Home > Proponoj aktivi > Kreu Esperanto-muzikalon dum la IJK!

TEJO kaj kvin partneraj organizoj ricevas subvencion por realigi unikan projekton: muzikalo en Esperanto, per Esperanto kaj pri Esperanto. Per la subvencio eblas pagi por vojaĝoj de 34 kontribuantoj: aktoroj, dancantoj, scenejkonstruantoj kaj pli; kaj ankaŭ por necesaj materialoj, kostumoj kaj pli.

La muzikalo kaj grupa ekzercado okazos kadre de la Internacia Junulara Kongreso en Westelbeers, Nederlando, de la 20-a ĝis la 27-a de aŭgusto 2022. Individua aŭ kelkopa ekzercado okazos antaŭe per interreto. Vojaĝoj al la kongresejo estas repagitaj el Hispanujo, Francujo, Germanujo, Polujo, aŭ Slovakujo, sed partoprenantoj ne bezonas loĝi tie. Krome la subvencio kovros loĝadon, manĝon kaj programon de la IJK mem.

Ni bonvenigas kandidatojn en aĝo de 13 ĝis 30 jaroj (je la 20-a de aŭgusto), el ĉiuj mondopartoj kaj de ĉiuj genroj, kun ĉiaj korpaj kapabloj. Talento aŭ sperto pri aktorado, kantado, dancado aŭ alia kapablo estas bonvena, sed ne necesa. Plej gravas manko de honto.

Legu pri ĉiuj roloj en la muzikala projekto en la formularo, indiku viajn preferojn kaj spertojn, kaj sendu ĝin ĝis la 22-a de majo.

Se vi volas babili pri la projekto, aliĝu al la Telegram-grupo pri la muzikalo.

2 Comments, RSS

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Táto webová stránka používa Akismet na redukciu spamu. Získajte viac informácií o tom, ako sú vaše údaje z komentárov spracovávané.