

  • Povas partopreni ĉiu persono, en la TEJO aĝkategorioj (sub-35 jaraĝa) kiu bone regas Esperanton.
  • La redaktoroj de MONATO decidos, surbaze de la lingva kaj ĵurnalisma talentoj de la aŭtoroj, kiuj artikoloj partoprenantaj en la konkurso estos akceptataj kaj aperos en MONATO.
  • La oferto de TEJO-membriĝo validos nur por homoj 25-jaraĝaj aŭ pli junaj, en la specifaj landoj listigitaj je la subo de la paĝo*
  • Por partopreni la kandidatoj sendu tekston de minimume 300 kaj maksimume 1500 vortoj al nova_talento@monato.be , enkopiante info@tejo.org. Prefere la teksto simple troviĝu en la retmesaĝo, ne en aparta aldonaĵo
  • La kontribuoj estu originale verkitaj por MONATO. Do ne estos akceptitaj tradukoj, nek artikoloj, kiuj jam aperis aliloke.
  • La aldono de fotoj al artikoloj estas rekomendata. Tiuj fotoj devas esti faritaj de la aŭtoro mem, aŭ almenaŭ li posedu la permeson publikigi ilin en MONATO. Se en la foto aperas personoj, li havu la permeson de tiuj personoj, por uzi la foton kune kun la artikolo, aŭ eventuale, permeson de la gepatroj, se en la foto aperas infanoj. La fotoj havu la formon .JPG aŭ .TIFF.
  • MONATO aperigas prefere fonartikolojn, artikolojn, kiuj ne unuavice raportas pri faktoj, sed pri la fono malantaŭ la faktoj. Kontribuo, kiu citas, ke X iĝis la prezidanto de lando Y estas preskaŭ superflua, ĉar tion oni povis legi supozeble jam aliloke. Sed raporto, verkita de loĝanto de Y, kiu reliefigas kial X venkis, pro kiuj maŝoj en la elekto-proceduro, kion la homoj pensas pri li ktp, jen io por internacia magazino.
  • La uzon de pseŭdonimo MONATO permesas nur tre escepte, ekzemple por protekti personojn en totalismaj ŝtatoj.
  • Partoprenanto donas al la eldonanto la ekskluzivan eldonrajton de la tekstoj, kiujn ŝi/li havigas al MONATO por tiu ĉi konkurso. Tiuj rajtoj validas por la presita kaj la bitaj eldonoj de la revuo.
  • Partoprenanto povas sendi plurajn kontribuojn, sed povas gajni nur unu foje.

Jen kelkaj ekzempleroj de la revuo Monato, kiun vi povas elŝuti. 

Monato 2017/10
Monato 2017/07
Monato 2018/03

* Afganio, Bangladeŝo, Benino, Birmo, Burkino, Burundo, Ĉado, Eburbordo, Eritreo, Etiopio, Gambio, Ganao, Gvineo, Ĝibutio, Haitio, Hinda Unio (Barato), Jemeno, Kameruno, Kamboĝo, Kenjo, Kirgizio, Kiribato, Komoroj, Kongo DR, Kongo PR, Korea Popola DR, Lesoto, Liberio, Madagaskaro, Malavio, Malio, Maŭritanio, Moldavio, Mozambiko, Nepalo, Niĝerio, Niĝero, Nikaragvo, Orienta Timoro, Pakistano, Ruando, Salomonoj, Santomeo kaj Principeo, Senegalo, Sieraleono, Sirio, Somalio, Sudano, Taĝikio, Tanzanio, Togolando, Ugando, Ukrainio, Uzbekio, Vjetnamio, Zambio, Zimbabvo, Albanio, Alĝerio, Angolo, Armenio, Azerbajĝano, Belizo, Belorusio, Bocvano, Bolivio, Bulgario, Butano, Dominika Resp., Egiptio, Ekvadoro, Filipinoj, Fiĝio, Gabono, Gvatemalo, Gujano, Honduro, Indonezio, Irako, Irano, Jamajko, Jordanio, Kaboverdo, Kartvelio, Kazaĥio, Kolombio, Kubo, Laoso, Libio, Marŝaloj, Maroko, Mikronezio, Mongolio, Montenegro, Namibio, Palestino, Paragvajo, Peruo, Salvadoro, Samoo, Sankta Vincento kaj Grenadinoj, Serbio, Srilanko, Surinamo, Svazilando, Tajlando, Tongo, Tunizio, Turkmenio, Tuvalo, Vanuatuo, Antigvo kaj Barbudo, Argentino, Brazilo, Ĉilio, Dominiko, Gvineo Ekvatora, Grenado, Kostariko, Latvio, Libano, Litovio, Malajzio, Maldivoj, Maŭricio, Meksiko, Moncerato (Brit.), Nauro, Omano, Palaŭ­o, Panamo, Pollando, Rumanio, Estonio, Sankta Lucio, Turkio, Venezuelo, Arubo (NL), Angvilo (Brit.), Bahamoj, Barbado, Barejno, Brunejo, Ĉeĥio, Franca Polinezio (Fr.), Grekio, Gvadelupo, Hispanio, Israelo, Kipro, Korea Resp., Kukinsuloj, Kuracao (NL), Kuvajto, Malto, Martiniko, Portugalio, Reunio (Fr.), Sankta Kristoforo kaj Neviso, Sauda Arabio, Sejŝeloj, Slovakio, Slovenio, Tajvano,, Trinidado kaj Tobago, Turkoj kaj Kajkoj (Brit.), Urugvajo.

8 Comments, RSS

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Táto webová stránka používa Akismet na redukciu spamu. Získajte viac informácií o tom, ako sú vaše údaje z komentárov spracovávané.