Home > Proponoj aktivi > Malferma alvoko – TEJO-estraranoj 2019/20

La alvoko estas denove malferma. Kandidatiĝu antaŭ la 10-a de julio.

La Elekta Komisiono de TEJO serĉas kandidatojn por la Estraro de TEJO, por oficperiodo ekde la 1-a de septembro 2019 ĝis la 31-a de aŭgusto 2020. La Estraro estas la ĉefa plenuma instanco de TEJO.

Ordinare, novaj estraranoj estas elektitaj okaze de la ĉefa kunveno de la Komitato dum la Internacia Junulara Kongreso, kiu ĉi-jare okazos en Liptovský Hradók (Slovakio) de la 28-a de julio ĝis la 4-a de aŭgusto.

Kandidato por iĝi estrarano de TEJO devas esti individua membro de TEJO en 2019 kaj esti naskiĝinta inter la 1-a de septembro 1984 kaj la 3-a de aŭgusto 2001.
Aliaj dezirindaj ecoj de kandidato estas sperto en gvidado de volontula organizo, sperto en la Esperanto-movado, laboremo kaj fleksebleco.

La Estraro konsistas el maksimume 9 estraranoj, inter kiuj estas la Prezidanto, la Ĝenerala Sekretario, la Kasisto kaj unu ĝis tri Vicprezidantoj.

Ĉiu estrarano povas havi unu aŭ plurajn estrarajn fakojn. La nunaj fakoj estas la jenaj:

Komisionoj: Aktivula Trejnado, Eksteraj Rilatoj, Edukado-Scienco-Kulturo, Kongresoj, Landa & Faka Agado, Merkatiko & Informado, Talento, Transnaciaj Projektoj.

Interesgrupoj: Adoleska Agado, Genra Egaleco, Juro, Moviĝeblo, Teknologio, Universitata Agado

Respondecoj: Pasporta Servo, Rilatoj kun UEA, Volontuloj.

Kandidato estu preta okupiĝi pri iuj el la listigitaj fakoj.

Por kandidatiĝi, sendu mesaĝon al elekta.komisiono@tejo.org ĝis dimanĉo la 10-a de julio 2019 kun viaj vivresumo, motiviĝa letero kaj klara eksplicita indiko pri la fakoj kaj la oficoj kiujn vi pretus transpreni en la Estraro.

Se vi scias pri alia taŭga kandidato, konvinku tiun homon sendi sian kandidatiĝon aŭ sendu mesaĝon al elekta.komisiono@tejo.org tiel ke ni mem povu kontakti la potencialan kandidaton.

La Elekta Komisiono

Rogier “Roĉjo” HUURMAN, Oleksandra “Sasha MURR” KOVYAZINA, Michael Boris MANDIROLA, José Querino DE MACÊDO NETO

One Comment, RSS

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Táto webová stránka používa Akismet na redukciu spamu. Získajte viac informácií o tom, ako sú vaše údaje z komentárov spracovávané.